Lajos Schilling [lajoŝ ŝiling], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schilling Lajos estis hungara historiisto, altlerneja instruisto.

Lajos Schilling
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de januaro 1854(nun 1854-01-27)
en Kolozsvár/Klausenburg (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Morto la 29-an de aŭgusto 1921
en Cluj (Rumanio)
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Lajos Schilling[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1854 en Kolozsvár aŭ Klausenburg (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 29-an de aŭgusto 1921 en Cluj (Rumanio).

Biografio redakti

Lajos Schilling maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1872, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Francisko Jozefo. En la jaroj 1876 kaj 1877 li plustudis en Heidelberg, Berlino kaj Parizo, fine li doktoriĝis en Universitato Francisko Jozefo en 1878. En la sekvanta jaro li ekinstruis en la sama universitato en rango privata instruisto. En 1889 li estis eksterordinara, pli poste ordinara profesoro. Li estis dekano en la studjaroj 1891 kaj 1905, en 1902 rektoro (memoru: la mandato daŭris en la universitato ĉiam por unu lernojaro). Li edziĝis en 1883, poste 5 gefiloj naskiĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A morvamezei ütközet 1278 (1878)
  • A római királyság eltörlése és a köztársaság megalapítása (1879)
  • Szabó Károly emlékezete (1892)
  • Az erkölcstan örök vonásaiból (1901)
  • Önkormányzat és hazafiság a római korban (1921)

Fontoj redakti

Referencoj redakti