Kvina Laterana koncilio

La Kvina Laterana Koncilio estis kunvokita dum la jaro 1512 pere de la papo Julio la 2-a, daŭrigita sub prezido de la rapide elektita nova papo Leono la 10-a kaj dum la jaro 1517 finita sen interkonsentoj pri ĉiuj temoj. Ĝi okazis en la papa palaco Laterano en Romo. La kunvenon partoprenis proksimume 100 episkopoj. Komenciĝis eklezia reformo, sed – kiel menciite – ne eblis interkonsento en pluraj pridisputitaj teologiaj demandoj.

Kvina Laterana koncilio
sinodo • koncilioj de Laterano
Komenco 3-a de majo 1512 vd
Fino 16-a de marto 1517 vd
Antaŭe Kvara Laterana KoncilioKoncilio de Florenco vd
Poste Koncilio de Trento vd
vdr
5-a Laterana Koncilio
koncilia dato 3-a de majo 1512 – 16-a de marto 1517
akceptita de la katolika eklezio
antaŭa koncilio koncilio de Bazelo/Ferrara/Florenco
posta koncilio koncilio de Trento
kunvokita de papo Julio la 2-a
prezido papo Julio la 2-a, papo Leono la 10-a
partopreno proksimume 100 episkopoj
temoj Novaristotelismo, pragmata sankcio de Bourges, konkordato kun Francio, preno de interezoj, lombardejoj
konciliaj dokumentoj 5 dekretoj
vdr
Bulla monitorii et declarationis

La eklezia kunveno malpermesis la presadon de libroj sen permiso de la loka episkopo. Krome ĝi konfirmis la konkordaton (traktaton inter eklezio kaj ŝtato) de la jaro 1516 inter la papo Leono la 10-a kaj la reĝo de Francio. Tiu konfirmo signifis la eklezian konsenton kun franciaj konkeroj en norda Italio, kaj nuligis la antaŭan malligon de la francia katolika eklezio de Romo, kiu do denove estis parto de la universala katolika eklezio.

La pro la reformacio necesa posta koncilio, la Koncilio de Trento (1545–1563), pro la ekestintaj polikaj perturboj nur okazis kun prokrasto de plenaj 25 jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti