Eklezia juro
Eklezia juro estas tiu amplekso de juraj normoj de tiu ero de la ŝtata jurordo kiu koncernas la religiajn aferojn kaj la rilatojn inter ŝtato kaj religioj.
Historio
redaktiEklezia juro en la frua kristanismo
redaktiLa historio pri la okcidenta eklezia juro estas, iom senfundamente, naskigita, doktrine… en 313 per la edikto de Milano emisiita de romia imperiestro Konstantino kaj la akcepto de iu komenca religia libereco, nome kristanismo fariĝas religio "licita", nome konsentita. Modernaj esploristoj preferas vidi la originon de tiu koncepto inter la la luktoj por atingi veran “laikecon, almenaŭ en la formoj ellaboritaj kaj akceptitaj de la Katolika Eklezio.[1]
Kun la alestiĝo de la Katolika Eklezio en forta kaj hierarkia strukturo, okazis diversaj eventoj kiuj markis la eŭropan historion: unue la Unua koncilio de Niceo kiu kondamnis la herezon de Ario; sekve la Edikto de Tesaloniko kaj la barbaraj invadoj. Se dekomence la Eklezio sin sentis universala, jam ne multe post komenciĝis fortaj kontrastoj por la spirita supereco inter Romo kaj Konstantinopolo, la nova ĉefurbo de la antikva imperio.
La barbaraj invadoj kaŭzis izoladon de la Roma Eklezio el la fora imperia regeco, sed tio utilis por la itala eklezia medio ĉar ĝi povis kreskigi sian aŭtonomion, per kiu ĝi povis leviĝi al politika karisma figuro ĉe la okuloj de la lokaj popoloj.
En tiu historia periodo evidentiĝis kelke da Cezaropapismo flanke de la Sankta Romia Imperio kaj flanke de Konstantinopolo: jam epoke de Konstantino tio komenciĝis spite de la supera pozicio gajnita de la episkopoj. Dume, preskaŭ senvole kreiĝis la Foruma privilegio kaj fortiĝis la miksaĵo inter la tera kaj la spirita.
Eklezia juro ĉe Judoj kaj Islamanoj
redaktiInter la 4-a kaj 7-a jarcento realiĝis en la mediteranea maro la ekspansio de islamo, favorita de la milita forto de la popoloj konkeritaj kaj konvertiĝintaj kaj de la fatalaj dividiĝoj en la kristana medio kaj, fine de la miksado de imperio kaj religio en Konstantinopolo.
Dume kreiĝis eklezia juro ankaŭ ĉe judoj kaj islamanoj.
Ankaŭ la rilatoj de la religio kun la barbaraj ŝtatoj alestigas novan eklezia juro:iuj konserviĝos preskaŭ ĝis la moderna epoko.
Kristana skismo kaj Respublica gentium (respubliko de la popoloj)
redaktiKun la ekspansio de Islamo en mezorientaj landoj iam kristanaj kaj en Iberio, kristanismo eksuferas pro la gravega historia evento de la skismo Orienta-Okcidenta, evento okazinta pli pro politikaj motivoj ol pro kredaj. Per tiu definitiva rompo, la Katolika Eklezio direktiĝas al profunda reorganizo de sia strukturo, iniciate de papoj kiel Nikolao la 2-a kaj, precipe, Gregorio la 7-a, kiu per la Dictatus Papae diktis gravegajn kanonajn normojn de la eklezia juro, kiel la kompletan eklezian antaŭ la Imperio ene de ties organizo. Elvenis, el tiu evento, la formiĝo de jura interplekto en la imperio en kiu la civitano fariĝas samtempe civitano kaj fidelulo (civis-fidelis) en jurordo tipa de Mezepoko nomata Respublica Gentium. La bapto estas publika evento… La Eklezio akiras fine kompletan aŭtonomion en la administrado kaj regulado de la geedziĝo kaj porfamiliaj kaj aliaj normoj.
La influo de la Eklezio en la socia kaj jura medio ĉiam pli plifortiĝas, kaj naskiĝas tri apartaj figuroj de la eklezia juro:
- la dekonaĵo: bazita sur biblia pasaĵo, ĝi estis imposto koncernanta la dek procenta de la riĉaĵoj posedataj;
- la eklezia benefico#patronato: formo de financado per kiu la “patrono” ŝarĝiĝis financi porkultajn establaĵojn kompensatajn per privilegioj kaj rajtoj kiel la entombigo en sankta loko ktp;
- la pia legaco: testamenta donaco al la religiaj institucioj.
Plivastiĝas la zonoj en kiuj eblas praktiki la foruman privilegion, kiu iom post kiom generis la inkvizicion.
En Oriento, dume, Konstantinopolo kiu rigardis ĉiam pli rankore la Roman kristanaron, provas eltiri avantaĝon okaze de la krucmilitoj por sukcesi reakiri la perditajn teritoriojn kontraŭ la Otomana Imperio, sed suferas gravegan disrabadon ĝuste pro invado de la krucmilitaj armeoj. Tiu epizodo estos unu el la kaŭzoj plifortigantaj la orientan romian imperion kiu pretigos sian forfalon. Sub la Sultano la influo kaj konsisto de la kristana eklezio ĉiam pli malfortiĝis kaj eniras en amplekso de novaj ekleziaj leĝoj
La lutera Reformacio de 1517 kaŭzis tre dolorigan rompon ene de Kristanismo kaj diversajn novaĵojn kaj en la religia medio kaj en la jurordo: Lutero ellaboris apartan teorion pri la rilatoj inter ŝtato kaj religio, nome la “teorio de du regnoj”, unu “spirita regno” la alia “sekulara regno”, ambaŭ sugestitaj de Dio sed tre malsamaj: la unua gvidata de Dio pere de lia vorto, la Evangelio, kaj direktita esence al la kredo kaj al la konscienco de la civitanoj, tial ne rajtigita gvide estri la duan; la dua, devenanta laŭ tiu aŭgustena monaĥo el la peko kaj el la kulpo jam ena en la socio kiuj devigas la homon organiziĝi kaj uzi la forton por defendi la valorojn kaj sian ekziston. La Eklezio nenion rajtas pretendi el la ŝtato, male la ŝtato devas ĝin protekti kaj defendi… tiel ke la eklezio fariĝas “teritoria” kaj “ŝtateca” praktike subtenata de Konsistorio formato de teologoj kaj aliaj kulturitaj kaj aŭtoritataj personoj.
El tiu historia evento fontis proliferaĵo de novaj kristanaj movadoj inter kiuj apartas Anglikanismo, kie la reĝo sin proklamas ĉefo de Eklezio, kiu tial fariĝas nacia kaj gvidata de Cezaropapisto.
Diferencoj kompare kun la kanona juro
redaktiEklezia juro estas alia nocio ol kanona juro – amplekso de normoj promulgitaj de la Katolika Eklezio por reguligi la rilatojn de la eklezio kun siaj fideluloj kaj strukturoj.
Normaj fontoj
redaktiLa normoj de la eklezia juro ne konstituas organikan korpuson, sed ili estas disaj en ĉiuj medioj en kiuj dividiĝas la jurordo kaj en ĉiuj ŝtataj leĝoj. Kompreneble, ili povas aperi ankaŭ en akordoj inter la du agantoj… el tio ankaŭ la “konkordata juro”.
Ankaŭ ŝtatoj forte laikistaj aŭ kontraŭklerikalaj havas sian eklezian juron.
Notoj
redakti- ↑ G.Macrì, M. Parisi, V.Tozzi, "Diritto civile e religioni", Laterza ed. 2013.
1: Principo de entrudiĝo
2: Principo de konfesi aŭtonomio
Bibliografio
redakti- Carlo Cardia, Principi di Diritto Ecclesiastico, Giappichelli Editore-Torino.
- Mario Tedeschi, Manuale di diritto ecclesiastico, Giappichelli, Torino, 2004. ISBN 88-348-3462-3
- Mario Tedeschi, Studi di diritto ecclesiastico, Jovene, Napoli, 2002. ISBN 88-243-1457-0