Malfermi la ĉefan menuon

Kecskemét [keĉkemEt] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, kies departementejo estas kun departementrajto, en Distrikto Kecskemét, kies centro estas. En la loknomo Kecske signifas: kapro, sed la kialo estas duba, krome la finaĵo "mét" estas nesolvebla.

Kecskemét
urbo
Urbocentro de Kecskemét ;;; Palaco Cifra
Urbocentro de Kecskemét ;;; Palaco Cifra

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Suda Ebenaĵo
Departemento Bács-Kiskun
Distrikto Kecskemét
Adreso Kossuth tér 1

6000 Kecskemét

Poŝtkodo 6000
Telefona antaŭkodo (+36) 76
Kodo laŭ KSH 26684
Retpaĝaro www.kecskemet.hu [+]
Politiko
Urbestrino (ekde 2014) Klaudia Szemereyné Pataki (Fidesz-KDNP)
Demografio
Loĝantaro 111 836  (1-a de januaro 2015)[1]
Loĝdenso 354,11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 54′ N, 19° 42′ O46.90694444444419.693333333333Koordinatoj: 46° 54′ N, 19° 42′ O
Alto 122 m
Areo 322,57 km² (32 257 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Kecskemét
Situo de Kecskemét
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kecskemét [+]
Information icon.svg
vdr
Urbodomo kaj kirko en Kecskemét

SituoRedakti

Kecskemét situas sur ebenaĵo, laŭ aŭtoŝoseo M5 kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Szeged, krome tie kruciĝas ĉefvojoj Cegléd-Baja kaj Kunszentmárton-Dunaföldvár, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged. Urboj Nagykőrös kaj Lajosmizse estas proksime. Dum la historio la urbo estis ĉiam grava vojkruciĝo, renkontejo de komercistoj.

HistorioRedakti

La plej malnovajn restaĵojn oni trovis el la bronzepoko, poste lasis ŝpurojn skitoj, sarmatoj, hunoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1368, kiel urbo. Ankaŭ por la turkoj la urbo estis grava kaj kun Cegléd kaj Nagykőrös estis triopo, kie la vivkondiĉoj estis pli favoraj, ol en aliaj komunumoj. Tial la loĝantoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj venis en Kecskemét. En 1707 serba taĉmento faris detruojn al la urbeto (en la 18-a jarcento la statuso estis kampurbo). En 1832 la loĝantoj elaĉetis la feŭdajn postulojn, ili iĝis liberaj. La kampurbo evoluis pro la agrikulturo. En 1870 la statuso estis altrangigita. En 1911 tertremo okazis. Kecskemét estis nomumita departementejo en 1950.

La urbo havas militan flughavenon, teatron, 5 ĉeflernejojn kaj elstaran basketbolan teamon.

VidindaĵojRedakti

EdukoRedakti

FamulojRedakti

Famaj nomportantojRedakti

ĜemelurbojRedakti

EsperantoRedakti

Estas delegito de UEA tie.

ReferencojRedakti

  1. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)