Satelito

objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton
(Alidirektita el Satelita bildo)

Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti naturaartefarita objekto.

Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito.

En astronomio

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Natura satelito.

Ĉiuj korpoj, kiuj estas parto de nia sunsistemo, inkluzivante la Teron, estas satelitoj de la Suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.

Satelita telefono

redakti

En seklando aro de antenoj prizorgas telefonadon per poŝtelefonoj. Mare oni uzas komunikajn satelitojn, kiuj atingas la tutan teron. Telefoni per INMARSAT estas kara, sed tiu satelita sistemo atingas iu ajn, eĉ meze de oceano.

Ĉielpoluado

redakti

Amasa lanĉado de komercaj satelitoj okazigis novan problemon forme de ĉiela poluado. Ĉiuj satelitoj funkcias samtempe kiel spegulo por la suna lumo, kaj kiel kaŝilo por la malantaŭaj steloj. Tiel ili iom post iom, pli kaj pli, malhelpos ĉielobservadon ekde la Tero, ne nur okulan observadon, sed ankaŭ radiobservadon. Tial la Internacia Astronomia Unio diskonigis en junio 2019 sian maltrankviliĝon pri la estonteco de astronomiaj observadoj, kaj grupo de astronomoj subskribigas petskribon por la kontrolo kaj limigo de lanĉoj de satelitaroj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti