Universitato Lucian Blaga Sibiu
Universitato Lucian Blaga Sibiu (ULBS) estas ŝtata universitato en Sibio, Rumanujo. Ĝi havas dek fakultatojn, proksimume 16.000 studentojn en taga studado kaj pliajn 5.000 en distanca (koresponda) studado.
Universitato Lucian Blaga Sibiu | ||
---|---|---|
Universitatea "Lucian Blaga" din Sibiu | ||
![]() La ĉefa konstruaĵo de ULBS
| ||
moto | Mens Agitat Molem Menso movigas materialo | |
Informoj | ||
fondodato | 1990 | |
Situo | ||
Geografia situo | 45° 47′ 26″ N, 24° 8′ 45″ O (mapo)45.790524.14572222Koordinatoj: 45° 47′ 26″ N, 24° 8′ 45″ O (mapo) | |
urbo | Sibiu, Rumanio | |
Estraro | ||
gvidanto | Ioan Bondrea[1] | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 24 455 vd | |
nombro de studentoj | ĉ. 20.000 | |
nombro de profesoroj | 881 | |
retejo | www.ulbsibiu.ro | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Asocio Universitata de Franclingvio • Coalition for Advancing Research Assessment vd | ||
Filioj: | ||
• "Simion Barnuțiu" Faculty of Law in Sibiu • Faculty of Theology Andrei Saguna, Sibiu, Romania • Faculty of Letters and Arts of the "Lucian Blaga" University of Sibiu vd | ||
| ||
La universitato estas nomita laŭ la rumana poeto kaj filozofo Lucian Blaga.
Historio redakti
La historio de Universitato Lucian Blaga komenciĝas en 1940, kiam la rumanlingva Universitato de Kluĵo rifuĝis tien ĉi, ĉar la Dua Viena Arbitracio donis la urbon Cluj al Hungario. En tiu tempo, inter 1940 kaj 1948, ankaŭ Lucian Blaga instruis en Sibio.
En 1969 la Universitato de Cluj fondis en Sibio fakultaton pri historio; ĝi estis en 1971 ampleksigita en fakultaton pri lingvoj kaj historio. En la lingva departemento oni tiam instruis la anglan, germanan kaj rumanan. Same en 1971 estis fondita la fakultato pri publika administrado.
En 1972 la universitato de Braşov fondis filion en Sibio, nome fakultaton pri lignoprilaborado.
Je la 5-a de marto 1990 la rumana ministerio pri nacia klerigo dekretis la fondon de universitato en Sibio kun jenaj fakultatoj:
- literaturo,
- historio kaj jurscienco
- medicino
- nutraĵ- kaj teksaĵ-prilaborado
- ekonomiko kaj inĝenieriko.
En 1991 aldoniĝis fakultato pri teologio.
Je la 12-an de majo 1995 la universitato dediĉis sian nomon al Lucian Blaga. Kontaktojn kun AIS peris dum multaj jaroj profesoro Helmar Frank el Germanlando. Inter ĝiaj honoraj doktoroj nombriĝas ekz. Oskar Pastior, Stefan Sienerth kaj Anton Schwob. Kontaktojn kun la akademia Centra Eŭropo peris ankaŭ dum multaj jaroj la germanisto kaj esperantisto Heinrich J. Dingeldein; internacie reklamis la universitaton dum prelegadoj ankaŭ Udo-Peter Wagner. Konataj profesoroj deĵorinte surloke estis Horst Schuller Anger kaj Johanna Bottesch.