En preĝejo, la jubeo estas tribuno kaj ŝtona aŭ ligna baraĵo, apartiganta la liturgia ĥorejo disde la navo. La nomo venas de la unua vorto de la latina esprimo « jube, domine, benedicere » (« degnu, Sinjoro, beni min ») kiun diris la leganto antaŭ la lecionoj de la matutino.

La jubeo de Karolo la Kvina en Walcourt.

Arkitekturo kaj uzoj redakti

La jubeo konsistas el tri elementoj : la tribuno (la jubeo ĝuste nomita), la baraĵo kaj la skulptita grupo de la krucumo.

Sur la tribuno, oni legis la evangelion kaj oni predikis (la predikejoj anstataŭis ilin por tiu uzo). Oni tie arigis la ĥoron. Portebla orgeno povis esti tie instalita antaŭ ol ĝeneraliĝis la fiksita orgeno, kiu plej ofte estas lokita super la unua spano de la navo.

La baraĵo celas apartigi la ĥorejon (rezervitan al la klerikoj kaj al la superaj senjoroj) disde la fideluloj, kiuj, pro ĝia esto, ne bone aŭ tute ne vidis la ĉefaltaron. Laŭ tio, ĝi similas al la ikonostazo de la orientaj kristanaj preĝejoj.

La krucumo de Jesuo superstaras la tribunon kaj estas ĝia ĉefa ornamaĵo, frontanta al fideluloj. La grandaj krucumitaj kristoj dirataj « hispanaj », kiujn oni trovas en multaj preĝejoj kontraŭ la norda aŭ suda muro de la navo, ofte venas de tiuj malmuntitaj jubeoj. La traboj konservitaj kun ties krucumo, post la detruo de la jubeoj, estas nun nomataj « glortrabo ».

Historio redakti

 
Jubeo de la preĝejo Saint-Cunera en Rhenen, en Nederlando

La jubeoj aperis en Francio en la 12-a jc kun la kuniĝo de tri aparte antaŭekzistantaj elementoj : la glortrabo, la baraĵo kaj la aŭ la du ambonoj.

En la 16-a jc, la koncilio de Trento evoluigis la katolikan liturgion, responde al la sukceso de la Protestantaj Eklezioj. La ĥorejo ekde tiam devis esti videbla de la fideluloj, kio kondamnis la jubeojn. Dum la predikejoj anstataŭis ilin, ili estis aŭ alilokitaj aŭ detruitaj en la sekvantaj jarcentoj, kelkfoje malfrue en la 19-a jc. La regulo aplikiĝis en la paroĥaj preĝejoj kaj en la katedraloj, sed privataj kapeloj kapablis konservi tiun orginalan meblaron, kiel oni konstatas en Bretonio. Malgraŭ ilia malapero, plu ekzistas en multaj lokoj la spuroj de la loko de la traboj portintaj la jubeojn, eĉ ties alirebleco tra pordoj nun murfermitaj, en la masonaĵo de kolonoj enhavantaj ŝraŭbŝtuparon (Locronan/Lokorn - 29). La malnovaj ortodoksaj preĝejoj (ikonostazoj) kaj anglikanaj ĝenerale konservis siajn jubeojn.

  • france Sakrala Bretonio : La jubeoj
  • france Historio de la jubeo en Okcidento, "la okcidenta ikonostazo" de antaŭ 1054, de p. Lester Bundy, universitato de Denver

Jubeoj en Francio redakti

En Francio restas nur tre malmultaj jubeoj, sed Bretonio konservis belan kolekton.

En Bretonio redakti

Kompletaj jubeoj aŭ solaj baraĵoj :

En Belgio redakti

Kelkaj belaj gotikaj-renesancaj specimenoj, same kiel multaj barokaj jubeoj starigitaj post la koncilio de Trente. En la urbo Bruges estas kvin preĝejoj, kiuj ankoraŭ havas sian jubeon

plustarantaj
malmuntitaj
detruitaj
  • Dixmude, preĝejo Saint-Jean, la plej bela, detruita en 1914
  • Lessines, paroĥa preĝejo, detruita en 1940-45
  • Nieuport, paroĥa preĝejo, detruita en 1914

En Nederlando redakti

  • Rhenen, Sint-Cunerakerk
  • Bois-le-Duc, katedralo Saint-Jean: la jubeo estis vendita kaj restarigita en la Victoria & Albert Museum de Londono)
  • Leermens (Groningen), preĝejo : parte konservita
  • Krewerd (Groningen), paroĥa preĝejo
  • Klooster Ter Apel (Groningen)
  • Holwierde (Groningen), ligna jubeo
  • Oosterend (Frise), preĝejo
  • Amersfoort, Sint-Joriskerk
  • Boxmeer: movita jubeo
  • Houthem-St. Gerlach: movita jubeo
  • Helvoirt: la jubeo estis vendita kaj restarigita en la Rijksmuseum de Amsterdamo

En Britio redakti

Aldone al multaj kamparaj preĝejoj, iuj katedraloj konservis sian jubeon (rood screen)

  • Canterbury
  • Wells
  • Gloucester
  • Norwich
  • Chester
  • Manchester
  • Londres, abatejo de Westminster
  • St. Albans, malnova abatejo
  • Cambridge, Kings College chapel
  • Stanton Harcourt, Oxfordshire: 13-a jc
  • Trull, Somersetshire
  • Attleborough, Norfolk
  • Ranworth, Norfolk, St. Helen
  • Southwold, Norfolk, St. Edmond church: farbita ligna jubeo
  • Blythburg, Suffolk, Holy Trinity Church
  • Barton Turf, Norfolk
  • Bath, St. Johns, South Parade: novgotika
  • Bridford, Devonshire
  • Charlton-on-Otmoor, Oxfordshire, St. Mary
  • Mullion, Cornwall, St. Mellanus church
  • Buckingham, Ss Peter & Paul church: novgotika ligna jubeo
  • Moulton, Lincolnshire, All Saints church

En Germanio redakti

 
Jubeo de la katedralo de Wechselburg
  • Buttforde (Wittmund), Orientfrislando, preĝejo Sainte-Marie (Marienkirche)
  • Cleverns (Oestringen), Frislando
  • Erfurto, preĝejo de la Predikantoj (Predigerkirche)
  • Gelnhausen, preĝejo de la Virgulino
  • Halberstadt, katedralo de Sankta Stefano (Domkirche)
  • Havelberg, malnova abatejo
  • Hildesheim, renesanca jubeo movita en ĉ. 1960 de la katedralo al la preĝejo Saint-Antoine
  • Holtrop (Grossefehn), Malsupra Saksio
  • Kolonjo, preĝejo de Sankta Pantaleono: movita al la enirejo de la navo
  • Lübeck, preĝejo de la Virgulino
  • Lübeck, katedralo
  • Magdeburgo, katedralo
  • Marburg, preĝejo de Sankta Elizabeto
  • Maulbronn, abateja preĝejo
  • Majenco, katedralo: disigitaj fragmentoj
  • Meissen, katedralo
  • Naumburg, katedralo de Sanktaj Petro kaj Paulo: sola sanktejo kun du jueboj, unu okcidente de la navo, la alia oriente.
  • Nesse, Orientfrislando
  • Norden, Orientfrislando
  • Schortens (Oestringen), Frislando, preĝejo de Sankta Stefano
  • Tübingen, preĝejo de Sankta Georgo
  • Wechselburg, abateja preĝejo
  • Wetzlar, katedralo
  • Xanten, katedralo de Sankta Viktoro

En Italio redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Aneksaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti