Beneficium estas termino kvazaŭ-jura de la latina lingvo kiu en la feŭda juro indikas teran aŭ konstruaĵan propraĵon. La beneficiarius (beneficulo) estas kiu havas beneficium (beneficon).

Historio redakti

La termino komencas uziĝi ekde la 5-a jarcento. Eke de la 9-a jarcento foje la termino estas ankaŭ anstataŭata per feodum (feŭdaĵo).

Jam en romia juro la voĉo beneficium indikas privilegion aŭ favoron konceditan al persono pro lia aĝo, sekso aŭ kondiĉo aŭ alia prerogativo.

Sed disvastiĝo de la termino, kaj relativa koncepto, kreskis kun la kutimo, en la kristana mezepoka okcidento, ĝin ligi al la klerula ofico: ĉiu religia institucio, kaj ties pastra aŭ eklezia reganto, estis dotita per «beneficium» portempa por ke la beneficulo povu sin vivteni kaj prosperigi la institucion mem. Tiuj beneficoj kreiĝis per donacoj de fideluloj aŭ princoj aŭ grafoj ktp. Per tiu sistemo la kristanaro financis ankaŭ aktivaĵojn intelektulojn kaj artistojn kaj ofte ankaŭ verkistojn. Ekzemplo estu Francesco Petrarca kiu profitis je multaj kaj riĉaj je ili. Ankaŭ kulturaj kaj sciencaj aparatoj, kiel akademioj kaj akademianoj, prosperis per tia benefica sistemo.

Foje tiuj beneficoj estis tiom riĉaj kaj prosperaj ke al ili oni tendencis kiel ĉasisto al predo kaj tiam la spirita kaj religia celoj malklariĝis kaj foje malfajriĝis. Foje la plej grandaj beneficoj altiris la okulojn kaj la avidon de ŝtataj regantoj kiuj penis por ke ili estu asignitaj al personoj je sia plaĉo aŭ engaĝiĝis ankaŭ perforte aŭ milite kontraŭ la Eklezioj, kiel en la lukto por la investituroj, por ilin akiri (Ne multaj estas la eŭropaj ŝtatoj kiuj ne provis, iamaniere aŭ alie, havigi al si almenaŭ partajn rentojn de tiuj beneficoj.)

Laŭ pli ol mil jaroj la benefica sistemo estis la precipa maniero por aranĝi vivtenon de la pastraro kaj financi la multfacetajn enteprenojn de la Eklezio, kiu ĉiam urĝis, kaj fakte tiel okazis, por ke tiuj riĉaĵoj socie utilis helpante ekzemple la malriĉulojn (oni vidu la sennombrajn karitatajn instituciojn). Ne mankis, certe, ankaŭ misuzo de beneficoj, kiel ilia plura koncentriĝo en unu sola persono kiu, ofte, profitis de la rentoj ŝarĝante anstataŭanton en la pastra kaj pastora ofico. La Koncilio de Trento ordonis, kaj sukcesis, ke la beneficulo loĝu kaj rekte servu en sia paroĥo aŭ diocezo. Ne mankis ankaŭ kazoj, laŭ la longa historio, de simonio, nome perpaga akirado de ofico kaj benefico.

Tamen, en la Katolika Eklezio, la benefica sistemo ne estis tiom universala ke ne restis alia maniero servi en la ekleziaj oficoj: la Ordenoj almozantaj (franciskanoj, dominikanoj ktp.) ne havis kaj ne volis beneficojn por esti pli liberaj en la dia servo kaj por vivi pli evangelie.

Benefica sistemo post la Reformacio redakti

La benefica sistemo suferis atakon fare de la Luteranismo. En luteranaj kaj varispecaj protestantaj landoj la beneficoj estis facile aboliciitaj, ankaŭ pro tio ke Lutero proklamis ke tiuj beneficoj de nun apartenis al la regantaj princoj aŭ ŝtatoj, kiuj ne hezitis ilin okupi: de tiam la pastraro, anstataŭ beneficon, ricevis de la ŝtato stipendion, kiu certe ne igis ĝin pli sendependa.

Sistemo daŭris, kun leĝaj modifoj, en la katolikaj landoj (kaj en ties dependaĵoj) kaj en Anglio[1]. Fortan baton ĝi ricevis dum la franca revolucio, kies regantoj konfiskis ĉiujn bonaĵojn de la lokaj eklezioj kaj preferis subteni la ekleziajn oficigitojn per ŝtata kontribuo. Iom post iom la benefica sistemo malvigliĝis preskaŭ ĉie kaj al la financado de la klerularo provizas rekte la fidelularo per liberaj donacoj.

vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti