Meilen
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Meilen (distrikto) kaj Meilen (stacidomo). |
Meilen estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Zuriko, Svislando. La urbo havis 12057 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 12227 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Meilen | |
---|---|
![]() | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Meilen |
Koordinatoj | 47° 16′ 14″ N 8° 38′ 29″ O / 47.27056 °N, 8.64139 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 14″ N 8° 38′ 29″ O / 47.27056 °N, 8.64139 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 12227 |
Areo | 11,93 km² |
Alteco | 420 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8706 |
Komunumkodo | 0156 |
![]() | |
Geografio redakti
Meilen situas ĉe la tiel nomita "Ora Bordo" de la Lago de Zuriko en la mezo inter Rapperswil-Jona kaj Zuriko. Oriente de la urbo troviĝas la montoĉeno de Pfannenstiel. Meilen konsistas el la komunumpartoj Feldmeilen, Obermeilen, Dorfmeilen kaj Bergmeilen. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,91 km², de kiuj 24,2% estas kovritaj de arbaro, 45,4% servas por agrikulturo kaj 22,8% por setlado; 6,1% estas trafiksurfaco kaj 0,1% akvejoj. [1]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Meilen limas en nordo al Herrliberg, en nordoriento al Egg, en oriento al Uetikon ĉe la lago, kaj aliflanke de la Lago de Zuriko en sudo al Wädenswil, en sudokcidento al Horgen, kaj en okcidento al Oberrieden.
Trafiko redakti
Meilen situas je la regiona lago-borda-fervojlinio inter Zuriko kaj Rapperswil-Jona de la Zurika Trafik-Unio. Per pramŝiplinio Meilen estas ligita kun Horgen, kiu situas aliflanke de la lago. Planoj konstrui ponton aŭ tunelon al la alia lagoflanko ĝis nun pro la altaj kostoj kaj la rezistemo de la popolo restis nur fantomaj vizioj en la cerboj de avangardaj arkitektoj.
Historio redakti
La origino de la komunumo reiras al la romia epoko. La komunumo en tiu tempo nomiĝis Maylanen respektive Mailan. En mezepoko sur la teritorio de Meilen staris la Kastelo Friedberg, kies ruinoj videblas ankoraŭ hodiaŭ.
Vidu ankaŭ redakti
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Meilen
- Meilen en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale