Regimento

militista unuo

Regimento estas parto de armeo, konsistanta el kelkaj batalionojskadroj. Ĝi kutime enhavas inter mil kaj kelkmil homojn. Regimento povas esti batal-taĉmento aú nur administra. Historie unu el difinaj ecoj de regimento estas ke ĝi enhavas ĉiujn necesajn loĝistikajn taĉmentojn kaj povas agi aŭtonome dum militaj operacoj. La rango de estro por regimento plej ofte estas kolonelo aŭ egala. En armeoj, regimentoj estas ofte unuigataj en diviziojn (plej kutime, po 4), aú iuj malsamaj batalionoj (infanteria, artileria, tanka) kaj rotoj estas kunigitaj en brigado

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri regimento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

 
  Li ne estas el la regimento de timuloj.  

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13.