Oberrieden ZH

komunumo de Svislando
- La mallongigo ZH en Oberrieden ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oberrieden.

Obrerrieden ZH
Blazono de Oberrieden ZH
Oberrieden kun rigardo al Pfannenstiel
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 16′ 41″ N 8° 34′ 41″ O / 47.27806 °N, 8.57806 °O / 47.27806; 8.57806 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 41″ N 8° 34′ 41″ O / 47.27806 °N, 8.57806 °O / 47.27806; 8.57806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4907
Areo 2,76 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 8942
Komunumkodo 0137
Mapo de Oberrieden
vdr

Pri la komunumo redakti

Oberrieden ZH estas komunumo en la distrikto Horgen en la Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4907 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.

Geografio redakti

Oberrieden situas norde de la distrikta ĉefurbo Horgen ĉe la bordo de la Lago Zuriko je la orienta flanko de la montoĉeno Zimmerberg. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,76 km², de kiuj 42,2% estas kovritaj de arbaro, 11,95 servas por agrikulturo kaj 30% por setlado; 13,0% estas trafiksurfaco kaj 1,1% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordokcidento al Thalwil, aliflanke de la Lago de Zuriko en nordoriento al Herrliberg kaj en sudoriento al Meilen, kaj en sudo kaj sudokcidento al Horgen.

Trafiko redakti

Tra Oberrieden pasas la trajnlinioj de Zuriko al Gotardo kaj de Zuriko al Koiro. La komunumo estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio, kaj estas ankaŭ aliro al la aŭtoŝoseo a3 de Zuriko al Koiro. Al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas tra la komunuma teritorio, Oberrieden havas alvetureblon norde en Thalwil kaj sude en Horgen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oberrieden datiĝas el la jaro 1133 kiel Obrendrieden.

La unuaj pruveblaj spuroj estas restaĵoj de lignaĵoj, iloj kaj ceramiksplitoj el la jaroj 30513037 antaŭ kristo en la novŝtonepoko. En la jaro 1620 en Oberrieden estis fondita la unua lernejo. La 13-an de majo 1773 Oberrieden post disiĝo de Horgen fariĝis politike sendependa komunumo.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti