Berettyóújfalu

Berettyóújfalu [beretjOUjfalu] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu, kies centro estas. En la loknomo újfalu signifas: nova vilaĝo.

Berettyóújfalu
Berettyóújfalu, Bercsényi utca.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4100 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 690  (2018) [+]
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 13′ N, 21° 33′ O (mapo)47.21666666666721.55Koordinatoj: 47° 13′ N, 21° 33′ O (mapo) [+]
Areo 170,98 km² (17 098 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Berettyóújfalu
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Berettyóújfalu [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Strato en Berettyóújfalu

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Berettyóújfalu situas sur ebenaĵo, en ambaŭ bordoj de Berettyó, laŭ ĉefvojoj Budapeŝto-Oradea kaj Debrecen-Békéscsaba, laŭ fervojo Budapeŝto-Oradea.

 
Strato en Berettyóújfalu

HistorioRedakti

La unua mencio pri nuna loko de Berettyóújfalu okazis en la 13-a jarcento, tiam pluraj vilaĝoj estis ĉi tie. Unu el tiuj vilaĝoj Berettyószentmárton akiris kampurban statuson kun doganprena rajto en 1481. Alia vilaĝo Herpály jam havis monaĥejon en la 12-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝoj kelkfoje estis detruitaj. Berettyóújfalu ricevis hajdukajn privilegiojn en 1608, sed grava evoluo okazis en la dua duono de la 19-a jarcento pro la alveninta fervojo kaj reguligo de la rivereto. La unua helpis la komercon, la dua la agrikulturon. Post Traktato de Trianon (1920) la tiama grandvilaĝo Berettyóújfalu iĝis iĝis departementejo en rest-Hungario. La komunumo rapide evoluis, fine akiris urban statuson en 1978, pli frue Berettyóújfalu kaj Berettyószentmárton estis unuigitaj.

VidindaĵojRedakti

Vidindaĵoj estas ruinaĵo de romanika abatejo, kalvinana preĝejo kaj termala banejo.

FamulojRedakti

 
Abateja ruinaĵo apud Berettyóújfalu

ĜemelurbojRedakti