Koncilio de Trento

Koncilio de TrentoTrenta Koncilio estis la triantaŭlasta ekumena koncilio de la katolika eklezio, malfermita de la papo Paŭlo la 3-a en 1545 kaj fermita, post multaj interrompoj, en 1563. Per tiu Koncilio estis difinita la reformo de la eklezio (katolika reformacio) kaj precizigitaj la kredreguloj kontraŭ la doktrino de kalvinismo kaj luteranismo (Protestanta Reformacio).

Koncilio de Trento
sinodo
Komenco 1545 vd
Fino 21-a de februaro 1563 vd
Antaŭe Kvina Laterana Koncilio vd
Poste Unua Vatikana Koncilio vd
vdr

Ĝi estis tiom grava koncilio por la historio de la katolika eklezio, ke ankoraŭ hodiaŭ en la itala lingvo la adjektivo “trenta” (tridentino) estas uzata por difini iujn karakterizajn aspektojn de la katolika eklezio hereditajn de tiu koncilio kaj konservitaj laŭ la tri sinsekvaj jarcentoj, ĝis la unua vatikana koncilio kaj la dua.

La Koncilio de Trento okazis en 1545-1563, kun interrompoj; ĝi estis akceptita de katolikoj. La koncilio antaŭa estis la Kvina Laterana Koncilio kaj la sekva la Unua Vatikana Koncilio. Ĝi estis kunvokita de Paŭlo la 3-a kaj disvolviĝinta dum la papadoj de Paŭlo la 3-a, Julio la 3-a kaj Pio la 4-a. Estis ĝis 255 partoprenantoj en la lastaj sesioj. La temoj pritraktitaj estis jenaj: Protestantismo, Kontraŭreformacio (Katolika Reformo), Sakramentoj, Biblia kanono, Pravigo (Justiĝo) kaj dokumentoj kaj deklaroj: sesdek dogmaj dekretoj rilate diversajn aspektojn de la katolika religio.

Neceso de Koncilio redakti

La unua, kiu apelaciis al koncilio kiu solvu la doktrinajn kverelojn kun la Roma Kurio, estis Marteno Lutero jam en 1517: lia postulo trovis tuj subtenon ĉe multaj elstaruloj de Germanio, aparte ĉe Karolo la 5-a, kiu en ĝi vidis utilan okazon ne nur por la reformo de la eklezio, sed ankaŭ por kresko de la imperia povo. Male, la Koncilion oponis Klemento la 7-a, kiu, krom partianiĝi kun la politiko de Francio kontraŭa al Karolo la 5-a, unuflanke timante la riskojn de reapero de konciliismo tie kaj tie ĉiam pululanta, aliflanke pro minaco de depapigo pro la fakto, ke li estis filo bastarda.

La ideo pri koncilio kreskis dum la papado de la posteulo de Klemento la 7-a, tiu estas Paŭlo la 3-a (1543–1549). Li tuj dekomence pliigis la nombron de la kardinala kolegio per enmeto, en ĝin, de personuloj kiuj, kvankam diversgrade, deziris reformon (nome, Reginald Pole, Giovanni Gerolamo Morone aŭ la pli moderaj Gasparo Contarini kaj Giovanni Pietro Carafa); en 1536 li kunvokis en Mantova kaj poste en Vicenza asembleon de ĉiuj episkopoj kaj abatoj kaj multaj princoj de la imperia zono, sed sen iu ajn efiko (pro la konflikto inter Francisko la 1-a kaj Karolo la 5-a). Estis, krome, malsameco de opinioj rilate la motivojn kaj celojn de eventuala koncilio: se Karolo la 5-a celis al ĉesigo de la protestanta skismo, por la papo la motivo estis la neceso de klarigo rilate dogmojn kaj doktrinojn, dum por la reformaciuloj estus la okazo ŝovi siajn proponojn kaj eĉ eventuale ataki la aŭtoritaton de la papo mem.

La fiasko de la dialogaj renkontiĝoj (1541) markis pluan paŝon por plua rompo kun la protestantoj, kaj do la kunvoko de la koncilio estis taksata neprokrastebla: rilate la sidejon, en 1542 oni establis ke ĝi estu Trento ĉar, ekzemple, kvankam itala urbo, ĝi situis ene de la imperia teritorio kaj do ne estis rekte influata de la papo, kaj regata de princo-episkopo; okazis kun la paco de Crepy[1], ke Paŭlo la 3-a povis fine elmeti la kunvokigan buleon, Laetare Jerusalem (novembre de 1544) kaj la Koncilio povis malfermiĝi ls 13-an de novembro 1545, tria dimanĉo de Advento, en la katedralo de Sankta Vigilio, antaŭ la gastiganta princo-episkopo Kristoforo Madruzzo[2].

Unua periodo de la Koncilio redakti

En la unua periodo la Koncilio kunsidis dum ok solenaj sesioj en Trento (ekde 1545 al 1547) kaj du en Bolonjo (ekde 1547 al 1549), kien oni decidis translokigi la koncilian sidejon pro timo de pesto kaj por ĝin liberigi el la imperiaj entrudiĝoj: la koncilio, dekomemce, kalkulis malmultajn prelatojn, preskaŭ ĉiujn italajn, kaj estis ĉiam regata de la papaj delegitoj. Ĉeestis ankaŭ iuj prelatoj “ligitaj” al tiutempa evangeliismo, ekzemple kardinalo Reginalo Pole.

Dum la unuaj sesioj estis aprobitaj la regularo kaj la ordo de la temoj pritraktendaj: estis decidite, plue, per adhero al kompromiso inter la postuloj imperiaj kaj tiuj papaj, akompaniigi la pridogmajn dekretojn kun tiuj koncernantaj la pordisciplinan regularon. Estis, fine, unuanime reasertita La Kredo Nicea – konstantinopola.

En la kvara sesio estis fiksitaj la kanonoj rilatantaj la sanktan biblion kaj estis rekonfirmita kiel oficiala la biblia versio nomata Vulgato kaj oni rifuzis la doktrinon de la libera ekzameno pri la Sanktaj Skribaĵoj, reasertante ke la oficiala interpreto pri la bibliaj libroj estas ekskluziva tasko-devo de la Eklezio koncerne la revelaciajn objektojn.

En la kvina sesio estis rekonfirmita la doktrino pri la Pravigo kaj pri la origina peko, reasertante ke la bapto liberigas el tia peko, sed ke en la baptito restas voluptemo, kiu agadas kiel puŝilo (kaŭzo, tentilo) al la peko. Estis fine kondamnita la kalvinista teorio pri la antaŭdestino de la elektitoj kaj evidentigita la rolo de la homa libero en dia savado.

Oni konsideris la fuŝan aktivadon de kelkaj ekleziuloj kaj tiele oni produktis kelkajn reformajn dekretojn, inter kiuj la malpermeson prediki por la fratuloj kvestantoj, la rezido-devon kiel kondiĉon por ricevi la rentojn de la ekleziaj beneficoj kaj la ordonon, rilate episkopojn, rezidi en siaj diocezoj. Okazadis, fakte, ke kutime la ekleziajn beneficojn kaj episkopajn oficojn oni asignis al nobeloj, kiuj preferis delegi la "paŝtistan" taskon al aliaj salajrataj ekleziuloj.

En la sepa sesio oni rekonfirmis la ĝeneralan doktrinon de la sakramentoj, institucie ligitaj al Jesuo Kristo kaj efikaj sendepende de lia plenumo (ex opere operato). Estis detale ekzamenitaj, poste, la bapta kaj konfirmacia sakramentoj. Elstaris, interalie, la diskuto pri la figuro de la episkopo Luigi Barbone, pavia teologo, kiu jam proponis al Karolo la 5-a novajn dogmojn.

Tiupunkte la laboroj blokiĝis kaŭze de la kontrastoj inter Paŭlo la 3-a kaj Karolo la 5-a.

Dua periodo de la Koncilio redakti

La morto de Paŭlo la 3-a kaj la papiĝo, post tri konklavaj monatoj, de Julio la 3-a, ebligis la remalfermon (septembre de 1551) de la koncilio, kiu vidis majoritaton de la imperi-zonaj episkopoj, la foreston de la francaj episkopoj kaj la ĉeeston de 13 protestantaj senditoj. Fiaskis, tamen, la interkonsento kun tiuj lastaj pro iliaj antaŭkondiĉaj postuloj nuligi la ĵuron de fideleco al la papo kaj rediskuti la dekretojn jam aprobitajn: ne eblis, tial, solvi la problemon de la nova reformacia religio, kiu intertempe ekĝuis toleran statuson tra la imperia teritorio per la Aŭgsburga Transira Leĝo[3].

Oni reprenis la diskuton pri la sakramentoj: en 13-a sesio estis reasertataj la reala ĉeesto de Jesuo Kristo en la eŭkaristio, ĝia institucio en la Lasta Vespermanĝo kaj la doktrino de la transsubstancigo; oni do reasertis la gravecon de la sakramento kaj estis reaprobitaj la kultoj kaj la eŭkaristia adorado kaj la solenaĵo de Corpus Domini (Kristokorpa Festo). En la sekvaj sesioj oni rekonfirmis la gravecon de la sakramento de la penitenco (Konfeso) kaj de la Unkto sur la malsanuloj, rifuzitaj de Lutero sed konsiderataj en la katolika eklezio.

En aprilo 1552 la Koncilio denove suspendiĝis kaŭze de militoj kuntrenantaj imperiajn milististojn kaj protestantajn princojn.

Tria perodo de la Koncilio redakti

Post la morto de Julio la 3-a en 1555 sekvis la papoj Marcelo la 2-a (sur la papa sojlo nur dum 23 tagoj) kaj Paŭlo la 4-a, kiu, ne tro esperanta en la repreno de konciliaj kunsidoj, provis efektivigi reformon per novaj metodoj, nome potencigante la agadon de la Sankta Ofico kaj kreante en 1557 la institucion de la Indekso de la malpermesitaj libroj (Index librorum prohibitorum), listo de libroj kies legado estis malpermesita al la fideluloj pro iliaj herezaj enhavoj aŭ laŭmorale malkonsilitaj.

En 1559 al Sanktapetra sojlo oni levis Pion la 4-an, kiu, helpe de sia nevo kardinalo Karolo Borromeo, estonta ĉefepiskopo de Milano, restartigis la Konciliajn laborojn. Oni alfrontis la problemon de Mesa Ofero, konsiderita memorigo kaj “reprezento” de la unika ofero de Kristo krucumita, sacerdoto kaj perfekta viktimo, kondamnante tial la luterajn kaj kalvinajn ideojn, laŭ kiuj la meso estas nur memorigo de la lasta vespermanĝo kaj de la ofero de Kristo.

En la 23-a sesio oni rekonfirmis la sakramentecon de la ordino, establita de Kristo, kaj la kristan originon de la eklezia hierarkio, konstituita unualoke de la roma papo, posteulo de Sankta Petro, kaj de la episkopoj, posteuloj de la apostoloj. Oni aprobis la dekretojn pri la reformo de la seminarioj, kreotaj en ĉiu diocezo, kaj pri la akceptiĝo de la kandidatoj al la sacerdoteco.

En la 24-a sesio pritraktiĝis la sakramento de la geedzeco, konsiderita nemalligebla laŭ la Krista instruo, kaj fiksis normojn por eventuala ĝia nuligo; estis konfirmita kaj igita deva la laŭeklezia celibato (senedzineco); estis decidite krome, ke ĉiu parokestro tenu registron de baptitoj kaj geedziĝintoj.

En la 25-a kaj lasta sesio estis reasertita la katolika doktrino rilate la purgatorion kaj la kulton al la sanktuloj, relikvoj kaj sanktaj ikonoj; estis aprobita la praktiko de la indulgencoj. Estis fine konfiditaj al la papo kaj al roma kurio kelkaj problemoj nedeciditaj pro tempomanko: nome la revizio de la breviero kaj de la meslibro, de la katekismo kaj de la indekso de la malpermesitaj libroj.

Per la buleo Benedictus Deus, publikigita la 30-an junio 1564, Pio la 4-a aprobis ĉiujn konciliajn dekretojn kaj ŝarĝis komisionon por la viglado sur la ĝusta interpreto kaj aktualigo de la samaj.

Verko kaj rezulto de la Koncilio redakti

La trenta koncilio ne sukcesis en la proponita tasko kvietigi la skisman konflikton kaj reunuigi la eklezion, sed liveris doktrinan respondon, en la katolika medio, al la kvereloj starigitaj de Lutero kaj aliaj reformaciuloj. Estis pretigita sistema kaj kompleta doktrino pri la sakramentoj kaj precizigita la graveco de la homa kooperado per la libera volo en la desegno de la savo.

Restis nesolvitaj kelkaj gravaj problemoj rilate la kredon: oni ne pritraktis, elĉerpmaniere, ekzemple, la rolon de la papeco kaj ties rilaton kun la episkoparo (pritraktita poste en la Unua Vatikana Koncilio); restis ankaŭ ne solvita la demando pri la rilato kaj kunvivado en la eklezio inter la aspekto institucia kaj tiu mistera (por kiu oni bezonis atendi la ekleziologion de la Dua Vatikana Koncilio). Sur la institucia plano daŭrigis resti ne specifitaj la privilegioj kaj rajtoj atribuitaj al la katolikaj suverenoj kaj princoj en la internaj ekleziaj kvereloj. Bone, male, estis pritraktitaj la elstariĝaj devoj de "paŝtista" zorgo (cura animarum) de la episkopo aŭ la reformo de la religiula vivo.

La niatempa historiisto Hubert Jedin[4] tiel sintezas la konciliajn rezultojn (E. Iserloh - J. Glazik - H. Jedin, op. cit., p. 596):

“Ĝi rigore ĉirkaŭlimigis la enhavojn de la katolika kredo fronte al tiu protestanta, ankaŭ se ne en ĉiuj flankoj de la disputoj [...]. Ĝi kontraŭmetis al la protestanta reformacio la katolikan reformacion, kiu kvankam ne estante reformacio in capite kaj membris (reformo en la kapo kaj en la membroj) en la senco de la malfrua Mezepoko [...], certe eliminis la plej gravajn maloportunaĵojn koncerne la diocezojn, la parokojn kaj la religiulajn ordenojn, plifortigis fakte la povon de la episkopoj kaj elstarigis la devojn de la paŝtista zorgado”.

Katolika Reformo redakti

La nova aktivismo spronita el la kontrasto kun la protestantismo estas indikata, en la historiografia medio, per la termino Kontraŭreformacio aŭ, pli ofte, Katolika Reformo. Estis precipe la postkonciliaj papoj la aktualigantoj kaj plenumigantoj de la procezo de reorganizo de la katolika eklezio. La unua el ili tiel agadanta estis papo Pio la 5-a, papo ekde 1566: li promulgis la Roman Katekismon, nome la latinigitan Trentan katekismon (elpensitan kiel helpilo por la parokestroj kaj predikantoj); al li ŝuldiĝas ankaŭ la revizio de la breviero kaj precipe de la meslibro, kiuj fakte unuformigis la liturgion en la okcidenta eklezio kun la tuteklezia alpreno de la roma rito en la trenta formo, kiu restis (kun malmultaj variaĵoj ĝis la Dua Vatikana Koncilio; estis aboliciitaj multaj lokaj kaj esceptaj ritoj, kun kelkaj esceptoj tamen, la ambrozia rito por la Milana diocezo aŭ la mozaraba rito en la urbo de Toledo. Pio la 5-a establis la kongregacion de la Indekso, taskita teni ĝisdata la indekso de la mapermesitaj libroj kaj delegita koncedi apartajn dispensojn.

Efikega enkondukanto de la katolika reformo estis Karolo Borromeo, prestiĝa figuro de la tria koncilia periodo, ĉefepiskopo de Milano ekde 1565 kaj precipa pretiganto de la itallingva Trenta Katekismo[5]. Tiu grandulo dediĉis sian episkopan agadon al la paŝtista zorgado, distanciĝante el la figuro de mezepoka episkopo kiel homo de povo; li fondis la unuan seminarion, en Milano, kaj engaĝiĝis en la paŝtistaj vizitoj en sia vastega diocezo, kaj en la redakto de efikaj normoj por la renovigo de la moroj inter la ekleziuloj.

Papo Gregorio 13-a, elektita en 1572, donis gravan impulson al la realcentrigo en la manoj de la papoj, pliigante la nombron de la nunciaj oficoj (preskaŭ “ambasadoroj” dependaj rekte de la papo, kaj ne de la loka eklezio) kaj favorante la starigon en Romo de seminarioj kaj kolegioj por eksterlandanoj. Lia posteulo, Siksto la 5-a, dekretis ke la episkopoj de la lokaj eklezioj devis laŭregule efektivigi vizitojn ad limina, nome devigaj vizitoj al Romo kun skribita raporto pri la situacio de iliaj diocezoj; li reorganizis la roman kurion per la institucio de 15 kongregacioj je la servo de la papo.

Ekde la fino, tamen, de la 16-a jarcento tiu reformiga procezo spertis malfruiĝon kaj alprenis konservativan direkton: multaj dekretoj restis malobeataj kaj en la eklezio travivo ekentrudiĝis la superrrego de la aspektoj juraj-instituciaj kompare kun tiuj sociaj kaj valorigantaj la funkciojn de la laikaro.

Arto de katolika reformo redakti

Kvankam la koncilio produktis nur ĝeneralajn dekretojn pri liceco de la kulto de la imagoj, la arto de la malfrua 16a kaj 17a jarcentoj estis influita de la religiaj ŝanĝiĝoj. Dume kaj tujposte de la koncilio notiĝis kelkaj maldensiĝoj de la manierisma lukso kaj iuj senbridecoj tipaj de internacia manierismo estis forlasitaj, almenaŭ en religiaj verkoj. La baroka stilo, ĝenerale konsiderita arta esprima de la posttrenta eklezio, reale estas ankaŭ esprimo de la nova ordo kaj de la sekureco reakirita de la katolika eklezio post la deŝiroj kaj ondiĝoj de la komenco de 16a jarcento.

Influo de la katolika reformo en la muziko redakti

La koncilio havis rimarkeblan influon ankaŭ sur la muziko, precize en la gregoria kanto. Oni klopodis, fakte, ĝin revenigi al la origina pureco, per la elimino de ĉiuj artifikoj aldonitaj laŭ la kuro de la jarcentoj. Estis forigitaj la tropoj kaj preskaŭ ĉiuj sekvencoj: estis, krome, fortranĉitaj ĉiuj spuroj de profana muziko, kiel la cantus firmus (Kanto firma) ne devenigita el la gregoria. Ankaŭ ĉi-tie, tamen, notindas la escepto (kiel jam por la liturgio) por la ambrozia kanto, en la Milana diocezo.

Oni konfidis fine al Giovanni Pierluigi Palestrina kaj Annibale Zoilo la taskon redakti novan eldonon de la liturgia muziko kiu respektu la decidojn de la koncilio. Tamen, la muziko akompananta la religiajn ceremoniojn neniam estis limigita al la gregoria kaj ambrozia kanto. Multaj inter la plej famaj komponistoj kiel Monteverdi, Händel, Bach, Vivaldi, Charpentier, Cherubini, Haydn, Mozart, Verdi, Rossini ktp verkis mesojn, vesprojn, psalmojn, himnojn kaj aliaĵon en la stila de sia epoko, kaj ĉiuj tiuj verkoj estis senriproĉe ludataj ĉu kiel liturgia muziko ĉu kiel simplaj koncertoj.

Juĝoj pri Koncilio redakti

Sur la koncilia dekretaro ne descendis nur laŭdoj, plonĝis, el la samtempuloj, ankaŭ kritikaj juĝoj ne nur el la protestantaj vicoj: en la katolika medio, ekzemple, aparte senrezerva estis la taksado de Paŭlo Sarpi, teologo kaj erudiciulo apartenanta al ordeno de la Servistoj de Mario, krom influa konsilisto de la Venecia Respubliko okaze de la kompleksa afero de la interdikto (1604-1607), en sia Istoria del Concilio di Trento (Historio de la Trenta Koncilio), Sarpi skribis ke la trenta koncilio atingis, kiel rezultojn, la malon ol tion celitan de la kunvokintoj, fiaskinte en la provo de repacigo de la protestanta skismo kaj favorinte la plian alcentrigon de la katolika eklezio ĉirkaŭ la papeco kaj la roma kurio, kiuj vidis enorme plifortigita sian povon malprofite de la episkopoj. Tiu koncilio, dezirita kaj realigita de piaj homoj por reunuigi la eklezion kiu ekdividiĝis, fakte vidis stabiligita la skismon kaj obstinaj la partiojn tial ke la malakordoj ĉiam pli nerepacigeblis; kaj pritraktante la temojn pri la reformo de la ekleziaj sektoroj, ĝi kaŭzis la plej grandan misformon kiu iam ajn okazis ekde kiam ekzistas la kristana nomo. Kaj se la episkopoj esperis reakiri la episkopan aŭtoritaton, nun ili ĝin granparte perdis avantaĝe de la roma episkopo: por tio ili estas reduktitaj "al plia servista kondiĉo".

Pri la koncilio oni longe debatis en la sekvaj jarcentoj, kiel atestas la abunda kontraŭversisma (disputisma) teologia literaturo pri la temo. En la 19a jarcento, plue, la disputo transiĝis al la aspekto pliprecize historiografia, kiam klare kontraŭstariĝis du tezoj, inter ili ne akordiĝeblaj, sed ambaŭ destinitaj al daŭra sukceso kun vasta sekvantaro, aparte pro la prestiĝo de la fakuloj kiuj ilin formulis nome: Leopold von Ranke (1795-1886) kaj Ludwig von Pastor (1854-1928). La unua subtenis ke agadis diversaj movadoj por la reformo ekde la 15-a jarcento, kaj ke tiu koncilio rolis la funkcion de restaŭranto kontraŭ la provoj de reformo, unu el tiuj tamen realiĝis en la protestanta reformacio; la dua subtenis ke protestantismo esti revolucio kaj ke la trenta koncilio reprezentis veran reformon. La malsama taksado esprimita pri la movadoj kaj la terminologia kverelo kunligitaj al ili (protestanta reformo kaj katolika kontraŭreformo aŭ protestanta revolucio kaj katolika reformo) havis eĥojn ĝis niaj tagoj, kvankam ne mankis, super ĉio en anglosaksa medio, interpretaj provoj celantaj al la superpaso de tiu ĝenerala maniero prezenti la kverelon.

Grandparto de la itala agnostikularo aŭ kontraŭklerikaro de la 18a kaj 19a jarcentoj (Benedetto Croce, Giovanni Gentile, Francesco De Sanctis kaj aliaj) estis multe obĵetantaj kontraŭ la efikoj de la religia, socia kaj politika epoko malfermita postkoncilie, taksata kiel epoko de dekadenco en la artoj kaj en la moroj, nome rezulto de etoso de mensa “malfermiteco” antaŭ la renesanca epoko. El tio la tendenco subtaksis literaturon, pentrarton kaj arkitekturon ktp de tiu baroka epoko, kiu tamen plenplenigas la italajn spacojn. Reale, plue, kun la katolika reformo, oni vidis ankaŭ floradon de novaj devotaĵoj, religiulaj ordenoj (Kamilanoj, Oratorianoj, Jezuitoj kaj aliaj), kunfrataroj kaj asocioj (ankaŭ laikaj) kaj nova elano evangelizanta.

Bibliografio redakti

Conciliorum Oecumenicorum Decreta, ed. G. Alberigo, Bologna 1973

• G. Martina, La chiesa nell’età della riforma, Morcelliana, Brescia 1988

• M. Venard, Il Concilio Lateranense V e il Tridentino, en Storia dei Concili Ecumenici, zorge de G. Alberigo, Queriniana, Brescia 1990

• G. Winkler, Il Concilio di Trento, en Storia della Chiesa cattolica, ed. Paoline, 1989

• E. Iserloh - J. Glazik - H. Jedin, Riforma e Controriforma, vol. VI della "Storia della Chiesa", Jaca Book, 1975.

• P. Minotti, V. Moro, Rendere ragione. Corso di religione cattolica per il Triennio, ed. Marietti Scuola, 1992

• Alian bibliografion oni vidu en alilingvaj paralelaj vikiartikoloj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. fr:Trêve_de_Crépy-en-Laonnois Pac-traktato de Crépy en la franca vikipedio
  2. it:Cristoforo_Madruzzo, Cristoforo Madruzzo en la itala vikipedio
  3. de:Augsburger_Interim
  4. de:Hubert_Jedin
  5. it:Catechismo_del_Concilio_di_Trento

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 7-a de oktobro 2009, 09:27 Concilio di Trento en la itala Vikipedio.