Baziliko

speco de kirko

Baziliko (de greke βασιλική στοά [basiliké stoá] ,reĝohalo‘, latine komplete: basilica domus) origine estis la nomo de grandaj pompaj domoj konstruitaj por ĵuĝprocesoj kaj negocoj, ankaŭ uzata kiel foirhalo.

Baziliko en Pizo (Italio), kie altiĝas la ĉefnavo, antaŭe estas absido
Perspektiva transversa sekcaĵo de romanika baziliko
Fasado de la katedralo de Saltaurbo, Argentino

Kadre de la kristanigo la termino transiris sur la preĝejoj aparte el romanika epoko, konstruataj laŭ antikva modelo. Laŭ arthistoria kaj arĥitektura terminaro la nomo estas uzata nur por tiuj konstruaĵoj, kiuj konvenas al la skemo stampita en frukristana epoko.

En la romkatolika eklezio baziliko krom tio estas titolo por preĝejoj kun elstara graveco, je kio oni distingas inter bazilikoj plejaltrangaj (basilica maior) kaj la ceteraj bazilioj (basilica minor). Komence nur 4 bazilikoj havis la titolon (latine basilica maior), ili estis ĉefpreĝejoj de la patriarkoj. Poste la papo nomumis malgrandajn bazilikojn (latine basilica minor). Nuntempe la vorto signifas ankaŭ la plej imponan preĝejon de la urbo.

skizo pri baziliko
4 patriarkaj bazilikoj
Baziliko de Sankta Petro de Romo
Baziliko Sankta Maria la Granda
Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj
Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj
Baziliko de Nia Damo de Montrealo
Ruina baziliko de Maksencio en Romo

Formoj kaj dislimigo de aliaj preĝejaj tipoj redakti

Baziliko sen supera fenestrozono nomiĝas ŝajnbaziliko (ekzemple en Ingolstadt). Se en la flanknavoj troviĝas galerioj, soni diras galeria baziliko (ekzemple Sankta Ursula en Kolonjo). Navo estas laŭlonga haloparto. Se la flankaj navoj estas ŝtupe alten aranĝitaj, oni diras ŝtupobaziliko (ekzemple la Katedralo Sankta Stefano en Bourges), male al la ŝtupohalo, kiu ja havas ŝtupigitajn navoaltojn, sed ne veran altmuron kaj neniun fenestrozonon. Baziliko estas krom la ununava preĝejo kaj la plurnava halopreĝejo, kies navoj kutime estas egale altaj la plej grava skemo de la frukristana kaj mezepoka preĝejokonstruado ĝis en la 15-a, norde de la Alpoj ankaŭ ĝis la 16-a jarcento. Nur ekde la renesanco la nombro de ĉi tiuj laŭlongaj konstruaĵoj pli kaj pli estis kompletigata per laŭcentraj domoj.

Historio de grandaj kaj malgrandaj bazilikoj redakti

Antikva epoko redakti

La vorto venis el la greka signifinta reĝa ĉambrego (precipe por borso kaj juĝado). La baziliko estas longa brikoforma publika konstruaĵo kaj konsistas centre el alta ĉefnavo kaj flanke 2 pli malaltaj navoj. Estas supraj lokoj por la fenestroj sur la centra navo, ĉar la aliaj navoj estas pli malaltaj, do la konstruaĵo estis luma. Fine de la baziliko absido troviĝas.

La unua baziliko konstruiĝis en -185 en Romo (Basilica Portiá). Ekde la 4-a jarcento jam por preĝado konstruiĝis la katolikaj bazilikoj.

Laŭ Francisko Azorín baziliko estas Ĉe antikvaj grekoj k. romanoj ŝtata trinava edifico por administrado; poste, ĉe la kristanoj, speciala ĉef-templo.[1] Kaj li indikas etimologion el greka bazilikee kaj tio el bazileio (reĝa) kaj el latina basilica.[2]

Mezepoko redakti

Tiuj 4 plej altrangaj bazilikoj estis patriarkaj bazilikoj:

Baldaŭe aldoniĝis 3 Grandaj bazilikoj:

Malgrandaj bazilikoj redakti

La papo donacis tiujn rangojn ekde la 18-a jarcento. Ili estas laŭforme ĉiuspecaj. Tiuj preĝejoj rajtas uzi la papan ŝlosilon aŭ similajn simbolojn.

Malgrandaj bazilikoj en 2010
Kontinento|Nombro
Eŭropo 1186
Ameriko 325
Azio 48
Oceanio 18
Afriko 6
Sume 1583

Laŭ la urboj en Romo troviĝas 66, en Bonaero 15, en Krakovo 12, en Bologna kaj en Florenco po 11 da malgrandaj bazilikoj.

Ofte la bazilikoj estas ankaŭ ĉefkatedraloj, katedraloj, pilgrimejoj aŭ kermesejoj. La plej granda pilgrimejo estas en Vatikano de Sankta Petro. En Hungario la plej granda kermesejo estas en Budapeŝto, apud Baziliko omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario), kie kremo de la hungaroj partoprenas.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 34.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

Hungara, hispana kaj angla Vikipedioj