Ordeno de Kristo

La Kruco de la Ordeno de Kristo, simbolo kiu videblis inter alia en la portugalaj ŝipoj dum la Epoko de Malkovroj.

La Ordeno de Kristo (en portugala: Ordem de Cristo) estis portugala militordeno, heredinta de la Templanoj en Portugalio.

En la 12 kaj 13a jarcentoj, dum la Reconquista kontraŭ la islamanoj, la Ordeno de la Templanoj helpis la portugalojn en la bataloj kontraŭ la sudaj islamaj regnoj. Kiel premio, ili ricevis etendajn posedojn kaj politikan povon. La kasteloj, preĝejoj kaj setlejoj disvolviĝis sub ties dominado. En 1314 la papo Klemento la 5-a ordonis la nuligon de la riĉan kaj povega Ordeno de la Templo. En 1319 la reĝo Dinis atribuis la portugalajn havaĵojn kaj privilegiojn de la templanoj al la ĵus fondita Ordeno de Kristo,[1] kiu tiel iĝis posteaĵo de la Templo en Portugalio. Ĝi plutenis fortan ligon al la portugala krono, kiu atribuis al si ekde la komenco la rajto nomumi la Grandan Superulon. La unua estis Esteban Soeiro, pastro de la Ordeno de la Triunuanoj kaj konfesisto de la reĝino Izabela. Tiu ekleziulo komponis la statutojn de la Ordeno kaj estis Superulo ĝis la papa aprobo fare de la papo Johano la 22-a en 1319.[2]

La Ordeno estis konsiderita iel ŝtata servo por protekti Portugalion el eblaj invadoj kaj atakoj. Fakte la Ordeno establis sidejon en Castro Marim en la pleja sudo de la landlimo kun Hispanio, cele al protekto de Algarvo. Tamen en 1357 la sidejo estis instalita en Tomar, la antikva sidejo de la Templanoj. La nova Ordeno uzis la Regularon de la Benediktanoj kaj la Konstituciojn de Kalatravo.[3]

NotojRedakti

  1. DAVENPORT, Frances Gardiner (1917). European Treaties Bearing on the History of the United States and Its Dependencies. Washington: Carnegie Institution., p.28
  2. Antonino de la Asunción (1898). Diccionario de escritores trinitarios de España y Portugal. Roma.
  3. Masoliver, Alejandro María (1994). Historia del Monacato Cristiano. Encuentro. ISBN 84-7490-327-0.