Galerio

Vikimedia apartigilo

Galerio povas signifi la jenajn:

  1. Longa tegmentohava ejo de domo, kies unu longa flanko estas nefermita:
    1. Tia ekstera verando (je la nivelo de la teretaĝo) aŭ longa balkono, funkcianta kiel trairejo (legu koridoro, arkado, klostro, peristilo)
    2. Altigita ĉemura aŭ enmura platformo aŭ balkono ene de halo, salonego, preĝejo ktp, por spektantoj aŭ muzikistoj aŭ por alia speciala funkcio .
    3. En teatra spektejo, la plej alta balkono kun la plej malmultekostaj sidlokoj.
Galeria domo en Brno

(teatra galerio)

  1. Koridoro komunikiganta domojn, pavilonojn ktp.
  2. Alta, longa, bone prilumita salono en palaco aŭ luksa domo, uzata kiel promenejo kaj (aŭ) por elmontri artaĵojn.
  3. Salonego aŭ domo uzata por elmontri artaĵojn aŭ kuriozaĵojn; ĉefelemento en la nomo de pluraj grandaj muzeoj belartaj. (kabineto, muzeo).
  4. Kolekto da artaĵoj aŭ kuriozaĵoj ekz. artgalerio, galerio pri naturscienco. (Nacia Galerio)
  5. Subtera koridoro ekz. galerio de minejo, galerio de subtera fervojo. (tunela galerieto)
  6. En vikipedio galerio estas ero de paĝo por montri multajn bildojn. Ĝi estadas farata per eroj de fonta teksto "<gallery> ... </gallery>".
  7. Galerio ankaŭ estas nomo de romia imperiestro.
  8. Tipo de jubeo en preĝejoj.

Laŭ Francisko Azorín galerio estas Ampleksa trairejo de domo, teatro, konstruaĵo, mino. Ĉar en la palacoj oni uzis galeriojn por elmontri bildojn, oni uzas ĉi tiun vorton foje kiel sinonimon de Muzeo.[1] Li indikas etimologion el greka kalon (ŝipo) kaj de tie la latina galeria (galerio).[2]

Rilataj temoj redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 80.
  2. Azorín, samloke.