Paul Schultze-Naumburg

Paul SCHULTZE-NAUMBURG (naskiĝinta Schultze la 10-an de junio 1869 en Naumburg-Almrich, mortinta la 19-an de majo 1949 en Jena) estis germana pentristo, arĥitekto, publicisto, artteoriisto kaj politikisto.

Paul Schultze-Naumburg
Persona informo
Paul Schultze-Naumburg
Naskiĝo 10-an de junio 1869 (1869-06-10)
en Almrich, Provinco Saksio
Morto 19-an de majo 1949 (1949-05-19) (79-jaraĝa)
en Jena, Dosiero:Sen valoro Okupacio de Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo arkitektopolitikisto • pentristo vd
Aktiva en Berlino • Saaleck • Potsdam vd
Verkado
Verkoj Schloss Bahrendorf ❦
Cecilienhof ❦
Schloss Freudenberg (Wiesbaden) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis la portretisto kaj fotisto Gustav Adolf Schultze. Li nuptis kvar fojojn (en 1893 la pentristinon Ernestina Orlandini; en 1901 Marie Wahnschaffe; Margarete Doerr; Charlotte Ulrich). Li havis tri filinojn.

Vivo redakti

 
Konrad-Martin-domo, Bad Kösen
 
Pejzaĝo, 1894

Estante filo de disĉiplo de Johann Gottfried Schadow, kiu ankaŭ havis rilatojn al Franz Theodor Kugler, Emanuel Geibel, Paul Heyse kaj Friedrich Nietzsche Paul frue havis la unuajn kontaktojn kun arto. Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la Supera reallernejo de Naumburg (Saale) li ekstudis en 1886 ĉe la Artmetilernejo de Karlsruhe transironte en 1887 je studo de pentrado ĉe Artakademio. Malgraŭ du jaroj da gastaŭskultadeco ĉe la Teknika altlernejo lia posta arĥitekteco eblis danke al nura memdidaktiko. Influis lin tiukuntekste la frato Richard. Post du jaroj (1891-93) da majstrodisĉipleco de la historiaĵpentristo kaj pejzaĝisto Ferdinand Keller Schultze-Naumburg transloĝiĝis Munkenon por fondi pentristan lernejon. En 1897 li iris Berlinon kie li aktivis kiel liberprofesia artisto kaj secesiisto. Liaj tiam estiĝintaj verkoj jam malkaŝis la vivotemon de harmonia idealkombino inter natura kaj kultura pejzaĝoj kun arĥitekturo, kvazaŭ totalecorientiĝon socian-kulturan de la reformistoj.

En 1901 la artisto transloĝiĝis al Saaleck (Bad Kösen) kie li konstruis grandan unufamilian domon kun ĝardeno. La manifestoza suma artaĵo paŝon post paŝo etendigitis ĝis transloĝiĝo Vajmaron en 1934. Analoge al la Unuiĝintaj atelieroj munkenaj li fondis en 1901 la Saaleck-laborejojn kun produktadoj artmetia kaj arĥitektura kaj eĉ malfermis filiojn en Berlino, Kolonjo kaj Asindo kun ne tute 70 kunlaborantoj. Samjare Schultze-Naumburg prezentis la unuan volumon de la en 1917 finota serio en nov volumoj Kulturarbeiten. Tio iĝis bazo de la t.n. Heimatschutz-movado kaj de la intencita superado de la akademia historiismo. Iniciato dokumenti nature evoluintajn kulturpejzaĝojn enciklopedie estis laŭ Schultze-Naumburg koleriĝo pri la sur ĉiuj kampoj sentebla vandalismo kultura pro industriiĝo. Tre modernaj presadteĥnikoj ebligis rekte kombini proprajn fotojn kun tekstaj argumentadoj. Sekve ĝi ekmodelis por aliaj skribaĵoj i.a. Um 1800 de Paul Mebes (1908).

Tutsenca estetiko kun volego kreive plupensi pri kulturpejzaĝa heredo iĝis la fundamento ankaŭ por la konkretaj planadoj de Schultze-Naumburg. Ekde 1901 li starigis ampleksajn kastelojn, biendomojn kaj ĝardenojn laŭ miksstilo de baroko kaj klasikismo. Inter liaj plej gravaj verkoj menciindas Kastelo Cecilienhof apud Potsdam (1913-17) por la prusa tronheredanto Vilhelmo. En 1902 Schultze-Naumburg iĝis kvina docento ĉe la Vajmara artaltlernejo kiun tiam estris Henry Van de Velde. Profesortitolo venis du jarojn poste. En 1904 li ankaŭ kunfondis la ligon Bund Deutscher Heimatschutz, kun li estris ĝis 1913. En 1907 Schultze-Naumburg kuniniciatantis fondi la gildon Deutscher Werkbund kiun li proteste forlasis en 1927 pro membreco de Mies van der Rohe, Walter GropiusOtto Bartning kiuj engaĝiĝis por novaj konstruforomoj de la avangardularo Der Ring. En 1928 estiĝis nacikonservema kontraŭgrupo nome Block sub la prezidanteco de Schultze-Naumburg. Pro financaj kialoj li foriris en 1930 el la Saaleck-laborejoj posteulonte Bartning kiel direktoro de la Artaltlernejo vajmara.

Graveco redakti

Fideleco je idearo antaŭmilita kun naciemaj-rasismaj tendecoj igis lin fine centra ulo de malmodernismo. En la verko Kunst und Rasse (1927) li montris analoge al la didaktikoj negativaĵoj ĉe Kulturarbeiten, fotojn de handikapuloj apud ekspresionismaj artaĵoj por substreki supozendajn similaĵojn inter ili kaj degenerita arto laŭmodele de la rasismaj teoriistoj Hans F. K. Günther kaj Walther Darré (kiu verkis Neuadel aus Blut und Boden en 1930 rekte je Saaleck). Schultze-Naumburg, estante nazipartiano ekde 1930, iĝis estro de "Kampfbund deutscher Architekten und Ingenieure" (1931) kaj en 1932 deputito ĉe Reichstag. Li tre engaĝiĝis en la fermo de Bauhaus en Dessau en 1932. Tamen liaj propraj konceptoj ne tro konsideritis en la oficiala kulturpolitiko. Post lia alikonstruo de la operejo de Nurenbergo en 1935 la kontaktoj kun Adolf Hitler (kiu ekde 1924 vizitis Saaleck-on) ĉesis; kvereloj kun la goviestro Fritz Sauckel kaŭzis emeritiĝon en 1940. Tio ne malhelpis kontinuan ricevon de pensio kaj honoroj. Post la militofino li eksproprietigitis kaj entombigitis anonime sur tombejo vajmara en la de li mem kreita tombo por la verkisto Ernst von Wildenbruch.

Liaj ideologiaj implikiĝoj naziaj kiuj en la kuro de la tempo skribaĵe pli kaj pli akriĝis en tono malestimanta la homan dignecon ĝis hodiaŭ ege ombras lian gravecon por monumentprotektado, reformkulturo kaj artistaj (re)novigoj en la komenco de la 20-a jarcento.

Honoroj redakti

  • honora doktoreco (Tübingen 1923)
  • honora diplominĝeniereco (TH Stuttgart 1929)
  • premio Goethepreis der Stadt Frankfurt (1939)
  • ordeno Silberner Gauadler des Staates Thüringen (1940)
  • ordeno Adlerschild des Großdeutschen Reiches (1944)
  • honoraj civitanecoj en Vajmaro kaj Jena (1944)

Membrecoj redakti

  • Dürerbund,
  • Akademie des Bauwesens
  • Preußische Akademie der Künste (1930)
  • Deutscher Künstlerbund (eksmembrigo en 1931 pro agadoj kontraŭmodernismaj)
  • Sachverständigenrat für Bevölkerungs- und Rassepolitik im Reichsinnenministerium

Aliaj verkoj (elekto) redakti

Bildoj redakti

  • Vandbildoj ĉe Poppe-vilao en Dresdeno
  • Burg Plaue, 1899 (Museum Leipzig)
  • Saalelandschaft, 1899 (Muzeo de Kastelo Moyland)

Skribaĵoj redakti

  • Der Studiengang des modernen Malers, 1896
  • Häusliche Kunstpflege, 1899
  • Die Kultur des weiblichen Körpers, 1901
  • Kulturarbeiten, naŭ volumoj, 1901-17 (multaj postaj eldonoj)
  • Der Bau des Wohnhauses, du volumoj, 1917-24
  • Vom Verstehen und Genießen der Landschaft, 1924
  • Das bürgerliche Wohnhaus, 1927 (dua eldono)
  • ABC des Bauens, 1926
  • Saaleck, Bilder von meinem Hause und Garten, 1927
  • Flaches oder geneigtes Dach?, 1927
  • Kunst u. Rasse, 1942 (kvara eldono)
  • Das Gesicht des deutschen Hauses, 1930
  • Die Kunst der Deutschen, 1934
  • Kunst aus Blut und Boden, 1934

Konstruaĵoj redakti

  • Schloß Freudenberg apud Wiesbaden, 1905
  • Schloß Altendorf apud Eckernförde, 1905-07
  • Vilao Ithaka en Vajmaro por la verkisto Ernst von Wildenbruch
  • Wasserschloß Hackhausen apud Ohlings/Solingen, 1907
  • Gutshaus Jalkowicz, Kroatujo 1908
  • Landhaus Fichteneck en Rindbach/Gmundener See, Aŭstrujo, 1909
  • Gartenstadt am Rechenberge en Bad Kösen, 1910
  • Gutsanlage Marienthal apud Eckartsberga, Thüringen, 1913-16
  • Gut und Schloß Seeburg apud Halle/Saale, 1923
  • Jagdgut Hospelt apud Münster/Eifel, 1924-26
  • Kreishaus Merseburg, 1928
  • Charlottenhof (Essen), 1920-aj jaroj
  • Städtische Sparkasse und Kreishaus Parchim, 1934-35
  • Nietzsche-Gedächtnishalle Weimar, 1936-39

Fonto redakti

Welzbacher, Christian, "Schultze-Naumburg, Paul" ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 709-711 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti