AostvalaValdôtain estas dialekto de Arpitana lingvo (frankoprovenca lingvo) parolata en la Aosta Valo en Italio. Ĝi estas komune konata kiel "patois" aŭ "patoué".

La Aosta Valo estas nuntempe la nura regiono de la frankoprovenca areo kie tiu lingvo estas ankoraŭ amplekse parolata kiel indiĝena lingvo fare de ĉiuj aĝogamoj de la loĝantaro.

Valdôtain estis celo de detala studo fare de la Bureau régional pour l'ethnologie et la linguistique (BREL) en Aosta kaj fare de la Centre d'études francoprovençales en Saint-Nicolas.