Tria koncilio de Konstantinopolo

La Tria koncilio de Konstantinopolo, okazinta de la 7-a de novembro 680 al la 16-a de septembro 681, evidente en Konstantinopolo. Ĝi estis kunvokita de la bizanca imperiestro Konstantino la 4-a, kaj prezidita de li mem. La ĉefaj rolludantoj en tiu ĉi koncilio, la tria okazinta en la sama urbo, estis Konstantino la 4-a kaj la patriarko Sergio la 1-a de Konstantinopolo; ankaŭ du papoj: Agatono kaj Leono la 2-a.

Tria koncilio de Konstantinopolo
ekumena koncilio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 7-a de novembro 0680 vd
Fino 16-a de septembro 0681 vd
Antaŭe Dua koncilio de Konstantinopolo vd
Poste Dua koncilio de NiceoKoncilio kvinasesa vd
Geografia situo 41° 0′ 45″ N, 28° 58′ 48″ O (mapo)41.012528.98Koordinatoj: 41° 0′ 45″ N, 28° 58′ 48″ O (mapo)
Tria koncilio de Konstantinopolo (Istanbulo)
Tria koncilio de Konstantinopolo (Istanbulo)
DEC
Map
Tria koncilio de Konstantinopolo
vdr
Tria koncilio de Konstantinopolo
6-a Ekumena Koncilio
Dato 680
Agnoskita de katolikoj kaj ortodoksanoj
Antaŭa koncilio Dua koncilio de Konstantinopolo
Posta koncilio Dua koncilio de Niceo (katolika), Kvara koncilio de Konstantinopolo (ortodoksa)
Kunvokita de Imperiestro Konstantino la 4-a
Prezidita de Imperiestro Konstantino la 4-a
Nombro da partoprenantoj La dokumentoj havas de 43 al 174 subskriboj.
Ĉeftemo Monotelismo

La celo de la koncilio, ekde doktrina vidpunkto estis la problemoj pro la herezo monotelismo, kiu rekonis en Jesuo nur unu volon kaj unu naturon: la dia. Ĝi estas sukceda doktrino de la monofizitismo kiu nur akceptas en la homo-dio nur unu naturo: la Logos.

La ĉefa kontribuo de la Tria koncilio de Konstantinopolo estis la dogma difinado laŭ la voloj kaj operacoj de Jesuo. Ĉi tiu koncilio fermas la ciklon de tiel nomataj "kristologiaj koncilioj". Ĝi resumas la doktrinon pri Kristo tiel kiel la Patroj de la Eklezio komprenis ĝin en la unuaj tempoj.