Imre Rudolf Pauer [paŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauer Imre Rudolf estis hungara filozofo, pastro, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1890).

Imre Rudolf Pauer [1][rompita ligilo] naskiĝis la 17-an de aprilo 1845 en Vác. Li mortis la 4-an de julio 1930 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Rudolf Pauer frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj ankaŭ eksterlande. En 1860 li aliĝis al premonstratoj en Csorna. En la sekva jaro li ekinstruis en gimnazio en Szombathely, kie li baldaŭe estis lernejestro. Li pastriĝis en 1867. Inter 1875 kaj 1886 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Pozono), poste en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie post jaroj li iĝis ordinara profesoro, foje ankaŭ dekano. Li pensiuliĝis en 1916. Inter 1891-1914 li redaktis Athenaeum-on.

Verkaro (elekto) redakti

  • A philosophia történelme (Historio de la filozofio), (1868–1869)
  • Tapasztalati lélektan (Sperta psikologio), (1870, poste en 1876)
  • Philosophiai propaedeutika (1882)
  • A lélektan alapvonalai (1900)

Fontoj redakti