La Domo de Savojo estas eŭropa dinastio, kiu titoliĝis grafo de Savojo (1033) kaj poste duko de Savojo (1416), princo de Piemonto, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, reĝo de Sicilio (1713), reĝo de Sardio (1720) kaj fine reĝo de Italio (1861). Ankaŭ efemera imperiestro de Etiopio (1936) post la konkero de tiu lando far la faŝistaj trupoj.

Savoja dinastio
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Apero 1003 vd
Fino 12-a de junio 1946 vd
Lando Reĝlando Italio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Umberto la 1-a la Blanka-Mana vd
Branĉoj dinastio Savojo-Karinjano • dinastio Savojo-Aĥeo • dinastio Savojo-Racconigi • dinastio Savojo-Aosta • dinastio Savojo-Nemours • dinastio Savojo-Villars • dinastio Savojo-Soissons • grafoj de Villafranca • Savojo-Bresse • House of Savoy-Genoa vd
Regadoj
Grafoj de Savojo
Dum 1033
Dukoj de Savojo
Dum 1416
Titularaj reĝoj de Jerusalemo
Dum 1416
Titularaj reĝoj de Armenio
Dum 1416
Titularaj reĝoj de Kipro
Dum 1416
Reĝoj de Sicilio
Dum 17131720
Reĝoj de Sardio
Dum 17201861
Reĝoj de Italio
Dum 18611946
Imperiestro de Etiopio
Dum 19361941
Reĝo de Hispanio
Dum 18701873
Reĝo de Albanio
Dum 19391943
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de Savojo ("de gorĝo kun arĝenta kruco") kun duka krono kaj kolringo de la Ordeno de la Tre Sankta Anunciacio
Blazono de Savojo ekde 1890

Nobelecaj titoloj redakti

Ĝiaj titoloj estas "per la dia graco": [1]

Ŝtatoj de Savojo redakti

 
Mapo de la Savojaj Ŝtatoj

La Ŝtatoj de Savojo grade konstruiĝis kun periodoj de disvolviĝo kaj de malvolviĝo (kutime favore al Francio).

La unua ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj estis la urbo nun franca Chambéry (ŝamberi), anstataŭita en 1563 de la urbo nun itala Torino, kiu estis malpli facile atakebla de la francoj. En la sama epoko la Domo de Savojo devigis en ĉiuj siaj ŝtatoj la skriban uzon de la toskana lingvo itala, kiu estis preskaŭ neparolata en la duklando.

La Ŝtatoj de Savojo malaperis post la Traktato de Torino, kiun subskribis je la 24-a de marto 1860 la franca imperiestro Napoleono la 3-a kaj Viktoro Emanuelo la 2-a, kiu estis reĝo de Sardio, de Kipro kaj de Jerusalemo, kaj duko de Savojo. Tiu lasta donis al Francio la duklandon de Savojo, kiu fariĝis la francaj departementoj de Savoie kaj Haute-Savoie, kaj la graflandon de Nico kun la urboj Menton kaj Roquebrune, kiuj fariĝis la franca departemento de Alpes-Maritimes. Li konservis siajn aliajn terposedaĵojn kaj faris el ili parton de la nova reĝlando de Italio.

1) Jen la provincoj, kiuj daŭre partoprenis en la Ŝtatoj de Savojo :

2) Jen la tri provincoj, kiuj portempe partoprenis en la Ŝtatoj de Savojo de la 13-a jarcento ĝis la Traktato de Liono en 1601 :

3) Jen la provincoj, kiuj mallonge partoprenis en la Ŝtatoj de Savojo :

Genealogio redakti

La originoj de la Domo de Savojo estas tre malfacile konateblaj pro manko de tiamaj dokumentoj. La fondinto de la dinastio Umberto la 1-a de Savojo "Blanka Mano" aperis inter la kunuloj de la reĝo Rodolfo la 3-a de Burgonjo kaj de lia edzino Ermengardo fine de la 10-a jarcento. Iuj asertis, ke li havas saksan originon tra la "duko Beroldo" (nevo de la imperiestro Odono kaj patro de la grafo Umberto), kaj tio klarigus la intimajn ligojn kun la familio de Saksio ĝis la 19-a jarcento. Aliaj preferis originon gaŭla-romianan aŭ eĉ nobelecan de Romio por pli favora destino de la dinastio en Italio.

La kutima regulo hereda estas la vira unuenaskiteco de la Salia Leĝo: heredas la plej proksima kaj la plej aĝa viro el la familio de la ĵus mortinta suvereno kaj estro de la Domo de Savojo. La numerado de ĝiaj sinsekvaj estroj ne konsideras la ŝanĝojn de titolo. La ununura escepto devenas de la reĝoj Umberto la 1-a kaj Umberto la 2-a de Italio, kiuj titoliĝis ne laŭ nure savoja kutimo, kaj konsekvence ne estis Umberto la 3-a aŭ la 4-a...

La Domestro de Savojo estis :

La Domo de Savojo havas plurajn branĉojn :

Grafoj de Savojo (11-a jarcento1416)

Umberto la 1-a "Blanka Mano" (ĉ.980-ĉ.1027-1048), 1-a de la grafoj de Savojo
│
├─> Amadeo la 1-a "la Vosto" (?- ĉ.1047-ĉ.1051), 2-a grafo de Savojo
│
└─> Odono la 1-a (?-ĉ.1051-ĉ.1060), 3-a grafo de Savojo
    │
    ├─> Petro la 1-a (?-ĉ.1060-ĉ.1078), 4-a grafo de Savojo
    │
    └─> Amadeo la 2-a (ĉ.1048-ĉ.1078-1094), 5-a grafo de Savojo
        │
        └─> Umberto la 2-a "la Dika" (?-1094-1103), 6-a grafo de Savojo
            │
            └─> Amadeo la 3-a (ĉ.1095-110330-a de aŭgusto 1149), 7-a grafo de Savojo, mortis dum la 3-a Krucmilito
                │
                └─> Umberto la 3-a "la Beatulo" (1136-1149-1189), 8-a grafo de Savojo
                    │
                    └─> Tomaso la 1-a (ĉ.1177-1189-1233), 9-a grafo de Savojo kaj Senjoro de Piemonto
                        │
                        ├─> Amadeo la 4-a (1197-1233-1253), 10-a grafo de Savojo
                        │   │
                        │   └─> Bonifaco la 1-a "Roland" (1244-1253-1263), 11-a grafo de Savojo
                        │
                        ├─> Tomaso la 2-a (1199-1259) >>> princoj de Piemonto
                        │   │
                        │   ├─> Tomaso la 3-a (1248-1282)
                        │   │   │
                        │   │   └─> Filipo la 1-a (1278-1334), princo de Aŝajo de 1301 à 1307
                        │   │       │
                        │   │       └─> Ĵakvo (1315-1367)
                        │   │           │
                        │   │           ├─> Filipo la 2-a (1340-1368)
                        │   │           │
                        │   │           ├─> Amadeo (1363-1402)
                        │   │           │
                        │   │           └─> Ludoviko (1364-1418)
                        │   │
                        │   ├─> Amadeo la 5-a "la Granda" (ĉ.1249-1285-1323), 14-a grafo de Savojo
                        │   │   │
                        │   │   ├─> Eduardo la 1-a "la Liberala" (1284-1323-1329), 15-a grafo de Savojo
                        │   │   │
                        │   │   └─> Ajmono la 1-a "la Pacema" (1291-1329-1343), 16-a grafo de Savojo
                        │   │       │
                        │   │       └─> Amadeo la 6-a "la Verda Grafo" (1334-1343-1383), 17-a grafo de Savojo
                        │   │           │
                        │   │           └─> Amadeo la 7-a "la Ruĝa Grafo" (1360-1383-1391), 18-a grafo de Savojo
                        │   │                │
                        │   │                └─> Amadeo la 8-a "la Pacema" (1383-1416-1451), 19-a grafo
                        │   │                    kaj 1-a de la dukoj de Savojo, princo de Piemonto
                        │   │
                        │   └─> Ludoviko la 1-a (1250-1302) >>> senjoroj de Vaŭdo
                        │       │
                        │       └─> Ludoviko la 2-a (1290-1350)
                        │           │
                        │           └─> Ludoviko la 3-a (m.1339)
                        │
                        ├─> Petro la 2-a (ĉ.1203-1263-1268), 12-a grafo de Savojo
                        │
                        └─> Filipo la 1-a (1207-1268-1285), 13-a grafo de Savojo

Dukoj de Savojo (1416-1720) kaj Reĝoj de Sardio (1720-1860)

Amadeo la 8-a (1383-1416-1451), 1-a de la dukoj de Savojo, princo de Piemonto.
Oni elektis lin kiel Papon en 1469. Tial li abdikis favore al sia filo kaj fariĝis la Antipapo Felikso la 5-a
│
└─> Ludoviko la 1-a (1413-1440-1465), 2-duko de Savojo
    │
    ├─> Amadeo la 9-a "la Beatulo" (1435-1465-1472), 3-a duko de Savojo
    │   │
    │   ├─> Filiberto la 1-a "la Ĉasisto" (1465-1472-1482), 4-a duko de Savojo
    │   │   kun Jolando de Francio kiel regentino
    │   │
    │   └─> Karlo la 1-a "la Militisto" (1468-1482-1490), 5-a duko de Savojo
    │       │
    │       └─> Karlo la 2-a aŭ Karlo-Johano-Amadeo (1489-1490-1496), 6-a duko de Savojo
    │           kun Blankino de Montferato kiel regentino
    │
    ├─> Ludoviko (1436-1482), grafo de Ĝenevo, reĝo de Kipro
    │
    └─> Filipo la 2-a "Senlanda" (1438-1496-1497), 7-a duko de Savojo
        │
        ├─> Filiberto la 2-a "la Bela" (1480-1497-1504), 8-a duko de Savojo
        │
        ├─> Karlo la 3-a "la Bona" (1486-1504-1553), 9-a duko de Savojo
        │   │
        │   └─> Emanuelo-Filiberto la 1-a "Fer-Kapa" (1528-1553-1580), 10- duko de Savojo
        │       │
        │       └─> Karlo-Emanuelo la 1-a "la Granda" (1562-1580-1630), 11- duko de Savojo
        │           │
        │           ├─ Viktoro-Amedeo la 1-a (1587-1630-1637), 12-a duko de Savojo
        │           │  │
        │           │  ├─> Francisko-Jacinto la 1-a (1627-1637-1638), 13-a duko de Savojo
        │           │  │   kun Kristino de Francio kiel regentino
        │           │  │
        │           │  └─> Karlo-Emanuelo la 2-a (1634-1638-1675), 14-a duko de Savojo
        │           │      kun Kristino de Francio kiel regentino
        │           │      │
        │           │      └─> Viktoro-Amadeo la 2-a (1666-1675-1732), 15- duko de Savojo,
        │           │          kun Maria-Johanino Baptistino de Savojo-Nemuro kiel regentino de 1675 ĝis 1684
        │           │          reĝo de Sicilio (1713-1720) kaj la 1-a de la reĝoj de Sardio (1720-1730)
        │           │          abdikis favore al sia filo je la 3-a de septembro 1730
        │           │          sed poste provis denove reĝiĝi kaj estis enprizonigita
        │           │          │
        │           │          └─> Karlo-Emanuelo la 3-a (1701-1730-1773), 2-a reĝo de Sardio
        │           │              │
        │           │              └─> Viktoro-Amadeo la 3-a (1726-1773-1796), 3-a reĝo de Sardio
        │           │                  │
        │           │                  ├─> Karlo-Emanuelo la 4-a (1751-1796-1819), 4-a reĝo de Sardio
        │           │                  │   abdikis je la 4-a de junio 1802 favore al sia filo Viktoro-Emanuelo
        │           │                  │
        │           │                  ├─> Viktoro-Emanuelo la 1-a (1759-1802-1824), 5-a reĝo de Sardio
        │           │                  │   abdikis je la 13-a de marto 1821 favore al sia frato Karlo-Felikso
        │           │                  │
        │           │                  └─> Karlo-Felikso la 1-a (1765-1831), 6-a reĝo de Sardio
        │           │
        │           └─> Tomaso (1595-1656), princo de Karinjano >> Domo de Savojo-Karinjano
        │               │
        │               ├─> Emanuelo-Filiberto (1628-1709)
        │               │   │
        │               │   └─> Viktoro-Amadeo la 1-a (1690-1741)
        │               │       │
        │               │       └─> Ludoviko-Viktoro (1721 † 1778)
        │               │           │
        │               │           └─> Viktoro-Amadeo la 2-a (1743 † 1780)
        │               │               │
        │               │               └─> Karlo-Emanuelo (1770 † 1800)
        │               │                   │
        │               │                   ├─> Karlo-Alberto la 1-a (1798-1831-1849), 7-a reĝo de Sardio
        │               │                   │   abdikis je la 23-a de marto 1849 favore al sia filo
        │               │                   │   │
        │               │                   │   ├─> Viktoro-Emanuelo la 2-a (1820-1849-1878)
        │               │                   │   │   8-a reĝo de Sardio kaj 1-a de la reĝoj de Italio
        │               │                   │   │
        │               │                   │   │
        │               │                   │   └─> Amadeo la 1-a (1845-1890)>>> dukoj de Aosto
        │               │                   │       reĝo de Hispanio
        │               │                   │       │
        │               │                   │       └─> Emanuelo-Filiberto (1869-1931)
        │               │                   │           │
        │               │                   │           ├─> Amedeo la 2-a ((1898-1942
        │               │                   │           │   vic-reĝo de Etiopio
        │               │                   │           │
        │               │                   │           └─> Ajmono (1900-1948
        │               │                   │               reĝo de Kroatio (Tomislavo la 2-a)
        │               │                   │               │
        │               │                   │               └─> Amadeo la 3-a (1943)
        │               │                   │
        │               │                   └─> Ferdinando (1822-1855) >>> dukoj de Ĝenovo
        │               │                       │
        │               │                       └─> Tomaso (1854-1931)
        │               │                           │
        │               │                           ├─> Ferdinando (1884-1963)
        │               │                           │
        │               │                           └─> Eŭgenio (1906), duko de Ankono
        │               │
        │               └─> Eŭgenio-Maŭrico (1635-1673) >>> grafoj de Sŭasono
        │                   │
        │                   ├─> Ludoviko-Tomaso (1657-1702)
        │                   │   │
        │                   │   ├─> Emanuelo-Tomaso (1687-1729)
        │                   │   │
        │                   │   └─> Eŭgenio-Johano-Francisko (1714-1734)
        │                   │
        │                   └─> Eŭgenio (1663-1736)
        │
        └─> Filipo (1490-1533) >>> dukoj de Nemuro
            │
            └─> Ĵakvo (1531-1585)
                │
                ├─> Karlo-Emanuelo (1567-1595)
                │
                └─> Henriko la 1-a (1572-1632)
                    │
                    ├─> Ludoviko (1615-1641)
                    │
                    ├─> Karlo-Amadeo (1624-1652)
                    │
                    └─> Henriko la 2-a (1625-1659)

Reĝoj de Italio (1861-1946)

Viktoro-Emanuelo la 2-a (1820-1878), 8-a reĝo de Sardio (1849) kaj poste 1-a reĝo de Italio (1861)
│
└─> Umberto la 1-a (1844-1878-1900), 2-a reĝo de Italio
    │
    └─> Viktoro-Emanuelo la 3-a (1869-1900-1947), 3-a reĝo de Italio
        Li abdikis je la 9-a de majo 1946 favore al sia filo.
        │
        └─> Umberto la 2-a (1904-1946-1983), 4-a reĝo de Italio ĝis la 2-a de junio 1946.
            Li forlasis la regadon kaj ekziliĝis kiam la itala popolo referendumis por la respubliko
            │
            └─> Viktoro-Emanuelo (1937-?) heredis en 1983 la domestrecojn dukan de Savojo kaj reĝan de Italio
                │
                └─> Emanuelo-Filiberto (1972-?), princo de Venecio

Devizo redakti

La Domo de Savojo havas enigman devizon FERT, kiu aperis ĉirkaŭ 1392 kaj kies signifo estas necerta. En 1409 la prefaco de la statutoj de la Ordeno de la Tre Sankta Anunciacio interpretas tiun vorton FERT kiel ĵuritan fidelecon al la Sankta Virgulino Maria (Fert Vincula Fidei). Iuj proponis plurajn aliajn signifojn : ĉu la akronimo de latina frazo "Fortitudo Eius Rhodum Tenuit" ("Lia braveco defendis Rodison"), alude al la milita ekspedicio de la grafo Amadeo la 3-a de Savojo dum la 2-a Krucmilito ? Ĉu "Foedere Et Tenemur Religion" ("Ni estas devigitaj de Alianco kaj de Religio") ? Ĉu la mokaĵoj alude al la vivo de Viktoro-Amadeo la 2-a "Foemina Erit Ruina Tua" ("Virino ruinigos vin") kaj "Frappez, Entrez, Rompez Tout" ? ("Frapu, Eniru, Rompu Tute") ?! Daŭras la mistero ...

Ordenoj de la Domo de Savojo redakti

Ekzistas pluraj Ordenoj de la Domo de Savojo :

Tombejoj redakti

 
Abatejo de Hautecombe en 1864
 
Baziliko de Superga

Ili estis tradicie entombigitaj en la abatejo Hautecombe, kiun fondis en 1125 la grafo Amadeo la 3-a de Savojo borde de la franca lago Bourget. La reĝo de Sardio Karlo-Emanuelo la 3-a de Savojo inaŭguris je la 5-a de novembro 1731 la bazilikon de Superga ĉe Torino, kiun konstruis la baroka arkitekto itala Filippo Juvarra, kaj en kiu estas entombigitaj la suverenoj de Sardio ekde Viktoro-Amadeo la 2-a ĝis Karlo-Alberto (krom Karlo-Felikso kiu ripozas en Hautecombe). La reĝoj de Italio Viktoro-Emanuelo la 2-a kaj Umberto la 1-a estas entombigitaj en la Panteono de Romo, kaj la aliaj en Hautecombe.

 

 

Referencoj redakti

  1. Titoloj de la Domo de Savojo laŭ S-ro Palluel-Guillard arkivigita en julio 2012 (france)

Bibliografio redakti

  • Gravaj verkoj legendaj pri la Domo de Savojo :
CIBRARIO (L.) : Storia della monarchia di Savoia. 3 vol. Turin, 1844
COGNASSO (F.) : I Savoia. Milan, 1971.
COSTA DE BEAUREGARD (H.) : Mémoires historiques sur la Maison Royale de Savoie et sur les pays soumis à sa domination puis le commencement du XI° siècle jusqu’à 1796 inclusivement. 3 vol. Turin, 1816
DUMAS (A.) : La Maison de Savoie, 5 vol. Turin, 1852-1857.
GUICHENON (S.) : Histoire généalogique de la Maison Royale de Savoie, Lyon, 1660.
FERRERO Di LAVRIANO (F.M.) : Histoire genealogique de la Maison Royale de Savoye (rist. anast. 1732) 2003, eldonejoj OrsiniDeMarzo.com, Milano, ISBN 88-7531-003-3
HAYWARD (H.) : Histoire de la Maison de Savoie. 2 vol. Paris, 1941.
LITTA (P.) : "Tavole genealogiche della Real Casa di Savoia" In famiglie celebri italiane.
LOVIE (J.) : "La Maison de Savoie et l’Europe" in l’Histoire en Savoie. 56. 1979.
MANZONI (G) : Epopea di Savoia. Milan, 1932.
OLIVA (G.) : I Savoia, novecento anni di une dinastia. Milan, 1998
RICOTTI (E.) : Storia della monarchia piemontese, Florence, 1861.
TAVEAU (J.M.) : La Maison de Savoie. Montfleury. 1979.
  • Koncizaj verkoj pri la Domo de Savojo ĝis la 15-a jarcento :
CARBONELLI (G.) : Come vivevano i primi conti di Savoia. Casale, 1931.
CHAUME (M.) : "Etudes carolingiennes. Le problème de la Maison de Savoie" in Annales de Bourgogne. III. 21932.
CORDEY (J.) : "Les comtes de Savoie et les rois de France pendant la guerre de cent ans" in Bibliothèque de l’Ecole des Hautes Etudes. Fasc. 189, Paris, 1907.
COX (E.) : The eagles of Savoy, the house of Savoy XIIIth century. Princeton, 1973.
DE MANTEYER (G.) : La Provence du premier au douzième siècle. Paris, 1908.
DE MANTEYER (G.) : Les origines de la Maison de Savoie en Bourgogne Grenoble, 1901-1904.
DEMOTZ : "Histoire de la Maison de Savoie, les comtes qui en 400 ans firent la Savoie" in L’Histoire en Savoie 5 5, 1979. rééd 1994. .
DEMOTZ (B.) : Le comté de Savoie du début du XIII° siècle au début du XV° siècle, étude du pouvoir dans une principauté réussie. Thèse Lyon 3. 1985.
GERBAIX DE SONNAZ (A.) : Studi storici sul contado di Savoia e marchesato in Italia, Turin, 1883
LABRUZZI (F.) : La monarchia di Savoia dalle origini all’anno 1103, Rome, 1900.
MARIE JOSE : La Maison de Savoie (les origines, le comte vert et le comte rouge). Paris, 1956.
MUGNIER (F.) : Les Savoyards en Angleterre au XIII° siècle. Chambéry , 1890.
ROUBERT (J.) : "La seigneurie des archevêques–comtes de Tarentaise du X° au XVI° siècle" In Mémoires de l’Académie de Savoie.1961.
TABACCO (G.) : Lo stato sabaudo nel sacro Romano Impero. Turin, 1928.
RENAŬ (C.) : "le comté humbertien de Savoye-Belley" in Bulletin de la Société Le Bugey. 1911.
  • Koncizaj verkoj pri la Domo de Savojo dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj :
AMORETTI (G)° : Il ducato di Savoia dal 1559 al 1713. Turin, 1984.
IOLI (G.) : Da Carlo Emmanuele I a Vittorio Amedeo 2, actes du congrès de San Salvatore Montferrato des 20-22 septembre 1985.
LOVIE (J.) : "Histoire de la Maison de Savoie, les ducs de Savoie". in l’Histoire en Savoie 67. 1982. reed. 1994.
  • Koncizaj verkoj pri la Domo de Savojo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj :
ALBERTI (degli) : Lettere inedite di Carlo Emmanuele IV, Vittorio Emmanuele I, Carlo Felice e Carlo Alberto Turin, 1901.
MACK SMITH (D.) : I Savoia re d’Italia. 1990, rééd 1992
PALLUEL-GUILLARD (A.) : "Histoire de la Maison de Savoie: les rois" in L’Histoire en Savoie. 79, 1985. Reed. 1994.

Bildoj redakti

Homoj redakti

Blazonoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti