Oradea

urbo en nuna Rumanio

Oradea [oradja], hungare Nagyvárad [nadjvarad], germane Großwardein, estas urbo en okcidenta Rumanio. Ĝi estas ĉefa urbo de la regiono Bihor kaj la ĉefurbo de la distrikto Bihor. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 183 105 loĝantoj sur areo de 116,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 577 loĝantoj/km².

Oradea
germane: Großwardein, hungare: Nagyvárad, ĉeĥe: Velký Varadín
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • limurbo • urbego
Urbodomo en Oradea
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Oradea
Ŝtato Rumanio Rumanio
Regiono Bihor
Distrikto Bihor
Historiaj regionoj Hungara reĝlando, Transilvanio
Parto(j)
Rivero Crişul Repede
Situo Oradea
 - koordinatoj 47° 03′ 05″ N 21° 56′ 25″ O / 47.05139 °N, 21.94028 °O / 47.05139; 21.94028 (mapo)
Plej alta punkto 249
Plej malalta punkto 102
Areo 115,56 km² (11 556 ha)
 - de metropolo 791,91 km² (79 191 ha)
Loĝantaro 206 614
 - de metropolo 249 746
Denseco 1 787,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1113
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 41 0xxx
Telefona antaŭkodo (+40) 0259
Aŭtokodoj BH
Situo de Oradea enkadre de Rumanio
Situo de Oradea enkadre de Rumanio
Situo de Oradea enkadre de Rumanio
Vikimedia Komunejo: Oradea
Retpaĝo: www.oradea.ro
Map
Ekzemplo de preĝejo
Moderna loĝkvartalo

Oradea situas ĉe la rivero Crișu Repede (hungare Körös [Kereŝ]), 592 km nord-okcidente de Bukareŝto.

Historio redakti

Periode en la mezepoko, kaj 1692–1919 kaj 1940–1945 Oradea apartenis al Hungario, kaj la departemento, minimume ĝis 1919, estis Bihar. Ekde 1919 ĝis 1940, kaj post 1945 ĝi apartenis kaj plue apartenas Rumanio.

Post 1945, oni alligis al ĝi la vilagojn Seleuș (iam) – nun Cartierul Nuferilor – kaj Episcopia Bihorului (en 1956). La episkopa palaco havis du pentritajn lignajn baldakenojn verŝajne el frurenesanco, sed ili pereis.

La Reĝa Jura Akademio en Oradea estis signifa altedukejo en Oradea ĉirkaŭ la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

Loĝantaro redakti

En 1910, estis 64 169 anoj (91 % hungaroj, 6 % rumanoj, 3 % germanoj, slovakoj, poloj, judoj). En 1992 222 741 (rumanoj, 33 % hungarlingvaj).[mankas fonto]

1910: 69 000[mankas fonto] (el kiuj rumanoj : 6 %, hungaroj : 91 %)
1920: 72 000 (R: 5 %, H: 92 %)
1930: 90 000 (R: 25 %, H: 67 %)
1966: 122 634 (R: 46 %, H: 52 %)
1977: 170 531 (R: 53 %, H: 45 %)
1992: 222 741 (R: 64 %, H: 34 %)[mankas fonto]

En 2002, la detala konsisto estis:

rumanoj: 145 295 (70,4 %)
hungaroj: 56 830 (27,5 %)
ciganoj: 2 466 (1,2 %)
germanoj: 566 (0,4 %)
slovakoj: 477 (0,3 %)
judoj: 172 (0,1 %)

Vidindaĵoj redakti

La urbocentro prezentas multajn konstruaĵojn konstruitajn ĉirkaŭ 1900 en la tiam furora secesio (ankaŭ Jugendstil, Modern Style, Art Nouveau, ktp) kun ornamformoj inspiritaj de kreskaĵoj.

Preĝejoj por diversaj kristanaj eklezioj (katolikismo, ortodoksismo, uniataj ortodoksaj eklezioj) – inter ili katolika baziliko – estas multaj kaj belaj; ankaŭ kvar sinagogoj estas, sed da judoj ne plu estas en la urbo pro la 20-a-jarcenta historio. La eksa palaco de la katolika episkopo iĝis vasta muzeo. Aliaj vidindaĵoj estas eksa ĉeffortikaĵo, kaj vasta urbodomo de la 19-a jarcento.

Esperanto-movado redakti

Post la falo de la komunisma reĝimo, Esperanto-klubo estis tuj refondita en januaro 1990. En julio 2003 en la urbo okazis Internacia kongreso de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA).

En majo 2010 la loka Esperanto-klubo festis sian centjariĝon.

Romanoj kaj memuaroj redakti

  • Nagy Endre: Egy város regénye. Palatinus Kiadó, 1999.
  • Hegedüs Géza: Körösparti metropolis. Palatinus Kiadó, 1999.
  • Nadányi Zoltán: Szeress jobban. Palatinus Kiadó, 1999.
  • Tabéry Géza: A halott liliom. Palatinus Kiadó, 2000.
  • Dutka Ákos: A Holnap városa. Palatinus Kiadó, 2000.
  • Emőd Tamás: Egy másik csillagon. Palatinus Kiadó, 2000.

Konataj lokanoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de renomaj personoj de Oradea.

Eksteraj ligiloj redakti