Sándor Hodobay
Sándor Hodobay [ŝAndor hodobai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hodobay Sándor estis hungara oficisto, notario, urbestro.
Sándor Hodobay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de novembro 1880 en ![]() |
Morto | 1957 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Sándor Hodobay[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1880 en Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Prešov en Slovakio, li mortis en 1957 en Abony (Hungario).
Biografio
redaktiSándor Hodobay maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis en Luterana Jura Akademio (Eperjes) kaj Universitato Francisko Jozefo de Kolozsvár. Post siaj studoj li estis oficisto en Miskolc. Ekde 1912 li estis ĉefnotario en la sama urbo. Inter 1916-1918 li batalis dum la 1-a mondmilito. Reveninta li estis vicurbestro, ekde 1922 jam urbestro. Li prenis ŝtatan prunton, per tio li sukcese investis evoluon de Miskolc. En 1935 li abdikis, ĉar kelkaj oficistoj malversaciis. En 1943 li translokiĝis al Budapeŝto, poste al Abony.