Johano la 22-a

papo de la katolika eklezio

Johano la 22-a naskiĝis en 1249 en la urbo Cahors, sudokcidente de Francio. Lia vera nomo estas Jacques Duèze. Li estis elektita kiel papo en 1316. Li estis jam 71-jaraĝa, sed tamen restis papo dum 18 jaroj, ĝis 1334. Li loĝis en Avignon. Li precipe laboris por plibonigi la papan kaj eklezian administracion kaj faris ĝin pli efika.

Johano la 22-a
196-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Jacques Duèze or d'Euse
Pontifiko de 7-a de aŭgusto 1316
ĝis 4-a de decembro 1334
Antaŭulo Klemento la 5-a
Sekvanto Benedikto la 12-a
Persona informo
Naskiĝo 1249
en Cahors, Francio
Morto 4-a de decembro, 1334
en Avignon, Francio
Tombo Katedralo de Avinjono [#]
Alma mater Malnova Universitato de Orléans [#]
Lingvoj latina lingvofranca lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de metiisto iĝis la kanceliero de Roberto de Napolo, en 1300 episkopo de Fréjus, en 1310 ĉefepiskopo de Avinjono, en 1312 kardinala episkopo de Porto kaj en 1316 finfine papo.

Liaj enmiksiĝoj en sekularajn aferojn en favoro de Francujo, nome liaj atakoj kontraŭ reĝo Ludoviko la bavaro (ekskomunikita en 1324 pro ties nevolo obei al la juĝadoj de la papo) protestigis la plej renomitajn juristojn tiutempe, ekz. Marsilius de Padovo. Ilin la papo reage ekskomunikis en 1327. Ankaŭ multaj franciskanoj batalis kontraŭ li kaj la bavaro Ludoviko nomumis eĉ kontraŭpapon en 1238 (Nikolao la 5-a): sed tiu papo arestitis kaj devigitis en 1330 demisii.

Pro liaj ŝantaĝoj kaj ekspluatoj de ekleziaj ratjoj pro financaj kialoj li sukcesis amasigi grandajn sumojn. Liaj nekutimaj kondutoj listigitis eĉ en la eklezia jurista libro Corpus iuris canonici.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 266-268, kio legeblas tie ĉi interrete.