Bálint Csatári [ĉatAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csatári Bálint estis hungara geografo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Bálint Csatári
Bálint Csatári en 2008
Bálint Csatári en 2008
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1949 (1949-08-13)
en Karcag
Morto 17-an de septembro 2019 (2019-09-17) (70-jaraĝa)
en Kecskemét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geografolektoro
vdr

Bálint Csatári[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1949 en Karcag, li mortis la 17-an de septembro 2019 en Kecskemét.

Biografio redakti

Bálint Csatári maturiĝis en mezlernejo en Berettyóújfalu, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1973. Post la diplomo li estis samloke praktikanto ĝis la doktoriĝo en 1975. Inter 1975 kaj 1980 li instruis en gimnazio de Berettyóújfalu, poste 3 jarojn li estis akademia aspiranto. En 1984 li eklaboris en akademia esplora instituto en Kecskemét, kie li estis institutestro inter 1992-2008. En 2011 li pensiuliĝis, sed laboris plu, kiel konsilisto. Pli frue li ankaŭ instruis en Universitato Attila József ekde 1986 kaj ekde 2006 en altlernejo de Kecskemét, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li okupiĝis pri geografio de la Granda Hungara Ebenaĵo (ja tie li vivis). Li ricevis premiojn inter 1977-2010. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje.

Lia disertaĵo redakti

  • „Természeti és társadalmi tényezők kölcsönhatása a Sárrét népességére és településhálózatára” (1975)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a Sárrét településföldrajzához (1978)
  • The formation of new, clustered, rural settlements (kunaŭtoro, 1986)
  • Az Alföld helyzete és perspektívái (1996)
  • Regions in Information Society (kunaŭtoro, 2004)

Fontoj redakti

Referencoj redakti