Iuliu Maniu

Iuliu Maniu estis hungaria rumana politikisto, juristo, baldaŭ ĉefministro de Rumanio.

Iuliu Maniu
Persona informo
Naskonomo Iuliu Maniu
Naskiĝo la  8-an de januaro 1873(nun 1873-01-08)
en Hungario Csehipuszta (Hungara reĝlando)
Morto la 5-an de februaro 1953
en Rumanio Sighetu Marmației (Rumanio)
Tombo Cemetery of the Poor in Sighet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Universitato Francisko-Jozefo
Universitato de Vieno
Silvania National College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oj Cornelia Maniu (en) Traduki kaj Cassiu Maniu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
ŝtatreprezentanto
advokato
juristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Iuliu Maniu meze inter Transilvania Direktoria Konsilio

Iuliu Maniu [1] naskiĝis la 19 en Hungara reĝlando en Csehipuszta (nuntempa Pusta (Șimleu Silvaniei)) en Rumanio, li mortis la 5-an de februaro 1953 en Sighetu Marmației (Rumanio).

Biografio

redakti

Iuliu Maniu studis en Kolozsvár, Vieno kaj Budapeŝto, fine li akiris juran diplomon en 1896 en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li faris ĉefe juran laboron por la rumana ortodoksa eklezio en Transilvanio. En 1906 li estis elektita parlamenta deputito de la hungara parlamento, kie li aliĝis al malgranda grupo de rumanaj deputitoj instigante egalajn rajtojn por sia minoritato. Dum la 1-a mondmilito li servis en la aŭstra-hungara armeo. En decembro de 1918 li estis elektita prezidanto de la Transilvania Direktoria Konsilio, kiu proklamis kuniĝon kun Rumanio. Inter 1919–1938 li estis partiestro kaj deputito de la rumana parlamento. Li estis ĉefministro inter 1928-1933, sed kun 2 interrompoj. En 1937 li formis voĉdonan aliancon kun la nazia Fera Gvardio. Dum la 2-a mondmilito li komence apogis la atakon kontraŭ Sovetunio, sed poste li fariĝis unu el la ĉefaj rezistantoj. Li partoprenis en puĉo en 1944, kiu alportis aliancon kun Sovetunio. Li estis la estro de la demokratia opozicio ekde la komenco de la komunisma influo, sed lia pozicio malfortiĝis, eĉ li trovis sin en malliberejo en 1947, kie li mortis post 6 jaroj.

Memorigiloj

redakti

Fontoj

redakti