Pedagogo estas persono, kiu profesie okupiĝas pri pedagogio, do pri edukado kaj instruado de infanoj, junuloj aŭ plenkreskuloj, aŭ specialisto pri pedagogio kiel pri scienca fako. La nomo ne indikas biologian sekson, per la esperanta gramatiko eblas diferencigi al virpedagogo kaj pedagogino.

Pedagogiisto estas sciencisto studanta la pedagogion, ĝian historion, evoluon, ĝiajn metodojn kaj teoriojn.

Pegagogia laborulo estas persono, kiu kontribuas al edukado, ekz. direktoro de lernejo, vicdirektoro, instruisto, metia majstro instruanta metilernanton, trejnisto de sportlernejo, muzika instruanto en muziklernejo, staĝisto, edukisto en studenthejmo, vartistino, infanĝardenistino, guvernistino, gvidanto de somera infantendaro k.s.

Laborulo en pedagogio estas persono, kiu laboras en lernejo, sed mem ne edukas, ekz. pedelo, riparisto, kuiristinoj en la lerneja manĝejo, tajpistino ĉe ministerio pri instruado k.s.

Jen parta listo de pedagogoj (listigita laŭ alfebeto de la familia nomo).