Béla Tettamanti (pedagogo)

Béla Tettamanti, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tettamanti Béla estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, membro de Societo Dugonics.

Béla Tettamanti
Béla Tettamanti en 1952
Béla Tettamanti en 1952
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1884 (1884-09-30)
en Budapeŝto
Morto 28-an de junio 1959 (1959-06-28) (74-jara)
en Szeged
Tombo Szeged Belvárosi Temetõ
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo psikiatro • filozofo
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri Béla Tettamanti en 1984

Béla Tettamanti[1] naskiĝis la 30-an de septembro 1884 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de junio 1959 en Szeged.

BiografioRedakti

Béla Tettamanti maturiĝis en industria lernejo en sia naskiĝurbo en 1902, poste li laboris en uzino pri ĉampanoj. Post 2 jaroj li maturiĝis jam en gimnazio, pli poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1910. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bernát Alexander (filozofio), Imre Rudolf Pauer (psikologio) kaj Ernő Fináczy (pedagogio). Inter 1912 kaj 1927 li instruis en gimnazio de Makó sed dum la 1-a mondmilito li estis soldato. Li doktoriĝis en Scienca Universitato Ferenc József en 1928, post 4 jaroj samloke li habilitiĝis. En 1942 li iris al Budapeŝto, kie li instruis en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, krome li havis ŝtatan postenon. Dum la nazia erao li kaŝiĝis, ĉar li estis demokrato. En 1945 li aliĝis al la komunistoj. Inter 1947-1949 li instruis en Universitato de Kluĵo, poste li hejmenvenis kaj li estis katedrestro en Szeged, inter 1950–1952 dekano. Li kandidatiĝis en 1952. Li ricevis premiojn en 1953 kaj 1955.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • A közösség gondolata Kármán Mór neveléselméletében (disertaĵo, 1928)
  • A személyiség nevelésének magyar elmélete. Schneller István rendszere. (1932)
  • A szókincs szerepe a nyelvtanításban (1943)
  • A nevelésről. Szemelvénygyűjtemény (1955)
  • Vita Comenius világnézetéről és ismeretelméleti állásfoglalásáról (kunverkisto, 1957)

MemorigilojRedakti

  • Memortabulo en Makó en 1984

FontojRedakti

ReferencojRedakti