Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj

plej alta UN-oficisto

La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Secretary-General, mallonge UNSG, arabe أمين عام الأمم المتحدة, ĉine 联合国秘书长, france Secrétaire général des Nations unies, hispane Secretario General de Naciones Unidas kaj ruse Генеральный секретарь ООН) estas la gvidanto de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj, unu el la plej gravaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
emblemo
pozicio
diplomatoĝenerala sekretarioUnuiĝintaj Nacioj
Komenco 26-a de junio 1945 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĝenerala Sekretario laŭ rekomendo de la Konsilo pri Sekureco elektiĝas laŭ rekomendo de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj por oficperiodo de kvin jaroj. La nomumon povas malebligi la malkonsento de ĉiu ajn el la konstantaj membroŝtatoj de la Konsilo pri Sekureco. Kvankam teorie ne estas limigo pri la nombro de oficperiodoj, ĝis nun neniu Ĝenerala Sekretario oficis dum pli ol dek jaroj, do dum pli ol du oficperiodoj.

Kutime la posteno de la Ĝenerala Sekretario post du oficperiodoj rotacias de unu kontinento/geografia regiono al alia. Tiu regulo tamen ne estas deviga.

Kiel unua Ĝenerala Sekretario la 1-an de februaro 1946 elektiĝis Trygve Halvdan Lie. (La unua komisia Ĝenerala Sekretario estis la anglo Sir Gladwyn Jebb.) Ekde la jaro 1997 ankaŭ ekzistas la ofico de vica Ĝenerala Sekretario.

En 2006, la Ĝenerala Sekretario de UN ricevis malnetan jaran salajron de 176.877 usonaj dolaroj.

Listo de la Ĝeneralaj Sekretarioj redakti

# Bildo Nomo
Oficperiodo
Nacieco Rimarkoj Ligiloj vica Ĝenerala Sekretario Nacieco
    Gladwyn Jebb 24-a de oktobro 1945 –
2-a de februaro 1946
  Britio komisia Ĝenerala Sekretario  
1   Trygve Halvdan Lie 2-a de februaro 1946 –
10-a de novembro 1952
  Norvegio demisiis biografio (angle)
2   Dag Hammarskjöld 10-a de aprilo 1953 –
18-a de septembro 1961
  Svedio mortis en aviadila akcidento en Norda Rodezio (nuna Zambio) biografio (angle)
3   Sithu U Thant 3-an de novembro 1961 –
31-an de decembro 1971
  Birmo de la 3-a de novembro 1961 ĝis 30-a de novembro 1962 komisia Ĝenerala Sekretario biografio (angle)
4   Kurt Waldheim 1-a de januaro 1972 –
31-a de decembro 1981
  Aŭstrio protesto de Ĉinio kontraŭ tria oficperiodo biografio
5   Javier Pérez de Cuéllar 1-a de januaro 1982 –
31-a de decembro 1991
  Peruo ne aliĝis por tria oficperiodo biografio (angle)
6   Boutros Boutros-Ghali 1-a de januaro 1992 –
31-a de decembro 1996
  Egiptio protesto de Ĉinio kontraŭ dua oficperiodo biografio (angle)
7   Kofi Annan 1-a de januaro 1997 –
31-a de decembro 2006
  Ganao ne aliĝis por tria oficperiodo biografio (angle) Louise Fréchette (1998 – 2006)
Mark Malloch Brown (2006)
  Kanado
  Britio
8   Ban Ki-moon 1-a de januaro 2007 – 31-a de decembro 2016   Sud-Koreio biografio (angle) Asha-Rose Migiro (2006 – 2012)
Jan Eliasson (2012 – 2016)
  Tanzanio
  Svedio
9   António Guterres 1-a de januaro 2017 – nun   Portugalio biografio (angle) Amina J. Mohammed (2017 – nun)   Niĝerio

Agentejoj de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj redakti

La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Malarmadaj Aferoj (angle United Nations Office for Disarmament Affairs, akronime UNODA, france Le Bureau des affaires du désarmement) estas agentejo de la Ĝenerala Sekretario de UN establita kiel la Departemento de Malarmadaj Aferoj.

La Departemento pri Politikaj kaj Packonstruaj Aferoj (angle United Nations Department of Political and Peacebuilding Affairs, DPPA) estas departemento de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, strukturita kaj establita laŭ mandato de la Ĝenerala Asembleo en 1992.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti