Universitato de Kluĵo

Universitato de Kluĵo estas superinstrua instituto en la urbo Kluĵo, tradicie per la tri precipaj lingvoj de la urbanoj nomata (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [KOloĵva:r] kaj germane Klausenburg [KLAŬznburk], de Rumanio. La universitato fontas el germanlingva altlernejo de 1776, el hungarlingva altlernejo de 1872 kaj de rumanlingva altlernejo de 1919 en la urbo. En 1959 la hungara kaj rumana universitatoj unuiĝis sub la nomo Universitatea Babeș-Bolyai.

Universitato de Kluĵo
universitato • eldonejo de malfermita aliro • esplorada universitato
moto Traditio Nostra Unacum
Europae Virtutibus Splendet

Nia tradicio brilas
kune kun la virtoj de Eŭropo
Informoj
fondodato 1776
Situo
Geografia situo 46° 46′ 4″ N, 23° 35′ 28″ O (mapo)46.76777777777823.591111111111Koordinatoj: 46° 46′ 4″ N, 23° 35′ 28″ O (mapo)
lando Rumanio
adreso Mihail Kogalniceanu nr. 1
poŝtkodo 400084
Nombroj
nombro de studentoj 41 136 vd
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Eutopia Alliance
• Guild of European Research-Intensive Universities
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filioj
• Faculty of Mathematics and Informatics of Babeș-Bolyai University
• Babeș-Bolyai University Faculty of Physics
• Faculty of Chemistry and Chemical Engineering of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Biology and Geology of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Geography of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Environmental Science and Engineering of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Law, Babeș-Bolyai University
• Faculty of Letters of Babeș-Bolyai University
• Faculty of History and Philosophy of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Sociology and Social Work of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Psychology and Educational Sciences of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Economics and Business Management Babeș-Bolyai University
• Faculty of European Studies of Babeș-Bolyai University
• Babeș-Bolyai University Business Faculty
• Faculty of Political, Administrative and Communication Sciences of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Physical Education and Sports of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Orthodox Theology of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Greek Catholic Theology of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Roman Catholic Theology of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Theater and Film of Babeș-Bolyai University
• Faculty of Reformed Theology of Babeș-Bolyai University vd
Universitato de Kluĵo (Rumanio)
Universitato de Kluĵo (Rumanio)
DEC
Universitato de Kluĵo
Universitato de Kluĵo
Map
Universitato de Kluĵo
vdr

Historio redakti

 
La universitato Franz Josef ĉirkaŭ 1900 (kun urbopanoramo)

La universitaton antaŭis la jezuita kolegio fondita de Stefano Batory en 1571, kaj post ĝia ĉeso la jezuita akademio fondita en 1688. La universitato mem estis fondita en 1872 en Koloĵvaro. Ĝi funkciis tiam kun kvar fakultatoj (juro, filologio, medicino kaj naturscienco). Ekde 1881 ĝi ricevis la nomon de la imperiestro kaj reĝo de Aŭstrio-Hungario, Francisko Jozefo la 1-a kaj tiel fariĝis Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem (Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro) funkciinta tie ĝis majo 1919. Ekde la aŭtuno de 1919 ĝi fariĝis rumanlingva universitato kun la nomo Universitatea Regele Ferdinand I. din Cluj. En 1921 oni translokis la hungaran universitaton al Segedo ĝis 1940, kiam ĝi denove revenis al Koloĵvaro por kvar jaroj. En tiu periodo la rumana universitato funkciis en Sibiu. En 1948 la rumana universitato ricevis la nomon de Victor Babeș (Universitato Victor Babeș) kaj la memstara hungarlingva universitato la nomon de Bolyai (Universitato Bolyai de Kluĵo, Universitatea Bolyai). En 1959 oni unuigis (nome ĉesigis tiun de la hungara) la du universitatojn sub la nomo Universitatea Babeș-Bolyai. Ekde tiam la hungarlingva instruado gradece estis preskaŭ tute eligita el ĝi. Nuntempe oni instruas en la universitato rumane, hungare, germane, angle kaj france.

 
La centra konstruaĵo de la universitato


Elektitaj studentoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektitaj studentoj de Universitato de Kolozsvár/Cluj.

Elektitaj instruistoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektitaj instruistoj de Universitato de Kolozsvár/Cluj.

Elektitaj rektoroj de la Universitato redakti

La rektoro estis elektita por unu jaro, sed estis devige vicrektoro la sekvan jaron.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektitaj rektoroj de la Universitato Francisko Jozefo.

La elekto daŭras de la fondo ĝis Traktato de Trianon

Literaturo redakti

  • Universitatea Victor Babeș. Kv. 1957 (Constantin Daicoviciu, Al. Roșca Andrei Roth),
  • Gaal György: Egyetem a Farkas utcában (A kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem), 2002.
  • A kolozsvári Bolyai Tudományegyetem 1945–1959 (red. Faragó József kaj aliaj), 1999.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti