Dua Laterana koncilio

La Dua Laterana Koncilio okazis dum la jaro 1139 sub prezido de papo Inocento la 2-a en la papa palaco Laterano en Romo.

Dua Laterana koncilio
sinodo • koncilioj de Laterano
Komenco 4-a de aprilo 1139 vd
Fino 30-a de aprilo 1139 vd
Antaŭe Unua Laterana Koncilio vd
Poste Tria Laterana Koncilio vd
vdr
Dua Laterana Koncilio
koncilia dato komenco la 4-a de aprilo 1139
akceptita de la Katolika Eklezio
antaŭa koncilio Unua Laterana Koncilio
posta koncilio Tria Laterana Koncilio
kunvokita de papo Inocento la 2-a
prezido papo Inocento la 2-a
partopreno proksimume 1000 klerikuloj
temoj Simonio, preno de interezoj, pento, ekzisto de la sakramentoj, celibato - pro la eldiroj de Arnold de Brescia kaj Roger la 2-a kaj de la skismo de la kontraŭpapo Anakleto la 2-a
konciliaj dokumentoj pluraj "kanonaj" dokumentoj
vdr

Laŭ la Romkatolikismo [1]nombrado temis pri la deka ekumena koncilio. Oni taksas la nombron de partoprenantoj je proksimume 1000.

La koncilio provis superi aktualan skismon, do dividon de la katolika eklezio, kaŭzitan de la kontraŭpapo Anakleto la 2-a. Krome ĝi decidis pri la celibato por pastroj.

La kunveno decidis pri la eksigo de la reganto Roger la 2-a de Sicilio el la katolika eklezio, kaj malpermesis la aplikon de la armilo arbalesto de kristanoj kontraŭ kristanoj. Tiu malpermeso en la praktiko tamen restis senefika.

Dekretoj de la Dua Koncilio Laterana redakti

  • Episkopoj kaj pastroj ekstere sintenu modeste, kaj estu forigita ĉiu formo de elmontrado (kanono 4)
  • Geedziĝo de pastroj kaj religiuloj estas deklarita nevalida kaj ne nur nelica (kanonoj 6, 7, 11)
  • Estas kondamnita uzuro
  • Estas malpemesite al la klerularo praktiki jurisprudencon kaj medicinon por atingi ĉiupsecajn terajn avantaĝojn (kanono 5)
  • Esatas melpermesite al la klerularo partopreni en ludoj kaj turniroj, je punminaco de senigo de la kristana sepulto (kanono 14)
  • Estas ekskluziva tasko de la Katedralaj kKapituloj kaj de la superuloj de la religiaj ordenoj levi al episkopan oficon (kanono 28)
  • Uzo de arko kaj arbalestro estas malpermesita kontraŭ kristanoj (kanono 29)
  • Fine estas kondamnita, pro herezo, Arnaldo el Breŝo.

Referencoj redakti

  1. Ĉe ĉiuj mondaj institucioj, kiel UNO kaj UNESKO, tiu eklezio estas nomata "kATOLIKA eKLEZIO".

Literaturo redakti

  • G. Alberigo kaj A. Duval, Les Conciles œcuméniques, 2 vol. « L'Histoire » et « Les Décrets », Cerf, coll. « Le magistère de l'Église », 1991 (ISBN 2204044466) kaj (ISBN 2204050113);

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti