Jan Hus

ĉeĥa teologo kaj filozofo

Magistro Jan HUS, en Esperanto Johano Hus[1] (naskiĝis ĉirkaŭ 1371 en Husinec, mortis la 6-an de julio 1415) estis ĉeĥa romkatolika pastro, mezepoka religia pensulo, reformatoro kaj predikisto; majstro kaj rektoro (1409-1410) de Praga universitato kaj plej supozeble aŭtoro de reformo de la ĉeĥa ortografio.

Jan Hus
ĉeĥa religia reformatoro
ĉeĥa religia reformatoro
Persona informo
Jan Hus
Naskiĝo ĉ. 1370
en Husinec, Reĝlando Bohemio,  Sankta Romia Imperio
Morto 6-an de julio 1415 (1415-07-06)
en Konstanco, Prince-Bishopric of Konstanz,  Sankta Romia Imperio
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Tombo Rejno vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj latinaĉeĥa vd
Loĝloko Birth house of Jan Hus vd
Ŝtataneco Reĝlando BohemioSankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Subskribo Jan Hus
Profesio
Alia nomo Paulus Constantius vd
Okupo tradukisto • teologo • pedagogo • universitata instruisto • verkistofilozofopastorolingvistoinstruistopredikistopresbitero • bohemicist vd
Laborkampo teologio • eduka sistemo • ReformacioliteraturolingvistikoBohemistiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis en Praga universitato, kie en 1393 li akiris titolon bakalaŭro kaj en 1396 estis al li atribuita titolo "Majstro de liberaj artoj". Nur kiel universitata profesoro en 1410 li iĝis pastro kaj komencis prediki en la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj ekde 1402 en Betlehema Kapelo.

Li klopodis rebonigi la Eklezion, kritikis vendadon de indulgenc-biletoj. En 1415 li estis invitita al la Koncilio de Konstanco por defendi siajn konceptojn, sed kiel herezulo li estis ŝtiparumita. Lia morto elvokis en Bohemio la t.n. husanan movadon kaj ekeston de ĉeĥa protestantismo, kvankam Hus mem sentis sin ĉiam katoliko. Post cent jaroj, en 1517 en Germanio, Lutero protestos kontraŭ la sama korupta maluzo de pardon-biletoj kaj instigis la Reformacion.

En 1999 proklamis la papo Johano Paŭlo la 2-a, ke li bedaŭras la kruelan morton de Jan Hus kaj agnoskis lin kiel reformatoro de la Eklezio.

 
Jan Hus sur la ŝtiparo - iluminaĵo de Janíček Zmilelý el Písek

Verkaro redakti

En la ĉeĥan literaturon Hus enskribiĝis per pluaj teologiaj verkoj latinlingvaj kaj ĉeĥlingvaj (Pri eklezio, Parolado pri paco, Pri simonio) kaj per reformo de la ĉeĥa ortografio (supersignoj).

Hus krome estis ankaŭ tradukinto de la Trilogus de John Wyclif, kiu influis lian penson.

En Esperanto aperis redakti

  • HUS, Jan: Defendo de la libro pri la triunuo. el la latina trad. Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1989. - 18p.

Literaturo redakti

  • FRIEDENTHAL, Richard: Jan Hus. Der Ketzer und das Jahrhundert der Revolutionskriege. 2. Auflage 1987. ISBN 3-492-10331-6
  • KANTŮRKOVÁ, Eva: Jan Hus. Praha: Ideál 2008. ISBN 978-80-86995-09-0
  • LARANGÉ, Daniel S.: La Parole de Dieu en Bohême et Moravie. La tradition de la prédication dans l’Unité des Frères de Jan Hus à Jan Amos Comenius. Paris: L’Harmattan 2008 (Spiritualité & Religions) ISBN 978-2-296-06552-9
  • KHUN, J. F.: Majstro Jan Hus. Kopidlno 1905.
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/08, paĝo 19: Johano Hus, ĉu ne plu herezulo? verkita de Jiří Patera.
  • PRECLÍK Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk et legions, "Masaryk et Hus"), váz. kniha, 219 p., first issue vydalo nakladatelství libri Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov, Czechia) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (In cooperation with Masaryk Democratic Movement, Praga) , 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pp.17 – 25, 33 – 45, 70 – 76

Rilataj temoj redakti

Jan Hus en filmo redakti

 
Aktoro Zdeněk Štěpánek kiel Jan Hus

Jan Hus estis filmita en la jaro 1954 kaj aktoro, kiu enkorpigis lin, estis Zdeněk Štěpánek.


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/08, paĝo 19: Johano Hus, ĉu ne plu herezulo? verkita de Jiří Patera.

Eksteraj ligiloj redakti