Udo-Peter Wagner

rumania germanisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Udo-Peter WAGNER (naskiĝinta la 8-an de februaro 1947 en Sibio) estas rumania germanisto apartenante al la minoritato de la transilvaniaj saksoj. Lia filo Tilman-Otto Wagner estas verkisto vivanta en Vieno.[1]

Vivo redakti

Post frekvento de la sibiaj Brukenthal-gimnazio kaj Gheorghe-Lazăr-gimnazio (kie Wagner partoprenis la germanlingvajn literaturrondojn) li studis ĉe la Universitato de Kluĵo germanistikon kaj rumanajn lingvon kaj literaturon. Lia diplomiĝlaboraĵo (Die Erzählweise Johannes Bobrowskis) ankoraŭ la saman jaron (1969) aperis en la fama porstudenta organo Echinox, kiun estis kunfondinta Peter Motzan. Sekvis inter 1964 kaj 1969 instruistaj jaroj ĉe mezlernejoj kamparaj en Axente Sever kaj en Șura Mică. En 1971 li vokiĝis kiel asistanto al la katedro pri germanaj lingvo kaj literaturo Sibion. Ekde 1980 ĝis neniigo de la katedro en 1987 li estis universitata lektoro. Ĝis 1991 (intertempe en 1990 fondiĝis Universitato Lucian Blaga Sibiu) li instruistis ĉe la porinstruista seminario sibia. Doktoriĝo lia sukcesis en 2003 pri Bertolt Brecht (Zur Rezeption des literarischen Werkes von Bertolt Brecht in Rumänien) ĉe Horst Schuller Anger. En 2004 li iĝis docento (conferenţiar universitar). Prelegadoj liaj temis plejofte pri la historio de germana respektive germanlingva literaturo de Rumanujo.

Liaj libropublikigoj, recenzoj kaj eseoj abundis pri literatura kaj kultura historioj. Li ankaŭ tradukistis kaj skribis superrigardajn kaj detalajn literaturaĵojn, ekz. en kvarvoluma fundamenta verko (1979-1999) kun la partoj Literatur der Siebenbürger Sachsen in den Jahren 1849–1918 (eldonis Carl Göllner kaj Joachim Wittstock, Kriterion-eldonejo, Bukareŝto 1979; Die rumäniendeutsche Literatur in den Jahren 1918-1944, eldonis Joachim Wittstock kaj Stefan Sienerth, Bukareŝto 1992; Die deutsche Literatur Siebenbürgens. Von den Anfängen bis 1848. I. Halbband: Mittelalter, Humanismus und Barock, II. Halbband: Pietismus, Aufklärung und Vormärz, Südostdeutsches Kulturwerk, Munkeno 1997 kaj 1999 (eldonis Joachim Wittstock kaj Stefan Sienerth).

Liaj specialaj interesoj estis pri literaturhistoria heredaĵo de la germanlingvaj rumanlandanoj Daniel Roth, Petrus Mederus, Emil Witting, Georg Scherg, Emil Sigerus, Erwin Wittstock, Joachim Wittstock). Dum instruado li ankaŭ okupiĝis pri moderna germanlingva literaturo; inter la de li traktitaj aŭtoroj plej elstaris Brecht.

Post emeritiĝo Wagner kontinue observas la literaturajn vojojn de Transilvanio. En 2016 eldoniĝis verko kiun li skribis kun sia filo Tilman-Otto pri literaturkontaktoj inter Transilvanio kaj Aŭstrio. Tre konata kaj deĵorloke kaj private estis lia humuremo.

Liaj eseoj multnombraj kaj raportoj pri literaturaj eventoj aperis en kongresaj libroj kaj antologioj, en kultursciencaj fakgazetoj (ekz. Forschungen zur Volks- und Landeskunde, Spiegelungen, Südostdeutsche Vierteljahresblätter, Saeculum, Transilvania), ĉe Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien (ADZ) kaj Hermannstädter Zeitung. Multajn jarojn li membris ĉe la redaktistaro de la sibia germanistika serio Germanistische Beiträge (ekde 1993) kaj de la tradiciriĉa periodaĵo Transilvania kie li mem fondis la germanlingvan rubrikon.

Substrekindas ankaŭ lia prelegado dumkongresa per kio li povis implicite ade reklami por la sibia katedro pri germanistiko kaj la tuta universitato - en Germanujo (Marburg, Stutgarto, Ratisbono), Aŭstrujo, Hungarujo, Italujo kaj Franclando. Ofte li gastis televide kaj radifonie ekde 1967 (do ankoraŭ dum lia studenta tempo). En la 15.6.1992 li kunfondis la sibian filion de Gesellschaft der Germanisten Rumäniens (GGR).

Honoroj redakti

  • Meritstipendio nomita por Gheorghe Gheorghiu-Dej
  • 1999: Doktor humoris causa (Siebenbürgischer Ritter wider den tierischen Ernst), fare de la kultursocieto Foederatio Saxonica Transsilvana
  • 2007: festkajero por Wagner, samtempe nr. 20/21 de Germanistische Beiträge
  • 2020: meritsigno de la Germanaj literaturtagoj de Reșița

Aliaj verkoj (krom multaj eseoj) redakti

  • Die Erzählweise Johannes Bobrowskis, Kluĵo 1967
  • Zur Rezeption des literarischen Werkes von Bertolt Brecht in Rumänien, Sibio 2003 (disertacio)
  • "Die Paul-Ernst-Rezeption in Rumänien". Ĉe: Germanistische Beiträge, Sibio 2006, p. 11-33
  • kun Tilman-Otto Wagner: Österreichisch-siebenbürgische literarische Interferenzen. Ein Abriss. Akademikerverlag (=Reihe Geisteswissenschaften), Saarbrücken 2016, ISBN 978-3-330-50953-5

Referencoj redakti

Literaturo redakti