António Guterres
António Manuel de Oliveira Guterres, (prononco en la portugala [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ]; naskiĝis la 30-an de aprilo 1949) estas politikisto el Portugalio kaj diplomato kiu estis nomumita Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj. Guterres estis Ĉefministro de Portugalio de 1995 ĝis 2002, el la Socialista Partio. Li ankaŭ servis kiel Prezidanto de la Socialista Internacio de 1999 ĝis 2005.[1] Li estis ankaŭ Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj de junio 2005 ĝis decembro 2015, kaj en oktobro 2016 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj elektis lin per aklamado por iĝi la venonta Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, sukcedanta la retiriĝantan Ban Ki-moon.
António Guterres | ||
---|---|---|
Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1949 (70-jara) en Lisbono | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Ŝtataneco | Portugalio [#] | |
Alma mater | Instituto Superior Técnico [#] | |
Lingvoj | portugala lingvo • angla lingvo • hispana lingvo • franca lingvo [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Virgílio Dias Guterres [#] | |
Patrino | Ilda Cândida de Oliveira [#] | |
Edz(in)o | Catarina Marques de Almeida Vaz Pinto • Luísa Amélia Guimarães e Melo [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • inĝeniero • vicprofesoro [#] | |
Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj ![]() | ||
Regado | 2017-nun | |
Antaŭulo | Ban Ki-moon | |
Sekvanto | (elektota) | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
ReferencojRedakti
- ↑ "Who is Antonio Guterres, the next Secretary-General of the United Nations?", The Telegraph, la 5-an de oktobro 2016. Kontrolita la 6-an de oktobro 2016.
Gladwyn Jebb (komisie) 1945 – 1946 | Trygve Lie (1) 1946 – 1952 | Dag Hammarskjöld (2) 1953-1961 | Sithu U Thant (3) 1961-1971 | Kurt Waldheim (4) 1972-1981 | Javier Pérez de Cuéllar (5) 1982-1991 | Boutros Boutros-Ghali (6) 1992-1996 | Kofi Annan (7) 1997-2006 | Ban Ki-moon (8) 2007-2016 | António Guterres (9) 2017-