La Betlehema Kapelo (ĉeĥe Betlémská kaple) estas eksa kristana preĝejo en la Malnova Urbo de Prago, konsekrita al la betleĥemaj Senpekuloj, menciinda turisma vidindaĵo el la husana epoko. Ekde 1962 ĝi havas statuson de Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Betlehema Kapelo
Betlémská kaple
kapelo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Estiĝo 1391
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Adreso Betlémské náměstí 255/4
Situanta sur Betlémské náměstí
Situo
Geografia situo 50° 5′ 4″ N, 14° 25′ 3″ O (mapo)50.08430555555614.4175Koordinatoj: 50° 5′ 4″ N, 14° 25′ 3″ O (mapo)
Betlehema Kapelo (Prago)
Betlehema Kapelo (Prago)
DEC
Betlehema Kapelo
Betlehema Kapelo
Situo de Betlehema Kapelo
Map
Betlehema Kapelo
Retejo https://www.bethlehemchapel.eu/
vdr
Johano Hus predikanta en la kapelo

Starigita en 1391 de la pragaj urbanoj – komercisto kaj urbestrano Kříž kaj la reĝa kortegano Johano de Mühlheim, ne por okazigado de mesoj, sed pure por celo de predikado en la gepatra lingvo ĉeĥa. Tiel ĝi fakte fariĝis la unua predika templo en Eŭropo. En 14021413 predikis tie la idea preparinto de la husana revolucio, magistro Johano Hus, tiama rektoro de la praga universitato.

La kapelo estis detruita en la jaro 1786, sed la eksteraj muroj restis konservitaj en la surloke starigitaj domoj. Pro sia historia signifo ĝi estis renovigita kaj rekonstruita fare de arkitekto prof. Jaroslav Fragner en la jaroj 1948–54. Ekde 1987 ĝi ekapartenis al la Teknika altlernejo, kiu post plua rekonstruo en 1988–1992 alirebligis la internon al la publiko kaj utiligas la konstruaĵon ankaŭ por siaj solenaj aranĝoj.

La kapelo kun areo 798 m² povas enteni entute 3000 vizitantojn. Okazadas en ĝi ekumenaj mesoj kaj danke al bonaj akustikaj ecoj ankaŭ koncertoj. La interno estas por turistoj alirebla tutjare ĉiutage krom lundoj. Ĉiĉeronaj servoj funkcias en lingvoj ĉeĥa, angla kaj germana.

Literaturo redakti

  • BETlÉMSKÁ kaple. Praha, Pražská informační služba 2000.
  • KUBÍČEK, Alois: Betlémská kaple v Praze. Praha, sportovní a turistické nakladatelství 1957.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti