Naumburg (Saale)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Naumburg |
Naumburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 32 289 loĝantojn. Dum la lastaj jaroj la urba teritorio pro diversaj administraj reformoj signife grandiĝis: kiel ĝis nun lasta el tiuj ampleksigoj la 1-an de januaro 2010 la kvar ĝis tiam sendependaj komunumoj Bad Kösen, Crölpa-Löbschütz, Janisroda kaj Prießnitz iĝis urbopartoj.
Naumburg | ||||||
| ||||||
Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Burgenland | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03445 | |||||
Poŝtkodo | 06601–06618 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4800 | |||||
Aŭtomobila kodo | BLK | |||||
Oficiala Municipokodo | 15084355 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Bernward Küper | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 06618 Naumburg (Saale) | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 32289 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 9′ N, 11° 49′ O (mapo)51.15209511.809819Koordinatoj: 51° 9′ N, 11° 49′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 130 m | |||||
Areo | 76,04 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.naumburg.de/ | |||||
Historio
redaktiNaumburg iam estis rezidejo de la episkopo de la Episkopujo Naumburg-Zeitz.
Esperanto en Naumburg
redaktiKomence de la 1990-aj jaroj la unua "liga kunveno" de la unuiĝinta Germana Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj suborganizoj el la antaŭaj du germanaj ŝtatoj kunvenis en Naumburg. Inter la 27-a de decembro 2003 kaj la 3-a de januaro 2004 la 47-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la urbo kaj pritraktis la temon "Naturmedio - strukturo, ekspluato, protekto". De la 28-a de decembro 2012 ĝis la 4-a de januaro 2013 okazis en la urbo la 4-a JES (Junulara E-Semajno)[1].
Gefiloj de la urbo
redakti- August Gotthilf Gernhard, filologo kaj lernejestro
- Carl Peter Lepsius, historiisto
- Ellen Franz, grafino de Heldburg, aktorino kaj pianistino
- Gustav Adolf Schultze, pentristo kaj fotisto
- Hermann Goethe, hortikulturscienculo
- Johannes Pretten, teologo
- Karl Richard Lepsius, egiptologo
- Mario Todte, historiisto
- Max Graumüller, arĥitekto
- Paul Schultze-Naumburg, arĥitekto
- Rudolf Goethe, ĝardenisto
Vidindaĵoj
redakti- Burgo Saaleck
- Katedralo de Naumburg, monda heredaĵo de Unesko
- Luter-kirko (Bad Kösen)
- Monumentoj ĉe Rudelsburg, pri studenta historio
- Romanika domo (Bad Kösen)
- Rudelsburg, kastelo
- Saale-ponto (Bad Kösen)
- Ĉefkirko paroĥuja Sankta Venceslao
- Zoo Bad Kösen, bestoĝardeno laŭlonge de Saale-rivero
-
merkata placo kun renesancaj domoj -
preĝejo Wenzelskirche -
placo Taubenmarkt (kolomba merkato) -
la ĉefstacidomo
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2012-09-14.