Malfermi la ĉefan menuon

Penitenco nocie multeflankas. Ĝi fakte povas aludi al ĉiuspeca sufero aŭ al sufero pro siaj mankoj, pli specife pro moralaj mankoj; ĝi povas pensigi al sistemoj punrepagaj praktikitaj de religioj por reakiri la pentantajn pekintojn; plie ĝi ne ekskludas la suferojn de la asketa vivo; krome en kristanismo, por konfesioj akceptantaj la konfesan repacigan sakramenton povas signifi ĝuste tiun saman sakramenton; ĝuste por tiuj lastaj pli korekte ĝi signifas sintenojn kaj agadojn per kiuj la pekulo, post la konfeso aŭ rekono de sia kulpo, intencas ripari kaj repagi, ĉe Dio kaj ĉe la kristana komunumo, la malbonon plenumitan per la pekado.

Ĝuste tiu lasta estas la signifo de tiu nocio penitenco kiu eble pli klare nomiĝeblus ripara penitenco, rejustiga post, aparte por katolikismo, la pekliberiga konfeso kaj absolvo. En la latina oni ĝin difinas “satisfactio“ (riparo, sakramenta pentofaro, kutime altrudita de la konfesprenanto).

Ne sufiĉas fakte, laŭ sakramente konfesantoj, konfesi kaj montri penton, necesas ankaŭ akcepti pentofaron kiu inkluzivas, se konkuras la kazo, la materian riparon (ekzemple, la redono de la ŝtelitaĵo, proklamo de la vero por rekonanto ke mem kalumniis ktp). Kaze de praktikantoj de la konfeso estas kutime la sacerdoto kiu, sekve de la deklaro mem de la pekkonfesanto, instigas lian disponecon al riparo kaj rejustigo altrudante pentofaron, nome preĝoj aŭ rezigno al nutraĵo aŭ al kelke da mono por helpi bezonantojn (kaj foje tiu altrudo fariĝis invito kaj sprono al asketa vivo aŭ ankaŭ al pilgrimado).

Ĉiuj kristanaj eklezioj akordas en la fakto ke estas devo de la pekulo, kiu jam obtenis la dian pardonon rilate kulpon per penta konfeso aŭ per penta konsciiĝo pri sia malbonagado, reestabli sin mem kaj perturbitajn aferojn en la antaŭa stato. La strebo profiti de indulgenco, laŭ la praktikantoj de tiu spirita rito, kontribuas al tiu kresko per la konsciiĝo pri la ekzisto de la peno repagota.

Historio de la pentofara penitencoRedakti

Se en kristanismo, penitenco indikas procezon de konvertiĝo al Dio per la konsciiĝo pri la peko kaj per la propono reveni al vivo sankta laŭ la evangelia, greke μετανοια, ĝi ĉiam implicas la devon ripari kaj antaŭ la proksimuloj (ĉiam damaĝitaj pro skandalo kaj febliĝo de la komuna adhero al Kristo) kaj antaŭ Dio. Sed la manieroj, eksteraj kaj publikaj, de riparado, laŭ la kristanaj jarcentoj, ne ĉiam estis kanone kaj fakte la samaj:

En unuaj jarcentoj, dekomence la eklezio praktikadis la pardonon de la pekoj nur per la bapto. Sed iom post iom oni konstatis ke eĉ la baptitoj povas reveni al la peko kaj, do, bezonis novan pardonon. Oni komencis kun la renegintoj de la kredo kiuj, pentinte, repetis akceptiĝon en la eklezion (vidu artikolon Hermeso). Poste kreiĝis aparta normano por la reakcepto de plej gravaj pekuloj sin makulintaj per apostateco, adultohommortigo.

Super tiuj pekuloj nur la episkopoj havis jurisdikcion, sed la pentintoj devis longatempe restadi ekstere aŭ funde de la preĝejo dum liturgiaĵoj kaj vesti specialajn vestojn por montri sian penton kaj spirite sin purigi. Per publika liturgia preĝo la episkopo ilin reinirigis en la fidelulan komunumon. Kiam la praktiko de la individua konfeso disvastiĝis kaj la episkopoj delegis la al simplaj sacerdotoj la jurisdikcion de la absolvo, kreiĝis la problemo pri kiu pentofara penitenco altrudi.

Tarifa pentofaroRedakti

Ĉar tiu peko kuntrenas ŝuldon ĉe Dio, oni imagis ke al Dio la pekulo devas redoni iun specan kompenson kalkuleblan preskaŭ materie ekzaktan. Tiu sistemo naskiĝis en okcidento, ĉe la monaĥoj de Irlando (pro tio dirita ankaŭ insula tarifo), ekde de la sepa jarcento kaj rapide disvastiĝis tra tuta Eŭropo. Kaj naskiĝis, por helpi al la konfesprenantoj, veraj tarifaroj kiujn la pastro aplikadis per la principo: al aparta peko aparta tarifo, kie tarifo estas pentofaraĵo. Tiel la publika pekakuzo kaj pentofaro fariĝis privataj kaj la sakramento emis inklini al la devoteco kaj intima partopreniĝo, sed iom post iom la tuta sistemo glitis pli al jura kontrakto ol al filia renkontiĝo kun la pardonanta Patro. La sistemo, fakte, modifiĝis plurfoje kaj laŭloke, kiel konstateblas hodiaŭ en la tarifaraj libroj plurestantaj, ĝis kiam, pro la neplutolereblaj misuzoj kaj ekscesoj, kreiĝis alia kanona maniero determini kaj aplikadi la pentofaran penitencon, kiu evoluis ĝis la aktualaj reguloj fiksitaj precipe de la Trenta Koncilio.

Eksteraj ligilojRedakti

BibliografioRedakti

I fondamenti del Cristianesimo, Elledici, Torino (Italio)

Vidu ankaŭRedakti