Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj

La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (OUNKHA) estas organo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) fondita en decembro 1991 de la Ĝenerala Asembleo por fortigi la internacian respondon al kompleksaj krizoj kaj naturaj katastrofoj. Ĝi estas la posteulo de la Oficejo de Kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj por Katastrohelpo.

Logoo de la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj.

La Departemento pri Homaj Aferoj estis establita tuj poste de la Ĝenerala Sekretario, sed en 1998 estis kunfandita, kiu fariĝis la ĉefa fokuso de UN pri gravaj katastrofoj[1]. La mandato de OCHA poste plilarĝiĝis por inkluzivi kunordigan humanecan helpon, politikan disvolvon kaj humanecan pledadon. Ĝiaj agadoj inkluzivas organizadon kaj kontroladon de humaneca financado, reklamado, decidado de politikoj kaj interŝanĝo de informoj por faciligi rapidrespondajn teamojn por krizhelpo[2].

OUNKHA estas gvidata de la Ĝenerala Sub-Sekretario pri Humanecaj Aferoj kaj Kunordiga Krizhelpa Kunordiganto, nomumita por kvinjara oficperiodo. Ekde majo 2017, la rolo estis plenumita de Mark Lowcock el Britio[3].

Ĝi organizis la Mondan Homaran Pintkunvenon 2016 en Istanbulo, Turkio. Ĝi estas konstanta observanto en la Disvolva Grupo de Unuiĝintaj Nacioj[4].

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Who We Are (angle) (2016-09-27). Alirita 2019-12-17.
  2. OUR WORK (angle) (2016-09-29). Alirita 2019-12-17.
  3. UNDG Members. Undg.org. Retrieved on 20 November 2011.
  4. "OCHA Annual Report 2019", 2020-06-11, paĝo 4. Kontrolita 2020-07-14. (angle)