Koncilio de Konstanco

La koncilio de Konstanco estis la 16-a koncilio de la Romkatolika Eklezio. Ĝi okazis en Konstanco (Germanio) ekde 1414 ĝis 1418. La koncilio finfine solvis la grandan okcidentan skismon, dum kiu tri homoj samtempe proklamis sin kiel la legitimaj papoj : ĝi eksigis la kontraŭpapon Johanon la 23-an kaj elektis Martenon la 5-an. Dum tiu koncilio plie estis kondamnita kaj ekzekutita la religia reformisto Jan Hus. Replike al debato en Pollando, la koncilio ankaŭ faris plurajn decidojn rilate al naciaj suverenecoj, rajtoj de paganoj kaj militoj.

Koncilio de Konstanco
sinodo
Komenco 5-a de novembro 1414 vd
Fino 22-a de aprilo 1418 vd
Antaŭe Koncilio de Vieno vd
Poste Koncilio de Florenco vd
Lando(j) Germanio vd
vdr
Episkopoj debatantaj kun la papo dum la koncilio de Konstanco.

La koncilio de Konstanco kongruis kun epoko, dum kiu la aŭtoritato de koncilioj estis preskaŭ egala al tiu de la papo : la papo tamen sekve reasertis sian potencon.