Béla Meliórisz [meliOris], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meliórisz Béla estis hungara akademia instruisto, heraldikisto. Lia nobela antaŭnomo estis deménfalvi.

Béla Meliórisz
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de aŭgusto 1875(nun 1875-08-23)
en Hungario Kissáros (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 12-an de novembro 1901
en Hungario Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo instruisto
vdr
Kovrilpaĝo de libro de Béla Meliórisz

Béla Meliórisz[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1875 en Kissáros (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Malý Šariš en Slovakio), li mortis la 12-an de novembro 1901 en Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Prešov en Slovakio).

Biografio redakti

Béla Meliórisz maturiĝis en luterana gimnazio en Eperjes en 1893, poste li studis en Luterana Jura Akademio (Eperjes), Reĝa Universitato de Budapeŝto (1895), fine li akiris ŝtatosciencan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1897, juran diplomon en la sekva jaro. Jam depost la unua diplomo li estis kandidato pri advokato kaj komencis instrui en la menciita Akademio. En 1899 li studvojaĝis al okcidenta parto de Eŭropo helpe de stipendio, eĉ li studis en Londono kaj Berlino. Li hejmenvenis jam malsana, poste spite kelkajn resanigajn vojaĝojn li mortis. Dum sia tre mallonga vivo li okupiĝis pri heraldiko.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Meliórisz család (1896)
  • A holicsi vár foglya (historia rakonto, 1897)
  • A magyar alkotmány biztosítékai (disertaĵo, 1898)
  • A Sárosvármegyéből eredett, vagy itt megtelepedett családok czimerei (1899)
  • A heraldika köréből (1899, vidu la bildon!)
  • Séta a Westminster abbey templomában (1900)

Fontoj redakti

Referencoj redakti