Ferenc Hont
Ferenc Hont, laŭ la hungara skribmaniero Hont Ferenc estis hungara reĝisoro, teatrestro. Lia edzino estis Erzsi Hont.
Ferenc Hont | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1907 en Szeged | ||||
Morto | 11-an de marto 1979 (71-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-60 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Erzsi Hont Ilona Görög (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reĝisoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferenc Hont naskiĝis kiel Holtzer Ferenc la 4-an de aprilo 1907 en Szeged. Li mortis la 11-an de marto 1979 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Hont jam antaŭ la lernojaroj komencis verkadi poemojn. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, sed baldaŭe li vojaĝis al Germanio, fine li plulernis en Parizo. En la 1922 aperis sia unua poemo. Tiutempe li iniciatis festivalon de Szeged. Inter 1928-1937 li estis reĝisoro en teatroj de Szeged kaj Budapeŝto, krome li redaktis periodaĵojn kaj establis lernejon por aktoroj. En 1944 li estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li plenumis diversajn postenojn, ekzemple direktoro de Tutlanda Teatrohistoria Muzeo kaj teatrestro. Li ricevis premion Kossuth en 1949.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- George Bernard Shaw: Sankta Johana
- Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)
Verkaro (elekto)
redakti- Magyar színháztörténet (Hungara teatrohistorio), 1962
- Színházi kislexikon (Teatra leksikoneto), 1969
- A színház világtörténete (Mondhistorio de la teatro), 1972