Unua Vatikana koncilio

La Unua Vatikana Koncilio estas la 20-a ekumena koncilio de la katolika eklezio. Ĝi daŭris de la 8-a de decembro 1869 ĝis la 20-a de oktobro 1870. Plej konata estas la konstitucio Pastor eternus, per kiu la prioritato de la roma episkopo, la papo, estas dogme deklarita kiel lasta kaj nekorektebla decido-kompetenco. Per la konstitucio Dei Filius estas profundigita la bildo de la bona Dio kiel kreanto de la mondo.

Unua Vatikana koncilio
sinodo
Komenco 1869 vd
Fino 20-a de oktobro 1870 vd
Antaŭe Koncilio de Trento vd
Poste Dua Vatikana Koncilio vd
vdr
La Unua Vatikana Koncilio estas la 20-a ekumena koncilio de la katolika eklezio.

Preparoj redakti

La celo estis vasta, sed sur la linio de la Syllabus Errorum (pri la neakcepteblaj eraroj de la tempo), kiu estigis diskutojn kaj kverelojn inter ŝtatproksimaj kaj papoproksimaj katolikoj, kiujn oni misfamigis precipe en Germanujo kiel "ultramontanuloj" (homoj direktiĝintaj al (Romo) trans la (alpa) montaro). Apartan akrecon alportis la (pseŭdonima) libro "Janus" de katolika germana teologo Ignaz von Döllinger, kiu sin direktis kontraŭ la prioritato de la papo kaj favoris nacian orientiĝon. Similaj protestoj okazis ankaŭ en Francujo. La ŝtataj potencoj antaŭtimis strebojn al pli granda libereco de la eklezioj. La kurio instalis centran komisionon kaj kvin fak-komisionojn post pridemandado de elektitaj episkopoj de la latina kaj fine ankaŭ de la orientala ritoj. Post tiaj preparoj Pio la 9-a kunvokis la koncilion je la 29-a de junio 1868.

Paso de la koncilio redakti

Post la oficiala malfermo je la 8-a de decembro 1869, la festo de la senmakula koncipiĝo de la Virgulino Maria, la kunvenoj okazis en la katedralo Sankta Petro. Inter la averaĝe 600 ĝis 700 partoprenantoj triono venis el ne-eŭropaj landoj. Tio estis la ĝis nun plej vaste vizitita koncilio. La demando pri la papa prioritato estis dekomenca grava temo. Inter la konciliaj patroj la plej granda plimulto estis por la dogmigo, nur ĉirkaŭ 20 % estis kontraŭ. Inter la kontraŭuloj estis plimulto de la germana-austria kaj 40 % de la franca kaj usona episkoparo kaj kelkaj orientaloj (melkitoj kaj kaldeoj), anglaj kaj nord-italaj episkopoj. Ili plej ofte ne kontraŭis la verecon de la papa prioritato, sed kontraŭis nur pro politika oportuneco.

Je la 28-a de decembro 1869 komenciĝis la debatoj pri la dogma konstitucio kontraŭ la eraroj de la moderna racionalismo. La unua propono estis malakceptita. Nova propono estis unuvoĉe akceptita je la 24-a de aprilo 1870 kaj per la papo Pio la 9-a promulgita kiel konstitucio Dei Filius.

Intertempe 440 konciliaj patroj jam estis sendintaj skriban peticion por la papa prioritato. La kontraŭuloj atingis 136 nomojn. La malplimulto klopodis per broŝuroj kaj artikoloj konvinki la plimulton, finfine ili eĉ rompis la koncilian sekretecon kaj komencis agi per gazetaro. En la koncilia aŭlo estis vastaj debatoj. Kiam post multaj plibonigoj la teksto pri la papa prioritato estis decidita per 451 jesaj voĉoj, ĝi ricevis ankoraŭ 88 kontraŭvoĉojn. Poste ĉirkaŭ 60 episkopoj forlasis la urbon, kaj oni finfine decidis por la papa prioritato per 535 kontraŭ 2 voĉoj. La forveturintaj episkopoj preskaŭ ĉiuj poste ankoraŭ akceptis la dogmon, char la koncilio ne plu povis kunveni en Vatikano pro la okupo de Romo per la Italoj. La rezisto en Germanujo kaj Svislando gvidis fine al la fondo de la prakatolika kaj kristkatolika eklezioj.

Konciliaj dokumentoj redakti

  • Dogma konstitucio pri la katolika kredo (Dei Filius, 1870)
  • Konstitucio pri la eklezio de Kristo (Pastor Aeternus, 1870)