30-a de aŭgusto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 30-a de aŭgusto estas la 242-a tago de la jaro (la 243-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 123 tagoj restas.
Je la 30-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 70: Unua Juda-Romia Milito: sieĝo de Jerusalemo finiĝis kiam romianoj eniris kaj prirabis la Malsupran Urbon, detruante dum sturmo la Duan Templon
- 257: Siksto la 2-a fariĝis papo
- 1282: Sicilia vespro: reĝo de Aragono kaj Valencio Petro kroniĝis kiel reĝo de Sicilio
- 1464: Paŭlo la 2-a iĝis papo
- 1483: Karolo la 8-a fariĝis reĝo de Francio
- 1546: En kalvina Ĝenevo aperis dekreto malpermesanta doni al infanoj personajn nomojn aliajn ol la bibliaj
- 1579: Komence de la unua pola-rusa milito pola armeo gvidata de la reĝo Stefan Batory rekonkeris Polock, aneksitan de Ivano la Terura, interalie kune kun Latgalio
- 1704: Granda Nordia Milito: en Narva Respubliko de Ambaŭ Nacioj subskribis aliancon kun Rusa carlando - oficiale konsentis ekmiliti nur kun Svedio
- 1757: Sepjara milito: venko de rusa armeo super la prusa en batalo de Groß-Jägersdorf en Orienta Prusio
- 1799: Anglo-rusa invado al Norda Holando: eskadro de la mararmeo de Batava Respubliko kapitulacis sen batalo antaŭ Reĝa mararmeo
- 1813: Napoleonaj Militoj: en la dutaga Batalo ĉe Chlumec rusaj, aŭstraj kaj prusaj trupoj venkis la francan armeon - generalo Dominique Joseph Vandamme estis kaptita de rusoj
- 1835: Viktorio: Melburno fondiĝis
- 1850: Havajo: Honolulu iĝis urbo
- 1854: Krimea milito: defendo de Petropavlovsk-Kamĉatskij komenciĝis
- 1873: Aŭstro-hungara ekspedicio malkovris la Landon de Francisko Jozefo en la Barenca Maro
- 1877: Franca inventisto Charles-Émile Reynaud patentigis animaci-aparaton - praksinoskopo
- 1891: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Ĥaldeo
- 1901: Brita inĝeniero Hubert Cecil Booth patentigis polvosuĉilon
- 1906: Norvega esploristo Roald Amundsen navigis tra Nordokcidenta Pasejo
- Unua Mondmilito
- 1914: Armeo de Germana Imperiestra Regno, komandata de Paul von Hindenburg, venkis armeon de la Rusia Imperio en la batalo de Tannenberg (Stębark apud Olsztyn) — germana propagando nomis ĝin la dua batalo de Tannenberg por mildigi malvenkon de la Ordeno de germanaj kavaliroj en la batalo de Grunwald en 1410 (germana historiografio nomas ĝin unua batalo de Tannenberg); germanaj militaviadiloj komencis bombadi Parizon
- 1915: Germanaj trupoj okupis Breston
- 1918: En Moskvo Fanni Kaplan sensukcese trifoje atencis kontraŭ bolŝevika gvidanto Lenin, kiu iĝis grave vundita - rezulte, kune kun pli frua murdo de bolŝevika altranga oficisto, intensiĝis ruĝa teroro (en Moskvo venĝe oni murdis 600 personojn)
- 1919: El Kievo oni evakuis instituciojn de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1920: En Parizo estis kreita Ukrainia Milita Organizo kun Jevhen Konovalec surpinte
- Soveta-Pola Milito:
- 1920: Dua tago de la pola-ukraina defendo de Zamość — pluraj judoj kunlaboras kun invadantaj bolŝevikoj
- 1922: Greka-turka milito (1919-1922): decida venko de turkoj en batalo de Dumlupınar (proksime al Kütahya)
- 1924: Ortodoksa katedralo de Aleksandro Nevski de Sofio estas konsekrita en Bulgario
- 1929: Dua Pola Respubliko akceptis principojn de la Young-plano
- 1932: Hermann Göring iĝis prezidento de Reichstag
- 1938: Prezidanto de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš transdonis al reprezentantoj de Sudetgermana partio pluan proponon por solvi la demandon de sudetaj germanoj - la tiel nomata kvara plano
- 1939: Nobuyuki Abe iĝis ĉefministro de Japanio
- 1939: Svislando: Federacia Asembleo elektis Korpusestron Henri Guisan generalo de la Svisa Armeo - rango kiu ne ekzistas en tempo de paco
- 1939: Polaj destrojeroj Błyskawica (Fulmo), Grom (Tondro) kaj Burza (Tempesto) ricevis ordonon tuj eknavigi al Britio por saviĝi de eksplodonta mondmilito
- 1939: Per dekreto de prezidento de Pollando Ignacy Mościcki komenciĝis ĝenerala mobilizo - haltigita por 24 horoj pro interveno de la franca kaj brita ambasadoj
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis en Palmiry 87 malliberulojn de varsovia enketa malliberejo Pawiak, en Maków Podhalański 20 polojn kaj judojn, en Sierpc 42 personojn, en Częstochowa 10 membrojn de subtera organizo "Polaj Socialistoj"; al koncentrejo Aŭŝvico venis transporto de 438 personoj de malliberejo en Tarnów kaj de la krakova - 25; Dua Viena Arbitracio - laŭ germana decido, apogita de Italio, Hungario ricevas nordan Transilvanion kaj Sikullandon, hungaraj trupoj komencis la okupadon ekde la 5-a de septembro; Libera Francio: administracio de Tahitio transiris al la flanko de generalo Charles de Gaulle; nokte RAF la 3-an fojon atakis Berlinon; Mediteraneo: de Britio fornavigis helpofortoj al Egiptio kaj Malto; Atlantiko: batalo de konvojo SC, ĝis la 9-a de septembro, komencita (53 unuoj) - unua sukcesa kolektiva atako de germanaj submarŝipoj kun sinkigo de 5 ŝipoj
- 1941: Ĉirkaŭ 120 personoj, konsideritaj de okupantoj kiel komunistoj, estis pafmortigitaj de germanoj en Grajewo; germana polico pafmortigis 53 judojn en Ossowa (distrikto Lublin); de militprizono en Siedlce fuĝis pli ol 100 sovetaj soldatoj; en Lvovo rekreiĝis Ukraina Ruĝa Kruco
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj likvidis geton en Nowy Targ - kie estis ĉirkaŭ 2 500 judoj, 1 500 estis murditaj sur loka juda tombejo, 100 estis lokitaj en trudlaborejo kaj la ceteraj forveturigitaj al ekstermejo Bełżec; germanaj juĝejoj ĝis nun verdiktis 1 675 mortpunojn
- 1943: Volinia masakro: en Ostrówki (Volina provinco) Ukraina Ribela Armeo murdis 438 personojn kaj en aliaj lokoj, kun helpo de banderanoj kaj lokaj kamparanoj: Jankowce (79 personoj), Kąty (138), Wola Ostrowska (529 personoj), Borki (55 personoj), Gaj (300-600 personoj), Budy Ossowskie (270 personoj) — sume aŭguste ukrainoj atakis 301 vilaĝojn murdante pli ol 8 mil polojn (en ĉiu taĉmento estis ukraina policano, kiu transdonis ordonon de la germana okupanto pri celoj de la atakoj); de militprizono en Stryj fuĝis 17 jugoslavaj oficiroj; Pola ekzila registaro protestis kontraŭ kreo de Infanteria Divizio en Sovetunio je la nomo al Tadeusz Kosciuszko
- 1944: Ribelo de Varsovio: parta evakuo de pola soldataro tra kanaloj de Malnova Urbo ĝis la Mezurbo; germanoj murdis en varsovia malsanulejo Johano de Dio ĉirkaŭ 300 pacientojn kaj kuracistojn; 300 vunditoj pereis dum bombado de malsanulejo en kvartalo Mokotów; dum defendo de Malnova Urbo mortfalis Roger Barlet – franca fuĝinto de Wehrmacht batalanta en skolta bataliono "Zośka"; Gestapo arestis en Provinco Vartlando pro rompo de laboro de la 13-a de januaro ĝis tiu ĉi tago 1 692 polojn
- 1945: Britoj eniris Honkongon, okupatan de japanoj ekde 1941; usona armeo dislokiĝis en Jokohamo kaj ĉirkaŭ Tokio - generalo Douglas MacArthur alflugis al Jokohamo kie li fondis sian sidejon; vjetnama imperiestro Bảo Đại abdikis - fino de la Nguyễn-dinastio
- 1945: Aliancita Kontrolkonsilantaro fondiĝis en Berlino por kontroli Germanion; Belgio: reĝo Leopoldo la 3-a ricevis permeson restadi en Svislando
- 1945: Pollando: unua sindikat-kunveno de komunistaj polaj literaturistoj - Jarosław Iwaszkiewicz iĝis unua prezidanto
- Stalinismo
- 1948: En Rumanio estis fondita sekreta polico Securitate, helpe de NKVD
- 1950: Hungara ĉefepiskopo József Grősz de Kalocsa subskribis sub premo de la komunistaj regopovoj kaj pacaj pastroj la interkonsenton, laŭ kiu la episkopujo subtenas la socialisman sistemon, la pacan lukton kaj la kolektivigon de agrikulturo
- 1953: Malfermo de Zoologia ĝardeno Brno
- 1956: En Luiziano oni parte malfermis la Digvojon Lago Pontchartrain (ĝis 2011 la plej longa ponto en la mondo)
- 1963: Malvarma milito: Pentagono (Usono) kaj Moskva Kremlo ligiĝis per "varmega linio"
- 1974: En Zagrebo elreliĝis trajno Beogrado-Dortmund - 153 personoj pereis
- 1974: En farita de maldekstrulaj ekstremistoj bomba atenco kontraŭ sidejo de Mitsubishi en Tokio 8 personoj pereis, 378 vundiĝis
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo: subskribo de interkonsentoj de Szczecin (33 postuloj kun ebleco fondi sindikaton)
- 1981: Prezidento de Irano Mohamed Ali Raĝai kun ĉefministro kaj tri aliaj personoj pereis en bomba atenco en Teherano
- 1982: Gvidanto de Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat kaj palestinaj batalantoj estis devigitaj forlasi Libanon
- 1984: Bulgario: bombatenco kontraŭ stacidomo en Plovdiv mortigis unu virinon kaj vundis 42 homojn
- 1984: Unua misio de Kosmopramo Discovery komenciĝis
- 1989: Nupto: pola reĝisoro Roman Polański edziĝis al franca aktorino Emmanuelle Seigner
- 1991: Dissolvo de Sovetunio
- Azerbajĝano proklamis suverenecon
- Tatarstano eldonis deklaracion de suvereneco
- 1992: Germana aŭtosportisto Michael Schumacher gajnis sian unua vetkuron en Formulo 1
- 1993: Maroko: en Kazablanko ekfunkciis unu el la plej grandaj moskeoj - la Moskeo Hasano la 2-a
- 1995: Kazaĥio adoptis novan konstitucion
- 1995: Kadre de paca operaco de UN, NATO komencis bombadi Serban Respublikon
- 1999: Referendumo en Orienta Timoro - plimulto voĉdonis por sendependeco
- 2008: 12 barataj policanoj pereis rezulte de mineksplodo en Ĝharkhando
- 2009: Ali Bongo Ondimba proklamis sian venkon en balotado por prezidenteco de Gabono
- 2014: Ĉefministro de Pollando Donald Tusk elektiĝis prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj itala ministrino pri eksteraj aferoj Federica Mogherini Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio
- 2014: En Gdańsk malfermiĝis Eŭropa Solidarec-Centro, kies konsilianoj iĝis i.a. Kornel Morawiecki kaj Jarosław Sellin, kaj kolegianoj Antoni Dudek, Marta Kaczyńska, Andrzej Kołodziej kaj Paweł Kowal
- Rus-ukraina milito
- 2021: Hibrida milito ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo komenciĝis en Podlaĥio (distrikto Sokółka)
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 188-a tago de rusa agreso: Pasinttage ukrainaj raketaj kaj artileriaj unuoj eliminis sude 82 rusiajn soldatojn, detruis 30 armilojn kaj 3 stokojn kun municio; laŭ urbestro en pripafita Ĥarkivo 5 personoj estis mortigitaj kaj 7 vunditaj; en Mariupolo daŭras "malsattumultoj" — mankas humanitara helpo; en Ĥarkiva provinco okupantoj minacas forpreni infanojn de gepatroj, kiuj ne direktos ilin al lernejo; laŭ urbestro loĝantoj de Enerhodar komencas paniki pro tio, ke okupantoj ne permesas forlasi la pripafatan urbon;
- Mondreago: En Latvio estis registritaj kiel militaj rifuĝintoj 37,3 mil civitanoj de Ukrainio, 46% estas virinoj, 32% - infanoj kaj 22% - viroj; Eŭropa Unio transdonos al Ukrainio pli ol 5 mln da piloloj kun jodo; Gazpromo anoncis ke de septembro ĝi ĉesigos liveradon de tergaso al franca konzerno Engie pro manko de pagoj; Ukrainio ricevis aŭguste rekordan financan helpon el eksterlando (4,6 mld da dolaroj); Svedio post ĉ. 200 jaroj de neŭtraleco decidis eniri al NATO, ĉar post la agreso de Rusio ŝanĝiĝis situacio pri sekureco en Eŭropo
Naskiĝoj
redakti- 1334: Pedro la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1369)
- 1377: Ŝaho Ruĥo, reganto el dinastio Timuridoj (m. 1447)
- 1574: Albert Szenci Molnár, hungara pastro, poeto, lingvisto, filozofo kaj tradukisto (m. 1634)
- 1745: Johann Hieronymus Schröter, germana juristo, oficisto, astronomo (m. 1816)
- 1748: Jacques-Louis David, franca pentristo (m. 1825)
- 1752: Abel Burja, germana protestanta pastro, matematikisto, kreinto de pasilalio, optika telegrafo, unu el kreantoj de metronomo kaj duuma kodo (m. 1816)
- 1773: Mihály Pollack, hungara arkitekto (m. 1855)
- 1790: József Salamon, hungara verkisto kaj instruisto kontribuinta al pedagogio, eklezihistorio, tipografio (m. 1871)
- 1797: Mary Wollstonecraft Shelley, brita verkistino (m. 1851)
- 1804: Aleksander Chodźko, pola poeto, orientalisto, slavisto (m. 1891)
- 1809: Adolph Hesse, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1863)
- 1812: Ágoston Haraszthy, hungara-usona aventuristo kaj negocisto (m. 1869)
- 1818: Friedrich Ladegast, germana orgenkonstruisto (m. 1905)
- 1827: Lajos Martin, hungara matematikisto, universitata instruisto, pioniro de aviado (m. 1897)
- 1844: Albert Szaniszló, hungara zoologo kaj agrikulturisto (m. 1913)
- 1842: Géza Kresz, hungara kuracisto, ambulancisto (m. 1901)
- 1852: Jacobus Henricus van 't Hoff, nederlanda Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri kemia kinetiko kaj osmoza premo (m. 1911)
- 1859: Heinrich Hoffmann, germana pentristo (m. 1933)
- 1860: Isako Levitan, rusia pentristo-pejzaĝisto (m. 1900)
- 1866: George Minne, belga skulptisto (m. 1941)
- 1866: Konstanty Skirmunt, pola grafo, politikisto kaj diplomato (m. 1949)
- 1870: Lavr Kornilov, rusa generalo, kunkreinto kaj la unua komandanto de la Volontula Armeo de la Blanka movado (m. 1917)
- 1871: Ernest Rutherford, angla Nobelpremiita fizikisto, kiu pruvis ekziston de atomkerno (m. 1937)
- 1883: Svami Kuvalayananda, barata pioniro de scienca jogo, populariganto de Hatha Jogo en la mondo, kunaŭtoro de libro pri kuraca jogo (m. 1966)
- 1883: Dmitro Doncov, ukraina verkisto kaj politikisto, aŭtoro de koncepto pri integra naciismo (m. 1973)
- 1884: Theodor Svedberg, sveda Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri koloidoj (m. 1971)
- 1890: Sándor Reményik, hungara poeto kaj redaktoro (m. 1941)
- 1907: Leonor Fini, argentina pentristino (m. 1996)
- 1902: Józef Maria Bocheński, pola logikisto, filozofo, sovetologo, dominikano, rektoro de la Universitato de Friburgo (m. 1995)
- 1912: Edward Mills Purcell, usona Nobelpremiita fizikisto, aŭtoro de lernolibro pri la klasika elektromagnetismo (m. 1997)
- 1918: Nándor Balaskó, hungara skulptisto (m. 1996)
- 1919: Jiří Orten, ĉeĥa poeto (m. 1941)
- 1919: Artúr Vetró, rumania hungara skulptisto, profesoro (m. 1992)
- 1919: Wolfgang Wagner, germana operreĝisoro kaj scenaranĝisto (m. 2010)
- 1924: Lajos Kisfaludy, hungara kemiisto, farmaciisto kaj profesoro, okupiĝanta pri organika kemio kaj peptidoj (m. 1988)
- 1924: Fritz Sitte, aŭstra ĵurnalisto (m. 2007)
- 1928: Leon Cyboran, pola historiisto pri la hinda filozofio, sanskritologo, jogano, aforisto, tradukisto de fontaj traktaĵoj de la klasika jogo (m. 1977)
- 1930: Warren Buffett, usona investisto kaj komercisto
- 1934: István Gulyás, hungara fervojisto, inĝeniero kaj ekonomikisto, aktivulo de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kontribuanta al festlibro La arto labori kune
- 1935: Károly Vissy, hungara meteologo, kreinto de moderna meteologia servo en la Hungara Televizio (m. 2011)
- 1935: Károly Tar, hungara verkisto, poeto kaj ĵurnalisto
- 1943: Jean-Claude Killy, franca sportisto kaj skiisto, membro de Internacia Olimpika Komitato
- 1943: Anna Adamis, hungara tekstopoetino kaj libretistino
- 1944: Ria Deák M., rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino
- 1945: Libuše Moníková, ĉeĥa verkistino (m. 1998)
- 1948: Victor Skumin, rusa sciencisto, psikiatro kaj profesoro, priskribinto de la Skumin-sindromo
- 1950: Antony Gormley, angla skulptisto
- 1951: Gediminas Kirkilas, ĉefministro de Litovio 2006-2008 (m. 2024)
- 1952: Wojciech Fibak, pola tenisisto
- 1953: Lech Majewski, pola verkisto, poeto, pentristo
- 1954: Aleksandro Lukaŝenko, prezidento de Belorusio
- 1955: Helge Schneider, germana ĵazmuzikisto, kabaretisto, reĝisoro, aktoro kaj verkisto
- 1958: Anna Politkovskaja, rusia sendependa ĵurnalistino, kritikantino de Putin kaj milito en Ĉeĉenio, murdita (m. 2006)
- 1962: Aleksandr Litvinenko, oficiro de KGB kaj FSB, murdita (m. 2006)
- 1965: Attila Weinberger, rumania hungara ĵazmuzikisto
- 1971: Kaŭaŝita Mizuki, japana manga-verkistino
- 1972: Cameron Diaz, usona aktorino
- 1980: Kata Tisza, hungara verkistino kaj ĵurnalistino
- 1981: Tomasz Majewski, pola sportisto, globĵetisto, ora medalisto de Somera Olimpiko 2008 en Pekino
- 1986: Raphaël Carlier, franca jutubisto
Mortoj
redakti- 526: Teodoriko la Granda, reĝo de ostrogotoj
- 1148: Amadeo la 3-a de Savojo, grafo de Savojo kaj Piemonto (n. ĉirkaŭ 1092)
- 1170: Aleksandro la 3-a, papo (n. ĉirkaŭ 1100)
- 1483: Ludoviko la 11-a, reĝo de Francio el la Domo de Valois (n. 1423)
- 1518: Filippo Beroaldo la Juna, itala humanisto, filologo, eldonisto, poeto, helenisto, latinisto, bibiotekisto de Vatikano, profesoro de la Universitato de Bolonjo (n. 1472)
- 1580: Emanuelo-Filiberto de Savojo, duko de Savojo (n. 1528)
- 1585: Andrea Gabrieli, itala komponisto kaj orgenisto de renesanco, membro de Venecia Skolo (n. ĉirkaŭ 1532)
- 1594: Sándor Kendi, hungara grandbienulo en Transilvanio, ekzekutita (n. nekonata)
- 1726: Eleonora Vilhelmina de Anhalt-Köthen, germana dukino de Saksio-Vajmaro (n. 1696)
- 1751: Christopher Polhem, sveda scienculo, fizikisto, industrialisto, mineralogo kaj mininĝeniero (n. 1661)
- 1847: Christophine Reinwald, germana desegnistino (n. 1757)
- 1890: Marianne North, angla artistino, plantosciencistino kaj vojaĝistino (n. 1830)
- 1898: Pedro de Madrazo y Kuntz, hispana pentristo, verkisto, kritikisto pri arto (n. 1816)
- 1908: Giovanni Fattori, itala pentristo, eminenta reprezentanto de pentrarta movadado Macchiaioli (n. 1825)
- 1925: Joseph Silbernik, usona esperantisto, frato de Klara Zamenhof, delegito de UEA, mortinta antaŭ UK 1925 (n. 1850 aŭ 1851)
- 1928: Wilhelm Wien, germana Nobelpremiita fizikisto trovinta ligon inter nigra korpo kaj ties varmoradiado (n. 1864)
- 1933: Theodor Lessing, germana filozofo (n. 1872)
- 1935: Henri Barbusse, franca verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1874)
- 1940: Joseph John Thomson, brita Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de elektrono, esploristo de konduktiveco de gasoj (n. 1856)
- 1943: Lucy Ortlepp, germana pentristino (n. 1883)
- 1946: Henryk Sucharski, pola komandanto de la defendo de Westerplatte dum la germana invado en Pollandon (n. 1898)
- 1960: István Szőnyi, hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál (n. 1894)
- 1962: Lajos Dávid, hungara apotekisto kaj profesoro (n. 1889)
- 1962: Kálmán Tóth, rumania hungara bibliografo, gvidanto de la Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo (n. 1910)
- 1974: Frank Reginald Banham, angla esperantisto kaj korektisto transloĝinta en Aŭstralion, redaktoro de "La Suda Kruco", kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto (n. 1898)
- 1975: László Ernyes, hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1912)
- 1978: Sándor Debreczy, rumania hungara pedagogo kaj verkisto (n. 1907)
- 1978: Henryk Zygalski, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompinto de la kodo de Enigma dum la dua mondmilito (n. 1908)
- 1979: Jean Seberg, usona aktorino kaj reĝisorino (n. 1938)
- 1981: László András, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1981: Mohamed Ali Raĝai, ĉefministro kaj prezidento de Irano, murdita (n. 1933)
- 1987: George Mikes, hungara-angla verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1912)
- 1991: Jean Tinguely, svisa pentristo kaj skulptisto (n. 1955)
- 2001: Zoltán Silimon-Várday, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1940)
- 2003: Charles Bronson, usona aktoro (n. 1921)
- 2004: Fred Lawrence Whipple, usona astronomo esplorinta kometajn kernojn (n. 1906)
- 2006: Naguib Mahfouz, egipta Nobelpremiita verkisto (n. 1911)
- 2006: Glenn Ford, kanada-usona filmaktoro (n. 1916)
- 2010: Alain Corneau, franca filmreĝisoro (n. 1943)
- 2013: Seamus Heaney, irlanda Nobelpremiita poeto kaj dramaturgo (n. 1939)
- 2017: Marjorie Boulton, angla verkistino en la angla kaj Esperanto, prezidantino de Kat-amikaro kaj ODES, membrino de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio, aŭtorino i.a. de Poeto fajrakora: la verkaro de Julio Baghy kaj Faktoj kaj Fantazioj, rete legebla en Esperanto (n. 1924)
- 2017: Károly Makk, hungara aktoro, scenaristo, reĝisoro kaj profesoro (n. 1925)
- 2017: Louise Hay, usona eldonistino kaj aŭtorino de libroj pri memhelpo kaj motivigo (n. 1926)
- 2022: Miĥail Gorbaĉov, prezidento de Sovetio (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Internacia Memor-Tago pri Malaperintaj Personoj - proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Nacia tago sur la Turkoj kaj Kajkoj, Constitution Day, tago de la konstitucio; grava nereligia festotago estas ankaŭ la 26-a de julio, National Heroes Day, la tago de la naciaj herooj.
- Orienta Timoro - datreveno de sendependiga referendumo
- Tatarstano - Tago de la Respubliko
La 30-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.