Szeged [ˈsɛgɛd] (Pri tiu ĉi sono aŭskulti), esperante Segedo, slovake Segedín, pole Segedyn, rumane Seghedin, germane S(z)egedin, turke Segedin, serbe Сегедин, itale Seghedino, estas urbego kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, kies departementejo estas kune kun departementrajto, en Distrikto Szeged, kies centro estas. Szeged estas ankaŭ sidloko de romkatolika diocezo.

Segedo
hungare Szeged
urbo kaj kuracbanloko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Szeged
Lando Hungario Hungario
Departemento Csongrád
Historia regiono Departemento Csongrád
Rivero Tiso
Situo Szeged
 - koordinatoj 46° 15′ 14″ N 20° 8′ 46″ O / 46.25389 °N, 20.14611 °O / 46.25389; 20.14611 (mapo)
Areo 280,84 km² (28 084 ha)
Loĝantaro 161 921 (2014)
Denseco 576,56 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo de Szeged en Hungario
Situo de Szeged en Hungario
Situo de Szeged en Hungario
Vikimedia Komunejo: Szeged
Retpaĝo: Szeged.hu
Map

Szeged estas la kultura kaj ekonomia centro de la regiono. Post la defalo de la stalinismo ankaŭ bankrotis ĝis tiam gravaj uzinoj produktantaj ekzemple vestaĵojn aŭ alumetojn. Nuntempe gravas la ekspluato de tergaso kaj oleo, farmacia produktado kaj la salamfabriko de Pick. Szeged famas pro sia ruĝa papriko, la salamo de Pick kaj speciala dialekto. La loknomo mem estas speciale prononcebla en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo. En Szeged trafikas troleoj, tramoj kaj aŭtobusoj, sur Tiso ŝipoj. La teatro tre famas.

Centro de Szeged ĉe la rivero Tiso

Geografio redakti

La urbo situas en Sud-Orienta Hungario, en ambaŭ bordoj de Tiso, ĉe kunfluejo de Mureș (rivero), fine de fervojo Budapeŝto-Cegléd-Szeged, fine de ĉefvojo Budapeŝto-Kecskemét-Szeged, aŭtoŝoseo M5 en la sama direkto preteriras, proksime al la hungara-serba landlimo.

Historio redakti

 
Turo el la 13-a jarcento en Szeged

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Szeged fondiĝis, evoluis sur la dekstra bordo de la rivero Tiso, sed poste ĝi etendiĝis sur la maldekstra bordo, sude de la rivero Mureș. Sur Mureș alvenis precipe salo kaj ligno. Tial la urbo estis granda komerca urbo kaj grava trapasejo. La unua skriba mencio okazis en 1183. Ekde 1242 la komunumo estis departementejo de Csongrád. En 1498 Szeged ricevis rangon libera reĝa urbo. La mezepokan fortikaĵon la turkoj okupis kaj tre longe firme tenis. Dum la turka erao ĝi estis grava urbo ankaŭ por la turkoj. En 1854 la urbon trairis fervojo Budapeŝto-Suda Danubo, kiu komence estis la plej grava linio post Budapeŝto-Vieno. La urbon tre damaĝis la granda inundo en la jaro 1879, la 12-an de marto, kiam nokte la rivero trarompis la digon kaj inundis la urbon. Tiam el 5723 loĝejoj restis nur 265. El la tuta Eŭropo alvenis donacoj por rekonstrui la urbon. La nova urbo iĝis logika kun avenuoj kaj bulvardoj.

En 1919 la franca armeo okupaciis la urbon, krome ariĝis burĝono de hungara armeo, kiun estris Miklós Horthy. En tiu urbo ne okazis Hungara Sovetrespubliko. Post la packontrakto de Trianon 1920, Szeged iĝis limoproksima urbo. Hungario tiam perdis grandan parton de la lando, tiam translokiĝis la Scienca Universitato Ferenc József de Kolozsvár al Szeged.

En 1956 antaŭ du tagojn de la revolucio la universitatanoj proklamis postulojn, kiujn sendis al la ĉefurbaj universitatoj. Ekde 1961 la urbo estas departementejo de Csongrád.

Eduko redakti

Szeged estas loko de Scienca Universitato de Szeged, krome funkcias Altlernejo Ferenc Gál.

Vidindaĵoj redakti

 
Impona placo de Szeged
 
Katedralo de Szeged
 
Muzeo Ferenc Móra
 
Universitato de Szeged
 
Universitato en Szeged
 
Banejo en Szeged

Szeged posedas multajn historiajn konstruaĵojn kaj placojn, allogante multajn turistojn ĉefe el Eŭropo kaj Ameriko.

Inter la plej belaj placoj de la urbo estas Széchenyi tér (tér = placo) kun la Urbodomo de Szeged en la pleja urbocentro. Havante multajn plantojn, statuojn kaj fontanojn, ĝi invitas al promenado kaj ofte gastigas kulturajn eventojn.

Sude de la Széchenyi tér sekvas la strato Kárász utca (utca = strato), la plej granda vendeja strato de la urbo, kiu gvidas tra Klauzál tér al Dugonics tér.

Ĉe placo Klauzál tér troviĝas unu el la plej konataj kaj grandaj kafejoj de la urbo, kun nomo Virág-kávéház. Tie la revoluciulo Lajos Kossuth de la balkono de domo Kárász dum 1849 lastfoje parolis al la popolo, antaŭ ol ekvivi en ekzilo. La placon Dugonics tér dominas impona fontano kaj la administrejo de la universitato de Szeged.

Sudoriente de la Dugonics tér situas la plej konatas urba placo kun la urba katedralo. Dum ĝia starigo oni trovis la restojn de la antikva turo Demetrius, kiu post restaŭro viziteblas kaj estas la plej malnova urba konstruaĵo. La placon flankigas la nacia memorejo Panteono, kie per statuoj kaj bustoj oni honorigas famajn personojn de la publika, politika kaj scienca vivo de Hungario. Plia allogaĵo estas muzika horloĝo ĉe la norda flanko de la placo, kiu ĉiutage je la 12a horo 15 kaj 16a horo 15 sonorigas naŭ-minutan melodiaron kaj montras figuraron. Dum somero kadre de subĉiela teatra festivalo oni montras operojn kaj dramojn ĉi-tie. Vidalvide de la katedralo situas serbe-ortodoksa preĝejo konstruita inter 1773 kaj 1778. Ene de ĝi vidindas ikonostazo kun 80 ikonoj, skulptita el pira ligno en rokoka stilo.

En direkto al la rivero Tiso kaj poste norden al la ponto Belvárosi híd sekvas placo Roosevelt tér. Tie troveblas la Muzeo Ferenc Móra, nomita laŭ hungara verkisto, kiu fondis ĝin. En la muzeo troveblas ekspozicioj pri la frua historio de la regiono kaj arkeologiaj trovaĵoj pri la historia popolo de Avaroj, sed ankaŭ ekspozicioj ekzemple pri arto, scienco, farmacio kaj memoriga ekspozicio pri Ferenc Móra (1879–1934). Proksime, ĉe adreso Vaszy Viktor tér 1, troveblas la Nacia Teatro, konstruita dum 1883 en novbaroka stilo.

Pliaj vidindaĵoj de la urbo estas interalie:

Preĝejoj redakti

La romkatolikaj preĝejoj:

Kaj ankaŭ:

Esperanto-movado redakti

La Stenografia Societo en Szeged por la Internacia Kongreso de Stenografio en 1908 jam en 1907 akceptis favoran decidon pri Esperanto. En la kongreso, Friedrich Schneeberger kaj Leon Paul Charles Cogen (Ninove) ricevis medalon por siaj esperantaj laboroj pri stenografio.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Panorama vido en Szeged kun riverbordo, muzeo kaj teatro

Partneraj urboj redakti

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Szeged.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Szeged.

En universitato de Szeged laboris biokemiisto, laŭreato de Nobel-premio Albert Szent-Györgyi. Ferenc Fricsay estis direktoro de sinfoniorkestro de Szeged 1934–1944, kaj 1924–1936 en la urbo laboris grafikisto György Buday, honorcivitano de Szeged.

 
La poeto Gyula Juhász

En Szeged naskiĝis kaj mortis:

 
La verkisto kaj esperantisto Julio Baghy

En Szeged naskiĝis:

En Szőreg (iama vilaĝo, nuntempa urboparto) naskiĝis:

En Szeged mortis:

Famaj nomportantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj igiloj redakti