Urbestro

estro de urba registaro

Urbestro estas politikisto kiu laboras kiel la estro de urbo. Tutmonde estas granda diverseco de leĝoj kaj kutimoj pri la povoj kaj devoj de urbestro kaj pri la manieroj elekti lin aŭ ŝin. La urbestro povas roli kiel memstara estro de la plenuma povo de la urba registaro, prezidanto de plurhoma regantaro sen multe da individua povo, aŭ nur ceremonie. La devoj de urbestro povas esti la nomumado kaj kontrolado de urbaj instancoj kaj dungitoj, liverado de bazaj publikaj servoj al urbanoj, kaj plenumado de urbaj leĝoj, foje ankaŭ federeraj aŭ landaj. Urbestro povas esti elektita rekte de la urbanoj, aŭ esti elektita de rega konsilio, kiu siavice estis elektita de la urbanoj, aŭ esti nomumita de iu supera instanco. En landoj kie municipo ne devas havi la ĝustan grandon por nomiĝi urbo, municipestro povas esti utila termino.

Laŭ landoj

redakti

Ĉinujo

redakti

En la Popola Respubliko Ĉinujo, la municipestro (市长) povas esti la ĉefadministranto de iu ajn municipo, ĉu provincranga, prefektujranga, aŭ subprefektujranga. La urbestro normale estas la plej konata reganto en urbo, kvankam duaranga post la loka sekretario de la Komunista Partio. La urbestro estas ankaŭ la urba partia vicsekretario. Teorie la urbestro respondecas pri administrado de la urbo, dum la partia sekretario respondecas pri ĝeneralaj politikoj kaj regado de la partia burokrataro, sed praktike la roloj kolizias kaj kaŭzas konfliktojn.

Barato

redakti

En Barato, urbestro estas la estro de municipa korporacio, kiu estas la regoformo de urboj kun loĝantaro de pli ol miliono. Urbestro havas kaj ceremoniajn kaj funkciajn rolojn. En la plej multaj barataj ŝtatoj la urbestro elektiĝas de la korporacianoj (kiuj siavice estas elektitaj rekte de siaj distriktanoj), kun escepto de naŭ ŝtatoj: Biharo, Ĉatisgaro, Harjano, Ĝarkando, Madjapradeŝo, Odiŝo, Utarpradeŝo, Telangano kaj Utarakando, kie la urbanoj rekte elektas la urbestron.

Vidu ankaŭ

redakti