Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

NÉDA Árpád [pr. ne:da] estas rumanuja hungara fizikisto, universitata docento naskiĝinta en Braŝovo la 6-an de oktobro 1937. Li estas la edzo de matematikistino Ágnes Néda, la patro de fizikisto Zoltán Néda kaj de fizikisto Tamás Néda.

Árpád Néda
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1937 (1937-10-06) (86-jaraĝa)
en Sâncraiu
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Ágnes Néda
Infanoj Tamás NédaZoltán Néda
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Kariero redakti

Néda finis la mezlernejon en Kluĵo (1954), la fakon pri matematiko-fiziko en la Universitato Bolyai (1959), poste laboris en la Universitato Babeş-Bolyai. Li doktoriĝis kun disertacio titolita Mágneses rendezettségű anyagok termikus tulajdonságai (1976). Li estis kunlaboranto de la gazeto Matematikai és Fizikai Lapok, redaktorano de la gazeto Firka (1991-96). Ekde 1993 li estis vicdekano de la Fakultato de Fiziko, inter 2000- 2004 vicrektoro.

Libroj redakti

  • Fizikai kislexikon (kunulaŭtoro), Kriterion Kézikönyvek, 1976;
  • Culegere de probleme de mecanică, problemkolekto (1979);
  • Mechanika, 1978;
  • Hőtan I, 1983; Hőtan II, 1984;
  • Mechanika és akusztika, 1987.
  • Mechanikai hullámok, 1999;
  • Általános fizika, 2007;
  • Biofizika - monografio, 2008.

Fonto redakti

  • Erdélyi Magyar Ki Kicsoda 2010.