Ferdinand KELLER (naskiĝinta la 24-an de decembro 1800 en Kastelo Marthalen, mortinta la 21-an de julio 1881 en Zuriko) estis svisa prahistori-esploristo kaj teologo.

Ferdinand Keller
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1800 (1800-12-24)
en Marthalen
Morto 21-an de julio 1881 (1881-07-21) (80-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de ParizoKolegio de Francio
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • prahistoriisto
vdr
La grava svisa arkeologo Ferdinand Keller

Vivo kaj agadoj sciencaj redakti

Studinte teologion kaj natursciencojn en Zuriko, Laŭzano kaj Parizo li iĝis en 1831 profesoro ĉe la Teknika instituto de Zuriko kaj sekretario de la Naturesploranta societo. En tiu ĉi funkio li publikigis plurajn studojn pri la enkarsten sulkitaj kampoj, la grotoj glaciaj kaj la kavernoj ("ventotruoj") en la Alpoj. La malkovro kaj la esploro de la tombaj montetoj en en la arbaro de Burghölzli (Riesbach, urbokvartalo de Zuriko) - do de monumentoj ĝis tiam taksitaj malgravaj - kondukis al la fondo de la societo "Antiquarische Gesellschaft". Ties estradon havis Keller dum kvar jardekoj. Sub lia gvidado, de la societo kiel ankaŭ de muzeo, la esploroj vere floregis.

Regionhistorio redakti

Keller ankaŭ esploris la ruinojn de romiaj epokoj en diversaj regionoj de Svisujo kaj klopodis starigi liston pri keltaj kaj alemanaj antikvaĵoj en la lando. En vintro 1853/54 li malkovris en Obermeilen ĉe Bodenlago la unuajn palafitojn. Tuj li iris al aliaj suspektitaj lokoj bodenlagaj kaj sume liveris ok raportojn pri palafitoj en la societa organo "Mitteilungen der Antiquarischen Gesellschaft".

Ekster tio li verkis »Bauriß des Klosters St. Gallen vom Jahr 820« (Zürich 1844) kaj faris arkeologian mapon de Eosta Svisujo (Zürich 1874).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 822, kio legeblas tie ĉi interrete.