Destrojero

klaso de batalŝipoj

La detruŝipodestrojero[1] estas tipo de batalŝipo evoluigita komence de la 20-a jarcento, por defendi floton kontraŭ atakoj de la torpedoŝipoj. Poste aldoniĝis tasko detrui ankaŭ submarŝipojn. Ili protektis ankaŭ komercajn konvojojn, sed tiun taskon plenumigas pli efike la - pli malforte ekipitaj - fregatoj kaj korvetoj. La detruŝipoj estis komence malgrandaj batalŝipoj, ili iĝis poste pli grandaj kaj pli marrezistaj.

USS Cole (DDG 67)
Nederlanda destrojero Hr. Ms. Friesland (1956)

La malgrandaj, rapidaj torpedoŝipoj disvastiĝis ekde la 1880-aj jaroj kaj minacis la grandajn ŝipojn. La detruŝipoj estas similaj al la torpedoŝipoj, sed estis iom pli grandaj, kun pli bonaj armiloj kaj pli granda efikdistanco. Ilia origina nomo estis torpedoŝipa detruŝipo.

Dum la unua mondmilito, detruŝipoj havis mason de 500-1900 tunoj, dum la Dua Mondmilito 1000-2900 tunoj, kaj nuntempe 3000-8000 tunoj, kunportante interalie misilojn kaj helikopteron.

La plej rapida detruŝipo estis "Le Fantasque class" de jaro 1935 kiu atingis raidecon je 83 Km/h kaj tiel samtempe estis la plej rapida vaporŝipo tra la historio. Por nunaj detruŝipoj la maksimuma rapideco estas ca 60 Km/h. [2]

Usonaj mallongigoj por la detruŝipoj: tradicia detruŝipo DD, akompana detruŝipo DDE, flotil-gvida detruŝipo DL, radara detruŝipo DDR.

Piednotoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. Jordan, John. (2015) French Destroyers: Torpilleurs d'Escadre & Contre-Torpilleurs 1922–1956. Barnsley, UK: Seaforth Publishing. ISBN 978-1-84832-198-4.