Humanitara helpo

Humanitara helpoasisto estas materiala aŭ loĝistika helpo provizita por humanitaraj intencoj, tipe responde al humanitaraj krizoj. La unua objektivo de humanitara asisto estas savi vivojn, mildigi suferadon, kaj daŭrigi homan dignon. Ĝi povas sekve esti distingita de helpo al disvolviĝo, kiu provas trakti la fundamentajn sociekonomikajn faktorojn kiuj kondukas al krizo aŭ urĝa situacio.

Honduras health check.jpg

Humanitara asisto estas provizita de registaraj agentejoj, neregistaraj organizaĵoj, kaj aliaj neregistaraj humanitaraj agentejoj laŭ humanitaraj principoj detalitaj en Rezolucio 46/182 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ili estas financitaj de donacoj de individuoj, kompanioj, registaroj kaj aliaj organizaĵoj.

La financado kaj liverado de humanitara asisto estas ĉiam pli vaste organizita ĉe internacia nivelo, por faciligi pli rapidajn kaj pli efikajn respondojn kaze de gravaj krizoj trafantaj grandan nombron da homoj (ekz. vidu : Centra Fonduso por Urĝa Interveno). La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (angle : OCHA) kunordigas la internacian humanitaran respondon al krizo aŭ urĝa situacio konforme al Rezolucio 46/182 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

La manlibro de "Sphere Project", lanĉita en 1997, Humanitara Ĉarto kaj Minimumaj Normoj en Katastrofo Respondo, kiu estis redaktita de koalicio de neregistaraj humanitaraj agentejoj, listigas la sekvontajn principojn de humanitara ago:

Dum la 20-a jarcento, multaj humanitarhelpaj operacioj estis faritaj. En la 1980-aj jaroj la konscio pri la kampo kreskis en la okcidenta mondo, ĉar famuloj (kiel influaj kantistoj) alvokis homojn tra la mondo kontribui kaj kuraĝigi siajn registarojn subteni tutmondajn luktojn per humanitara helpo.

Ekzemple, helpoperacioj estis faritaj dum la malsato en Etiopio (1983-1985), same kiel en aliaj lokoj en Afriko kaj tra la landoj de la Tria mondo.

Rimedoj kaj manieroj provizi helponRedakti

Humanitara helpo povas esti provizita per kelkaj manieroj kaj agoj:

  • Manĝaĵo (manĝaĵo kaj trinkebla akvo)
  • Ŝirmejo (kiel tendoj por rifuĝintoj)
  • Sanservoj (kiel ekzemple vakcinoj en lokoj kie disvastiĝas malsanoj)
  • Protekto (ekz. subteni persekutitan religian grupon en risko)
  • Ekonomia (mono transdonita al la ŝtato kaj destinita al interkonsentitaj bezonoj. La mono estas kutime transdonita al la ŝtato mem. Rekta disdono de mono, subvencioj, aĉetnotoj-kuponoj por viktimoj konsistigas unuciferan procenton de la subteno donita).

Teknologiaj rimedoj optimigas la disponigon de humanitara helpo. Ekzemple, satelita bildo ebligas lokalizi areojn antaŭ / post katastrofo;

La uzo de sociaj retoj permesas komunikadon per rapidajn mesaĝojn, kiel oni faris ekzemple en Uragano Sandy kiam ĉi tiuj platformoj estis uzataj por transdoni mesaĝojn pri malaperintoj kaj lokoj, kiuj postulis urĝan atenton;

Diversaj prognozaj iloj ebligas taksi la probablon kaj atendon de katastrofoj; Kaj amaskunlaboro kaj artefarita inteligenteco helpas redukti damaĝon al homoj, danke al preventaj rimedoj kiel evakui la loĝantaron antaŭtempe.

OrganizojRedakti

Homhelpaj provizantoj inkluzivas registritaj instituciojn kaj ankaŭ neformalajn organizojn:

La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (OUNKHA) respondecas pri kunordigado de respondo al katastrofo, kaj ĝia rolo estas certigi, ke la internacia komunumo kunlaboru kaj komplementu en ĉi tiuj kazoj.

Tamen kelkfoje la kunordigo ne taŭge organiziĝas, kaj eĉ estas konkurenco pri "ekskluziveco" en helpo (kaj ricevado de reklamado kaj postaj donacoj).

LaboristaroRedakti

Laŭ ALNAP (Active Learning Network for Accountability and Performance), organizo kun membroj de diversaj humanitarhelpaj organizaĵoj el la tuta mondo, en 2008 ĉirkaŭ 200 000 homoj laboris en ĉi tiu kampo: ĉirkaŭ 50% de ĉiuj laboristoj en la kampo laboris en NRO-j (sendependaj / neregistaraj); Ĉirkaŭ 25% laboris ĉe UN kaj ĝiaj filioj; Kaj ĉirkaŭ 25% de la tutaj laboristoj laboris en la organizo de Ruĝa Kruco. Humanitara helpo estas kelkfoje donita de homoj, kiuj ne laboras kontraŭ salajro, ekzemple en sukuraj situacioj, kiam membroj de la loka (damaĝita) komunumo kaj diasporaj komunumoj venas por helpi. Ankaŭ lokaj kaj landaj registaraj korpoj, armeoj, individuoj kaj eĉ privataj kompanioj foje venas por helpi.

Homoj implikitaj en disponigado de humanitara helpo (unufoja aŭ regula bazo) ofte estas en malfacila medio, postulante fortikecon, respondecon kaj ekspozicion al malfacilaj vidindaĵoj. Rezulte, la mensa sano de iuj praktikistoj povas esti tuŝita, kiel PTSM post-traŭma streĉiteca malordo.

FinancadoRedakti

La financado por humanitaraj helpaj operacioj kutime venas de okcidentaj landoj (kiel procento de la buĝeto difinita de registaroj, do impostaj monoj), same kiel de kompanioj kaj individuoj, kiuj donacas al la organizoj, kiujn ili subtenas.

Interalie almenaŭ 1 biliono da dolaroj estis investita en landoj de la afrika kontinento dum la pasintaj kvin jardekoj (ĝis 2009). [1]

ReferencojRedakti

  1. Why Foreign Aid Is Hurting Africa March, Wall Street Journal, ‏21 marto 2021