Bataliono

Bataliono estas parto de (infanteria) regimento, konsistanta el almenaŭ du rotoj. Tankbataliono konsistas el skadroj. La termino venas de la itala vorto „battaglia“, batalo, al tio aldoniĝis la silabo -on- kiu simile kiel en Esperanto ĉi tie havas la signifon "parto de": bataliono do laŭvorte estas "certa parto de [armeo dum] batalo".